Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 076a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Aŭ via letero estas spitmoka, kaj ties ironion mi ne komprenas ; aŭ skribante ĝin vi estis en danĝera deliro. Se mi ne bone konus vin, bela amikino, mi vere tre timus ; kaj malgraŭ via diro, mi ne facile ektimas.
Ju pli mi legas kaj relegas vian leteron, des malpli mi komprenas ; preni ĝin laŭvorte neeblas ; kion do vi intencis diri ?


Ke tiel sendanĝera malamiko ne meritas tiom da singardemo ? Opinii tion estus erari. Prevano estas vere alloga, multe pli, ol vi imagas ; precipe li havas la tre utilan talenton multe paroli pri sia amo, kaj lerte komenti publike la temon ĉe l’ unua konversacia okazo. Tiam preskaŭ ĉiuj virinoj falas en la kaptilon : cele al montrado de sia subtileco – al kiu ili senescepte pretendas – ili nepre volas respondi. Nu vi bone scias, ke virino volonte parolanta pri amo baldaŭ enamiĝos, aŭ simile kondutos. Per tiu metodo, kiun li vere levis al alta perfekteco, li krome atingas, ke ofte virinoj mem atestas pri lia venko ; tian okazaĵon mi mem ĉeestis : jen ĝi.


(Mi antaŭsciis la sekreton de l’ afero de alia persono, ĉar mi neniam estis amiko de Prevano). Ni do iam babiladis sesope. Grafino de P… opiniante sin subtila, sub la ŝajno – por neinformitoj – de ĝenerala konversacio, plej detale rakontis sian kapitulacon kaj ĉion, kio poste okazis inter Prevano kaj ŝi. Ŝi sentis sin tiel trankvila en tiu rakonto, ke nia sesopa ekrido tute ne konfuzis ŝin. Mi neniam forgesos, ke kiam iu el ni senkulpiĝeme pridubis la rakonton, kvazaŭ tio okazis al alia persono, ŝi serioze respondis, ke ni ne konas la aferon tiel bone kiel ŝi mem ; ŝi eĉ turnis sin al Prevano por konfirmigi, ke ŝi eĉ per unu sola vorto ne eraras.


Tian viron mi do taksis danĝera por ĉiuj ; sed por vi, markizino, sufiĉas, ke li estas plaĉaspekta, vere plaĉaspekta, kiel vi mem diras, aŭ ke li aliros vin en unu el tiuj atakoj viglaj kaj senhezitaj, al kiuj vi foje rekompense cedas, nur ĉar vi trovas ilin taŭgaj. Ĉu eble vi havas alian motivon, por trovi plaĉa vian kapitulacon ? Kiu scias ? Kiel diveni la mil kaj unu kapricojn, kiuj regas vian virinan kapon kaj estas la solaj indikiloj, ke vi tamen apartenas al la malforta sekso ? Mi nun certas, ke avertite pri la danĝero, vi facile eskapos ; tamen averto necesis.


Ni do revenu al via teksto : kion vi intencis diri ? Nur spitmoki pri Prevano ? por mi tro longe, kaj senutile ; en la societo ridindigi lin vi devas, kaj mi denove petas vin fari tion.


Ha ! ŝajne mi nun komprenis la enigmon : via letero estas antaŭanonco, ne de tio, kion vi faros, sed de tio, kion li opinias, ke vi faros, en la momento mem, kiam vi malfermos la kaptilon. Mi ne malaprobas tiun projekton ; tamen ĝi postulas grandan zorgadon. Vi scias tiel bone kiel mi, ke por la publiko, amindumi virinon aŭ posedi ŝin estas ekzakte la sama afero — krom se la viro estas stulta — kaj tia Prevano ne estas, tute male. Se li atingos nur ŝajnon, li fanfaronos, kaj vi estos prijuĝita. Stultuloj kredos, maliculoj ŝajnigos kredi ; kiel vi defendos vin ? Nu, mi timas ; pri via lerteco mi ne dubas, sed kiuj dronas ? la lertaj naĝantoj !
Mi ne opinias min pli stulta, ol alia : rimedojn por pereigi la honoron de virino mi trovis cent, eĉ mil ; sed kiam mi serĉis, kiel ŝi povus eltiriĝi, mi neniam trovis eblecon. Eĉ en viaj agoj, bela amikino, ĉefverke kondukitaj, mi trovis centfoje pli da bonŝanco, ol da lerteco.


Sed sendube mi serĉas motivojn, kiam certe temas nur pri ŝerco viaparte. Mi admiras, ke de unu horo, vi devigas min serioze pritrakti ĝin ; certe vi primokos ! Bone, vi faru, sed rapide, kaj ni ŝanĝu la temon. Ĉu ŝanĝi la temon ? ne, mi eraras ; ĉiam nur temas aŭ pri konkeri aŭ pri pereigi virinojn, kaj plejofte pri ambaŭ aferoj samtempe.


Kiel vi tre bone rimarkis, mi en tiu temo povas praktiki ambaŭ ĝenrojn, kvankam ne kun la sama facileco. Mi antaŭvidas, ke venĝo pli rapide flugos, ol amo. Knabino Volanĝo estas matura por fali, mi asertas ; tio nun dependas nur de okazo, kaj mi laŭplaĉe aperigos ĝin. Malsama afero kun sinjorino de Turvelo : tiu virino estas senesperiga, kaj mi ne komprenas ŝin. Pri ŝia amo mi havas cent pruvojn ; sed pri ŝia rezisto, mil, kaj mi vere timas, ke ŝi finfine eskapos de mi.


La unua efekto de mia reveno estis multe pli esperiga. Vi imagas, ke mi volis mem pritaksi tion ; por ĝui ŝian freŝan reagon, mi alvenis neanoncite, kalkulinte je apero dum la manĝo. Mi fakte falis el la ĉielo, kiel diaĵo venanta malnodi operan intrigon.


Enirinte kun sufiĉe da bruo por altiri ĉies okulojn, mi samrigarde povis vidi la ĝojon de mia maljuna onklino, la ĉagrenon de sinjorino de Volanĝo kaj la plezuran surpriziĝon de ŝia filino. Mia belulino sidis dorse al la pordo. Okupite je iu tranĉado, ŝi eĉ ne turnis la kapon ; sed je mia alparolo al sinjorino de Rozmondo, ŝi tuj rekonis mian voĉon kaj ellasis ekkrion, en kiu mi rekonis pli da amo, ol da surprizo aŭ timo. Mi sufiĉe antaŭpaŝis por vidi ŝian vizaĝon : la tumulto de ŝia animo, la batalo inter ŝiaj ideoj kaj sentoj pentriĝis laŭ cent diferencaj manieroj. Mi altabliĝis apud ŝi ; ŝi nepre ne plu sciis, kion ŝi faras aŭ diras. Ŝi provis plumanĝi : neeble ; fine, post kvaronhoro, ŝia mikso de embaraso kaj plezuro tiel superregis ŝin, ke ŝi trovis nenion alian, ol peti la permeson retiriĝi, asertante la bezonon spiri eksteran aeron, kaj ŝi fuĝis al la parko. Sinjorino de Volanĝo sin proponis por akompano ; la milda prudulino rifuzis, sendube tre feliĉa trovi pretekston por soleco kaj sinallaso al la dolĉa emocio de sia koro.


Mi kiel eble plej haste rapidigis la manĝon. Tuj post la deserto, la infera Volanĝo, ŝajne pelita de bezono malutili al mi, ekstaris ire al la ĉarma malsanulino ; sed mi antaŭvidis tiun movon kaj jene malhelpis ĝin : mi ŝajnigis kredi, ke tiu movo estas ĝenerala, kaj ankaŭ mem ekstaris ; knabino Volanĝo kaj la vilaĝa pastro sekvis la duoblan ekzemplon, tiel ke sinjorino de Rozmondo restis ĉetable sola kun la maljuna komandoro de T… kaj ambaŭ decidis ankaŭ eltabliĝi. Ni do ĉiuj ekiris al mia bela en la ĉekastelan arbareton. Ĉar ŝi bezonis pli da soleco, ol da promenado, ŝi fine preferis reveni kun ni, ol gardi nin ĉiujn ĉirkaŭ si.


Tuj kiam mi certiĝis, ke sinjorino de Volanĝo ne havos la okazon aparte konversacii kun ŝi, mi klopodis plenumi viajn ordonojn kaj okupiĝis pri la interesoj de via edukatino. Post la kafo, mi supreniris al mia ĉambro, kaj vizitis ankaŭ la aliajn, por skolti la terenon. Mi aranĝis, ke la knabino povos korespondadi ; post tiu unua bonfaro, mi skribis letereton por informi ŝin kaj peti ŝian fidon, aldonante la leteron de Dansnio.


Reveninte en la salonon, mi trovis mian belan sur ripozseĝo, etendiĝinta en delicaspekta sinteno.


Vekinte mian deziron, la spektaklo ardigis miajn rigardojn ; mi sentis, ke ili devas milde premi, kaj mi tiucele instaliĝis. Ilia unua efekto estis, ke la paradize bela prudino mallevis siajn okulojn. Mi kelkatempe rigardadis tiun anĝelan vizaĝon, poste ŝian tutan korpon, ĝue provante diveni ŝiajn formojn kaj konturojn de la kapo al la piedoj, poste de la piedoj al la kapo, tra vesto leĝera kaj krome maldiskreta. Sciu, bela amikino, ke ŝia milda rigardo dume estis fiksita al mi ; ĝi tuj malleviĝis ; sed por reaperigi ĝin, mi deturnis la mian. Tiel instaliĝis inter ni tiu muta akordo, unua interkonsento de timema amo, kiu, por kontentigi la bezonon vidi sin reciproke, ebligas alternon de rigardoj, en atendo de kunfando.
Persvadite ke tiu nova plezuro plene okupas mian belan, mi prizorgis nian trankvilecon per konversacio sufiĉe vigla por deturni eventualan atenton de ĉeestantoj ; poste mi provis atingi de ŝiaj okuloj, ke ili sinceru. Unue mi kaptis kelkajn rigardojn, sed tiel sindetene, ke ŝia hontemo ne povis alarmiĝi ; por plene senĝenigi ŝin, mi ŝajnigis tiom da embaraso, kiom ŝi. Iom post iom niaj okulparoj kutimiĝis al reciproka renkonto ; ili pli kaj pli longe fiksiĝis unu al alia, kaj fine ne forlasis sin reciproke, kaj mi ekvidis en la ŝiaj tiun mildan malstreĉon, favoran signon de amo kaj deziro ; sed tio ne daŭris ; ŝi baldaŭ reprenis sin, kaj retrovis sian kutiman mienon kaj sintenon.


Por ke ŝi komprenu, ke mi rimarkis ŝian esprimŝanĝon, mi vigle ekstaris kun ŝajna timo, demandante, ĉu ŝi misfartas. Tuj ĉiuj ĉirkaŭvenis. Mi lasis ilin alproksimiĝi antaŭ mi ; rimarkinte, ke knabino Volanĝo, teksanta ĉe fenestro, bezonos tempeton por forlasi sian varpilon, mi profitis la okazon por transdoni la leteron de Dansnio.


Estante iom fora de ŝi, mi ĵetis ĝin sur ŝiajn genuojn. Ŝi vere ne sciis, kion fari el tio. Ridinda estis ŝia mieno de surprizo kaj embaraso. Tamen mi ne ridis, pro timo ke tiom da mallerto perfidos nin. Fine okule kaj geste mi sukcese komprenigis, ke ŝi enŝovu ĝin en sian poŝon.


La cetero de la tago neniel estis interesa. La postaj tagoj eble estos pli kontentigaj por vi, almenaŭ rilate vian edukatinon ; sed pli valoras sian tempon uzi por sian projekton plenigi, ol rakonti. Jen la oka paĝo, kiun mi skribas, kaj mi lacas ; do, adiaŭ.


Vi ja konjektas, ke la knabino respondis al Dansnio [1]. Mi ankaŭ ricevis respondon de mia bela, al kiu mi skribis la morgaŭon de mia alveno. Mi kunmetas ambaŭ leterojn ; eventuale ne legu, ĉar tiu senĉesa ripetado, jam nealloga al mi, devas ja tedi nekoncerniton.


Denove adiaŭ ; mi daŭre multe amas vin ; sed mi petas : se vi reparolos pri Prevano, aranĝu, ke mi komprenos.


El la kastelo de… la 17an de Septembro 17**.


[1Tiu letero ne estis retrovita (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio