Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 079a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi intencis ĉasadi hodiaŭ matene ; sed veteraĉas. Nenian alian legaĵon mi havas, ol novan romanon, kiu tedus eĉ internulinon. La tagmanĝo ne okazos antaŭ du horoj ; tial, malgraŭ mia hieraŭa longa letero, mi tuj rebabilu kun vi. Certe mi ne tedos vin, ĉar mi parolos pri la tre plaĉaspekta Prevano. Nu, vi ne konas lian faman aventuron, kiu disigis la "Nedisigeblajn" ? Mi vetas, ke ĉe la unua vorto, vi ĝin memoros. Jen tamen mi rakontu, laŭ via deziro.


Vi memoras, ke ĉiuj Parizanoj miradis, ke tri virinoj, same plaĉaspektaj, same talentaj, same pretendorajtaj, tamen restis intime amikaj depost sia eniro en la mondumon. Oni unue imagis la kialon en ilia granda timemo ; sed malgraŭ svarmo da amindumantoj, kies omaĝojn ili ope akceptis, kaj kiuj pruvis ilian valoron per siaj zorgado kaj diligentado, ilia amikeco pli ardis, kvazaŭ la triumfo de unu samtempe glorigus la aliajn. Oni almenaŭ esperis, ke amo enkondukos rivalecon. La plej famaj elegantuloj postulis la favoron prezenti la pomon de malakordo [1]. Eĉ mi mem estus enviciĝinta, sed la tiama granda societa sukceso de grafino de B… malebligis, ke mi forlasu ŝin antaŭ mia venko super ŝi.


Dum la sama karnavala periodo, niaj tri belaj elektis favoraton po unu ; tio tute ne vekis ŝtormon da disputoj, sed male pliigis la ĉarmon de l’ amikeco pro la plezuro de la konfidencoj. Tiam la amaso da sensukcesaj amindumintoj kuniĝis al la svarmo da ĵaluzinoj por publike misklaĉi pri tiu akordo skandala. Iuj pretendis, ke en tiu societo de la "Nedisigeblaj", kiel oni tiam nomis ilin, la baza leĝo estas komuneco de bienoj, eĉ en amo ; aliaj asertis, ke la tri elektitoj ne havas rolon, kaj nur figurantas por dece maski ne rivalojn, sed samseksajn rivalinojn.


Pravaj aŭ ne, tiuj klaĉoj ne havis la esperitan efikon. Male la tri paroj komprenis, ke ili estus en granda danĝero, se ili disiĝus en tia momento, kaj ili alfrontis la ŝtormon. La publiko laciĝas pri ĉio, eĉ pri sensukcesa satiro ; ĝi do deturniĝis ; poste, reveninte al la afero kun sia kutima facileco, ĝi ŝanĝis sian kritikon en laŭdon. Ĉar la modo ĉion regas, la laŭdo iĝis entuziasmo, kaj la entuziasmo vera deliro, kiam Prevano decidis esplori tiun miraklon, por firmigi sian opinion kaj tiun de la publiko.


Li do iris renkonte al tiuj modeloj de perfekteco, kiuj senhezite akceptis lin en sian kuneston. Tion li taksis aŭgure favora, ĉar li sciis, ke feliĉuloj ne estas tiel facile alireblaj. Li rapide vidis, ke tiu laŭdegata feliĉo estas, kiel tiu de la reĝoj, pli enviata, ol dezirinda. Li rimarkis, ke tiuj onidire "Nedisigeblaj" ekesploris eksterajn plezurojn, eĉ distraĵojn ; el tio li konkludis, ke la nodoj amaj kaj amikecaj jam estas malfirmaj, aŭ eĉ rompitaj ; ke nur la ligoj de kutimiĝo aŭ memŝato konservas ian forton.
La virinoj pro bezono konservis la ŝajnon de la sama intimeco ; sed la viroj, pli liberaj, retrovis aferojn aŭ taskojn plenumotajn ; ili prilamentis, sed tamen ne evitis ilin, kaj malofte ĉiuj samtempe vespere kuniĝis.


Tiu ilia konduto profitis al la persistema Prevano ; sidante apud la momente forlasita amatino, li prezentis laŭ la cirkonstancoj siajn sinsekvajn omaĝojn al la tri amikinoj. Li rapide komprenis, ke elekti nur unu inter la tri estus granda eraro : la honto aperi malfidela timigus ŝin ; pro vundita memamo la du aliaj virinoj kuniĝus kontraŭ la nova amanto, kaj ili tuj uzus kontraŭ li la severecon de grandaj principoj ; fine ĵaluzeco tuj revekus la amindumadon de ankoraŭ efika rivalo. Ĉio obstaklis al aparta venko ; ĉio favoris al triopa sukceso. Ĉiu virino indulgos pro sia intereso ; ĉiu viro pro kredo, ke li staras ekster danĝero.


Prevano bezonis antaŭe foroferi unu virinon-viktimon al sia entrepreno, nome sian tiaman amatinon ; sed li havis la ŝancon, ke tiu virino famiĝis en la kortego kaj en la mondumo, pro sia eksterlandaneco kaj precipe pro sia lerta rifuzo de ampropono el alta princo ; tio honorigis Prevanon, kaj li tion profitis ĉe siaj tri novaj favoratinoj. La sola malfacilo estis la samtempa kondukado de tri intrigoj, kies sekvanta sukceso devis nepre akordiĝi al lia unua venko super la tri ; efektive mi scias el unu amiko lia, ke lia plej malfacila obstaklo estis trovi, per kiu komenci, du semajnojn antaŭ la du aliaj.


Fine venis la granda tago. Prevano jam atingis la tri konsentojn, kaj aranĝis ilin jene. El la tri kvazaŭedzoj, unu estis for, la alia estis forironta la morgaŭon ĉe la tagiĝo, kaj la tria restis en Parizo. La nedisigeblaj kunulinoj devis vespermanĝi ĉe la unua falonta amikino ; Prevano jam ordonis, ke oni ĉeakceptos neniun el la du restantaj viroj. La saman matenon, li faris tri pakojn el la leteroj de sia bela eksterlandulino, aldonante al la unua pako portreton donacitan de ŝi mem, al la dua priaman interplekton de komencliteroj de iliaj antaŭnomoj, kiun ŝi mem pentris, kaj al la tria unu ŝian harbuklon, kaj sendis paketon po unu al la amikinoj. Ĉiu virino kredis, ke ŝi ricevas kompletan foroferon, kaj interŝanĝe konsentis sendi severan rompleteron al sia amanto.


Tio ne sufiĉis. La amikino, kies kavaliro restis en Parizo, estis libera nur dumtage ; Prevano aranĝis, ke ŝajna malsaneto malhelpos ŝian ĉeeston en la manĝo, kaj ke en la vespero ŝi anstataŭe akceptos lin ; en la nokto li estos akceptata de tiu, kies kvazaŭedzo foriris, kaj en la mateno estos la vico de la tria.


Nenion forgesinte, li tuj rapidis al la bela fremdulino kaj laŭbezone dispute ĉagrenis ŝin, tiel donante al si diurnon da libereco. Li revenis hejmen por iom da ripozo, sed atendis lin aliaj zorgoj.
La rompleteroj estis lumofulmo por la tri forpelintoj ; ili tuj komprenis, ke ili estas foroferitaj al Prevano. La ĉagreno de la trompo kaj la incitiĝo pro forlaso, ĉiam iom humiliga, decidigis ilin aparte al sendado de duelpeto al Prevano.


Tiu ĉi lojale akceptis la tri sinsekvajn atestantojn, kaj por agrabligi kaj glorigi sian aventuron fiksis rendevuon por la venonta mateno samloke kaj samhore ĉe la rando de la arbaro de Bulonjo [2].


En la vespero li plenumis sian trioblan venkon kun egala sukceso ; li poste vante asertis, ke ĉiu nova amatino trifoje ricevis la pruvon de sia amo. Ja mankas atestoj ; nur senpartia historiisto povas diri al nekredema leganto, ke l’ ekzalto de memŝato kaj de fantazio kapablas naski mirindaĵojn, kaj ke krome la antaŭvidita sekvo de tiel brila nokto senutiligis memŝparon. Kio ajn estu, la sekvantaj faktoj estas pli certaj.


Akurata ĉe la duela rendevuo, li trovis la tri rivalojn en miro pro sia kunesto, kaj en parta konsolo pro sia dividita misfortuno. Li afable kaj ĝentile alparolis ilin laŭ tiuj vortoj, fidele raportitaj al mi :



— Sinjoroj, kune troviĝinte ĉi tie, vi komprenis, ke vi havas la saman plendmotivon kontraŭ mi. Mi estas preta je via honorvenĝo ; la sorto decidu, kiu el vi estos la unua por plenumi tiun rajton. Mi havas nek helpantojn nek atestantojn ; kiujn mi ne bezonis por la kulpo, tiujn mi ne petas por la kompenso.


Kaj, laŭ sia karaktero de ludriskanto :

— Mi scias, li aldiris, ke oni malofte gajnas tri fojojn sinsekve ; sed ne gravas mia vivo ; ĝi jam plenumis sian sorton : esti amata de virinoj kaj estimata de viroj.


Dum liaj malamikoj rigardis unu la alian kun silenta miro, eble honeste taksante, ke tiu triobla batalo ne estas egala, Prevano daŭrigis :

— Mi ne kaŝu, ke tiu nokto elĉerpigis min. Estu sufiĉe altanimaj, por konsenti, ke mi riparu miajn fortojn. Ĉi tien mi mendis matenmanĝon ; honorigu min per via partopreno ; ni kune altabliĝu, sed precipe ni ĝoje altabliĝu. Ni rajtas batali por tiaj bagateloj, sed ili ne malbonigu nian ĝojan humoron.


Ili konsentis. Neniam Prevano estis pli afabla. Lerte li neniun humiligis, sed male persvadis ilin, ke ili samfacile sukcesus, kaj precipe konsentigis ilin, ke ili mem ne lasus fuĝi tian okazon. Post tia konfeso, ĉio aranĝiĝis de si mem ; antaŭ la fino de la manĝo oni jam dekfoje ripetis, ke tiaj virinoj ne meritas, ke bravaj viroj interbatalos pro ili. Tiu ideo malfermis la vojon al la koroj ; la vino glatigis ĝin tiele, ke post kelkaj momentoj ne nur venĝemo malaperis, sed naskiĝis senrezerva amikeco.


Prevano, kiu certe preferis tian finon, tamen volis firmigi sian famon. Sekve, lerte adaptante siajn projektojn al la cirkonstancoj :



— Ja ne kontraŭ mi, li diris al la tri trompitoj, sed kontraŭ viaj malfidelaj amatinoj vi devas venĝi. Venĝ-okazon mi proponas al vi, ĉar mi baldaŭ suferos la saman ofendon, kian vi : kiam neniu el vi sukcesis fideligi unu solan, kiel mi povus fideligi tri ? Mi aniĝas al via tendaro. Hodiaŭ vespere akceptu manĝon en mia plezurdomo, kaj espereble vi ne pli longe atendos vian venĝon.


Klarigoj estis petataj ; sed kun supereca tono, kiun ebligis la cirkonstanco :
— Sinjoroj, mi ŝajne jam pruvis, ke mi kapablas taŭgan konduton ; fidu min.
Ĉiuj konsentis, brakumis sian novan amikon, kaj disiĝis ĝis la vespero, atendante la plenumon de la promeso.


Sen tempoperdo Prevano revenas Parizon, kaj laŭ la kutimo vizitas siajn novajn konkeritinojn. Li aparte konsentigas ilin, ke ili venos al lia plezurdomo por duopa vespermanĝo. Du ja rezistetas ; sed kion rifuzi en la morgaŭo ? Li donas la rendevuojn je unu horo da diferenco, tempospacoj necesaj por sia projekto. Retiriĝinte, li informas la tri aliajn konspirantojn kaj la gaja kvaropo iris atendi sian viktimaron.


Oni aŭdas la unuan alvenon. Prevano sola ŝin afable akceptas, kaj diligente kondukas al la templo, kies diino ŝi kredas esti ; poste li malaperas laŭ preteksteto kaj tuj anstataŭas lin la perfidita eksamanto.


Imagu la konsternon de virino ankoraŭ malsperta en aventuroj : la triumfo ja estis facila ; ĉiu nefarita riproĉo estis kvazaŭ favoro ; la fuĝinta sklavino, denove en la manoj de sia unua mastro, estis sufiĉe feliĉa ricevi pardonon kontraŭ la repreno de sia antaŭa kateno. La packontrakton oni sigelis en pli intima loko, kaj la malplenan podion sinsekve replenigis la aliaj aktoroj ludantaj pli malpli la saman scenon kaj precipe la saman finon.


Ĉiu virino tamen kredis sin sola ; ilia miro kaj embaraso pliiĝis, kiam ĉe la momento de la noktomanĝo la tri paroj kuniĝis. Sed la konsterno kulminis, kiam Prevano reaperis, kruele senkulpiĝante al la malfidelaj virinoj, ĉion malkovrante kaj tiel montrante ĝis kioma grado ili estis trompitaj.


Tamen oni altabliĝis, kaj iom poste memrego reaperis ; la viroj senpremiĝis, la virinoj submetiĝis. Ĉiuj havis la koron plena de malamo, sed la diroj tamen mielis ; gajeco vekis dezirojn, kiuj reciproke plifortigis la ridojn. Tiu mirinda orgio daŭris ĝis la mateno. Ĉe la disiĝo, la virinoj sendube kredis je pardono ; sed la viroj, kiuj konservis sian venĝemon, faris tuj en la morgaŭo senrevenan rompon ; tiu forlaso ne sufiĉis : ili kronis ĝin per rakontado de sia aventuro. De tiam unu el la virino vivas en monaĥinejo kaj la du aliaj ermitas en sia kamparbieno.


Jen la rakonto pri Prevano ; decidu, ĉu vi deziras grandigi lian gloron, kaj vin kateni al lia triumfa ĉaro. Via letero vere maltrankviligis min kaj mi senpacience atendas pli klaran kaj prudentan respondon al mia lasta skribo.
Adiaŭ, mia bela amikino ; malfidu la plaĉajn aŭ strangajn ideojn, kiuj ĉiam tro facile allogas vin. Pensu, ke en tia via kariero, prudento ne sufiĉas ; unu sola nesingardaĵo iĝas faliga mispaŝo. Fine toleru, ke amiko sindonema estu foje la gvidanto de viaj plezuroj.


Adiaŭ ; mi tamen amas vin, kvazaŭ vi estus prudenta.


El… la 18an de Septembro 17**.


[1Aludo al la ora pomo, per kiu Pariso elektis Afroditon kiel la plej belan el tri diinoj (NdT)

[2Tiama apudpariza arbaro (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio