Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 071a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Imagu ! mia sencerba servisto forgesis mian korespondujon en Parizo, kun la leteroj de mia bela kaj tiuj de Dansnio por knabino Volanĝo ; ĉio restis, kaj mi bezonas la tuton. Li tuj foriros por ripari sian stultaĵon ; dum li selas la ĉevalon, mi tuj rakontu la pasintan nokton ; sciu, ke mi ne perdis tempon.
La aventuro mem estas negravaĵo, nur revarmigita plado kun vicgrafino de M… Sed ĝiaj detaloj interesaj estas. Mi cetere ĝojas pruvi al vi, ke se mi talentas por pereigi virinojn, mi kapablas ankaŭ savi ilin, kiam tio agrablas al mi. Mi ĉiam prenas la plej malfacilan aŭ plej amuzan decidon kaj ne malkonsentas al bona faro, kondiĉe ke ĝi plezurigos min.


Mi do trovis la vicgrafinon ĉi tie, kaj ŝi aldonis sian voĉon al la ĝenerala peto, ke mi pasigu la nokton en la kastelo. Mi apartis al ŝi :



— Mi konsentas, kondiĉe ke ni pasigos ĝin kune.



— Neeblas, ŝi bedaŭris, Vresako ĉeestas.


Sincere, ĝis tiam mi tiel parolis nur por flati ŝin ; sed tiu vorto : neebla, ĉagrenis min kiel kutime ; mi sentis hontiga por mi tiun foroferon al Vresako ; mi decidis ne toleri ĝin, kaj do insistis.


La cirkonstancoj ne estis favoraj. Tiu Vresako estis tiel mallerta, ke li misplaĉis al la edzo ; tial la vicgrafino jam ne povas akcepti lin hejme, kaj tiu samtempa vojaĝo al tiu bona gastiganta grafino estis aranĝita inter ili espere al kelkaj kunnoktoj. Komence la vicgrafo ĉagreniĝis eksciante, ke li tie renkontos Vresako ; sed ĉar li estas ankoraŭ pli ĉasema, ol ĵaluza, li tamen restis. Vi ja konas la talenton de la grafino : ŝi gastigis la edzinon ĉe la granda koridoro, inter la edzo kaj la amanto, kaj lasis ilin elturniĝi. Por ilia malfeliĉo mi gastis kontraŭe.


La saman tagon, tio estas hieraŭ, Vresako kampare trakuradis kun la vicgrafo, malgraŭ sia malemo al ĉaso, kaj kaĵolante lin, kiel vi imagas ; li ja esperis de la edzino noktan kompenson kontraŭ la dumtaga tedado kun la edzo. Sed mi opiniis, ke ripozon ja bezonos Vresako, kaj mi provis decidigi lian amantinon, ke ŝi persvadu lin al dormado.


Mi sukcesis, kaj atingis, ke ŝi kverelos lin pri tiu ĉasado, al kiu li evidente konsentis nur por ŝi. Pli malbona preteksto ne estis trovebla, sed neniu virino superas la vicgrafinon en tiu talento tipe ineca : ĉagreniĝi anstataŭ rezonadi, kaj tiom pli koleri, ke ŝi malpravas. Cetere la cirkonstancoj ne favoris longajn klarigojn ; dezirante nur unu nokton, mi konsentis, ke ili repaciĝos tuj dum la sekvonta.


Vresako ricevis paŭtadon ĉe sia reveno ; li volis demandi la kialon : kverelo estis la respondo. Li provis pravigi sin, sed la ĉeesto de l’ edzo estis preteksto por rompi la interparolon. Vresako poste volis profiti momentan foreston de l’ edzo por peti dumvesperajn klarigojn ; tiam la vicgrafino brilege aktoris. Ŝi indignis kontraŭ la aŭdaco de la viroj, kiuj profitinte unu virinan konsenton opinias, ke tio donas al ili la rajton pluuzi tiun favoron, eĉ kiam la virino male rajtas plendi kontraŭ ili ; ŝi danke al tiu tezo tuj poste povis ŝanĝi sian tonon, kaj plej konvinke paroli pri delikateco kaj korsentoj ; tiel perfekte, ke Vresako restis muta kaj senaplomba, kaj ke mi mem preskaŭ konvinkiĝis, ke ŝi pravas ; ĉar kiel amiko de ambaŭ, mi ĉeestis la interparolon.


Por fini, ŝi deklaris, ke ŝi rifuzas aldoni la lacon de amoro al nepra ripozneceso post ĉasado, tiu rava plezuro nesuperebla. Tiam revenis la edzo. La senespera Vresako, ne povante respondi, sin turnis al mi, por ke mi pledu lian aferon, kiun mi konis tiel bone kiel li. Li petis de mi, ke mi parolu al la vicgrafino ; mi ja iris paroli al ŝi, sed nur por danki ŝin kaj interkonsenti pri la horo kaj detaloj de nia rendevuo.


Ŝi klarigis, ke loĝante inter l’ edzo kaj l’ amanto, ŝi trovis pli singarde fari mem viziton al Vresako, ol akcepti lin en sia ĉambro. Ŝi aldonis, ke ĉar mi loĝas kontraŭe al ŝi, ŝi same opinias pli sekura sian viziton al mi ; ŝi venos tuj post la ĉambristina foriro ; mi nur atendu ŝin kun mia pordo neŝlosita.
Ĉio okazis, kiel antaŭvidite, kaj ŝi alvenis al mi ĉirkaŭ la unua matene en … plej simpla vestoformo de belulino freŝe rabita el la dormo [1]


Ĉar mi ne estas vantema, mi ne detalos la nokton ; sed vi konas min, kaj mi estis kontenta pri mi mem.


Sed ĉe la tagiĝo necesis disiĝo. Tiam aperas la intereso de l’ afero. Ŝi opiniis sian pordon duonfermita ; sed ŝi trovis ĝin fermita, senpripense lasinte la ŝlosilon interne. Vi ne imagas ŝian tonon de senespero, kiam ŝi tuj diris : Ha ! mi pereas ! Certe lasi ŝin en tia situacio estus amuze ; sed ĉu akcepteble, ke virino pereus pro mi kaj ne per mi ? Ĉu la cirkonstancoj regus min kiel ordinarulon ? Necesis do trovi rimedon. Kian, laŭ vi, bela amikino ? Jen mia sukcesa eltrovo.


Mi tuj vidis, ke ŝia pordo estas facile rompebla, kompreneble kompense de granda bruo. Mi do — malfacile — persvadis ŝin, ke ŝi laŭtos timkriojn : ŝtel ! murd ! ke tiam mi rompos la pordon kaj ke ŝi kuros al sia lito. Vi ne imagas, kiom da tempo necesis por decidigi ŝin, eĉ post ŝia konsento. Ŝi tamen akceptis, kaj ĉe l’ unua piedbato la pordo cedis. Ŝi prave ne perdis tempon, ĉar samtempe aperis en la koridoro la vicgrafo, Vresako kaj ankaŭ la ĉambristino kuranta al sia mastrino.


Mi sola ne perdis memregon kaj enirinte la unua tuj renversis ankoraŭ flametantan noktolampeton, ĉar imagu kiel malfacile estus ŝajnigi tiun panikon kun lumo en la ĉambro. Mi tuj riproĉis la edzon kaj l’ amanton pri iliaj letargiaj dormoj, asertante, ke la krioj kaj miaj batoj daŭris almenaŭ kvin minutojn.


La vicgrafino retrovinte sian kuraĝon en sia lito taŭge helpis min, ĵurante kaj reĵurante, ke kaŝiĝas ŝtelisto en la ĉambro ; ŝia emocio ŝajnis tiom pli sincera, ke neniam en sia vivo ŝi estis en tia timo. Traserĉinte ni trovis neniun, kiam mi rimarkigis la surplankan lampeton kaj konkludis je la senduba kulpo de rato ; ĉiuj unuvoĉe aprobis, kaj post kelkaj gurditaj ŝercoj pri tiuj bestoj la vicgrafo reiris la unua al sia ĉambro kaj lito, petinte sian edzinon, ke ŝi estonte akceptu la viziton de nur pli trankvilaj ratoj.


Restinte sola kun ni, Vresako alproksimiĝis, milde dirante al la vicgrafino, ke tio estas venĝo de Eroso ; ŝi respondis, kun flankrigardo al mi :



— Li do multe koleris, ĉar li forte venĝis ; sed nun mi estas lacega ; lasu min dormi.


Mi estis en bona momento ; sekve, antaŭ la disiĝo, mi pledis por Vresako, kaj atingis repaciĝon. La du geamantoj interkisis, kaj ambaŭ poste brakumis min. La kisoj de la vicgrafino ne plu interesis min ; sed tiujn de Vresako mi frandis. Ni kune eliris, kaj post lia longa dankado ĉiu reiris sian liton.


Se plaĉas al vi tiu rakonto, mi ne postulas, ke vi prisekretu ; juste estus, ke krom nin ĝi amuzus ankaŭ la publikon. Nun ni rakontu nur la aferon ; eble poste ni diros la nomon de la heroino, kial ne ?


Adiaŭ ; mia servisto jam atendas de unu horo ; mi nur prenas la tempon de kiso al vi, kaj de averto : gardu vin de Prevano.


El la kastelo de… la 13an de Septembro 17**.


[1El Britannicus, de Racine (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio