Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 073a


De vicgrafo de Valmono al Cecilo Volanĝo
(transdonita kun la antaŭa)


Mi, via helpema amiko, eksciis, ke vi disponas nenian skribilaron. Mi jam kompensis tiun mankon. Vi trovos en l’ antaŭĉambro de via loĝejo, sub la granda ŝranko maldekstre, paperon, plumojn kaj inkon, en kvanto kiun mi laŭbezone reprovizos. Ŝajnas al mi, ke vi pli bone lasu ĝin tie, se vi ne havas pli taŭgan kaŝejon.


Krome mi petas vin, ke vi ne ofendiĝu, se mi ŝajne tute preteratentos vin en publika kunesto ; mi konsideros vin kiel infanon ; tio estas necesa por nia bezonata sekureco, kaj por pli efike labori por via feliĉo kaj tiu de nia komuna amiko. Mi provos aperigi okazojn de renkontoj, kiam mi havos ion dirotan aŭ leteron donotan ; mi espereble sukcesos, se vi zorge helpos min.
Mi ankaŭ konsilas, ke vi laŭvice redonu al mi la ricevitajn leterojn, por eviti la riskon de kompromitiĝo via.



Fine, estu certa : dank’ al via fido mi mildigos la turmenton, en kiun tro kruela patrino pelis du personojn, el kiuj unu jam estas mia plej bona amiko, kaj la alia ŝajnas meriti mian plej mildan zorgadon.


El la kastelo de… la 14an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio