Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 081a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Kiom da kompato vekas en mi viaj timoj ! Kiel ili pruvas mian superecon je vi ! Kaj vi pretendas instrui, konduki min ! Ho ! kompatinda Valmono, kia distanco ankoraŭ estas inter vi kaj mi ! La tuta memŝato de via sekso ne kapablas plenigi tiun intervalon inter ni. Ĉar vi ne povus plenumi miajn projektojn, vi kredas ilin neeblaj. Memfiera sed malforta estaĵo ! ne konvenas al vi kalkuli miajn rimedojn kaj taksi miajn kapablojn. Vere, vicgrafo, mi devas konfesi, ke viaj konsiloj ĉagrenis min.


Ke, por maski vian nekredeblan mallerton ĉe via prezidant-edzino, vi triumfe rakontadas, kiel vi momente senaplombigis tiun virinon timeman kaj enamiĝintan al vi, mi konsentas ; ke vi eltiris de ŝi rigardon, unu solan rigardon, mi komplezeme priridetas ; ke, sentante la sensignifon de via konduto, vi esperas kaŝi ĝin sub la senvalora klopodo proksimigi du infanojn, kiuj ardas renkonti sin reciproke — kaj kiuj, cetere, ŝuldas tiun ardon nur al mi — mi ankoraŭ tion akceptas ; ke fine vi profitas tiujn glorajn agojn por emfazi, ke pli bone estas uzi sian tempon plenumante, ol rakontante, mi pardonas : tiu vanteco ne ĝenas min. Sed kiam vi imagas, ke mi bezonas vian prudenton, ke mi vagus sen viaj konsiloj, ke mi devas foroferi al via opinio plezuron aŭ kapricon mian, vere, vicgrafo, vi tro memfiere misuzas la konfidon, kiun mi bonvoleme havas al vi !
Ĉu mi ne milope superis viajn glorajn farojn ? Vi ja delogis, ruinigis multajn virinojn ; sed ĉu malfacile ? Kiaj la obstakloj ? Kie via propra merito ? Vi ja havas belan vizaĝon : nur donaco el hazardo ; elegantecon : oni ĝin akiras preskaŭ ĉiam per monduma sperto ; spriton nediskuteblan : ĵargono laŭbezone anstataŭas ĝin ; laŭdindan arogantecon : vi ŝuldas ĝin al la facilo de viaj unuaj sukcesoj. Jen, se mi ne eraras, ĉiuj armiloj viaj, ĉar vi konsentos, ke mi ne multe kreditas al vi la arton naski skandalon aŭ kapti ties aperon.


Rilate prudenton, subtilon, mi ne volas paroli pri mi ; sed kiu virino ne superas vin sur tiu kampo ? Eĉ via prezidant-edzino kondukas vin kiel infanon.


Kredu min, vicgrafo, oni malofte akiras la kvalitojn, kiujn oni ne nepre bezonas. Batalante senriske, vi viroj povas agi senzorge ; por vi malvenkoj estas nur malpliaj sukcesoj. En partio tiel malegala, nia ŝanco estas : ne perdi ; via malŝanco estas : ne gajni. Eĉ se mi konsentus al viroj tiom da talento kiom al virinoj, kiel tamen ni devus superi vin, en nia neceso ĉiam uzi tiujn niajn kapablojn !


Mi konsente supozu, ke vi uzas tiom da lerto por nin venki, kiom ni por nia defendo aŭ cedo ; konsentu, ke post la sukceso vi tute ne plu bezonas ĝin. Nur okupataj je via nova konkero, vi sentime kaj senrezerve fordonas vin al via plezuro, kies daŭro ne gravas al vi.
Ja nur viroj povas, laŭdezire, streĉi aŭ rompi tiujn ligilojn, reciproke interkonsentitajn, kiel diras la ĵargono de amo ; ni plie estu feliĉaj, se en via senpripenso, preferante misteron ol skandalon, vi kontentiĝas per humiliga forlaso kaj ne faras la hieraŭan idolon la morgaŭa viktimo.
Sed se malfeliĉa virino sentas la unua la pezon de sia ĉeno, kiom ŝi riskas, se ŝi aŭdacas liberiĝi, eĉ simple malpremiĝi ! Nur tremante ŝi provas forigi la viron, kiun ŝia koro klopodas forpeli. Se li pluobstinas, ŝi devas cedi al timo tion, kion ŝi antaŭe konsentis al amo :


Malfermas ŝi la brakojn, sed ŝlosas sian koron [*]


Ŝia zorgo devas delikate malnodi tiujn ligilojn, kiujn viro tranĉus. Tuta en la manoj de la malamiko, ŝi restas sendefenda, se li ne estas noblanima ; kaj kial tion esperi, kiam oni scias, ke oni kelkfoje laŭdas lian grandanimecon, sed neniam mallaŭdas lian kruelecon !


Sendube vi ne neos tiujn verojn, banale evidentajn. Tamen se vi vidis min ĵongli per okazaĵoj kaj opinioj ; fari el tiuj viroj tiel timindaj la ludilon de mia kaprico aŭ fantazio ; depreni de iuj la volon, de aliaj la kapablon malutili al mi ; se mi sciis laŭvice kaj laŭkaprice allogi aŭ forpeli :


Ĉi reĝojn renversitajn al rango servutula [*]


se enkirle de tiuj oftaj renversoj mia reputacio tamen restis pura, ĉu vi ne devas konkludi, ke naskite por venĝi mian sekson kaj regi super la via, mi sciis inventi armilojn ĝis nun nekonitajn ?


Ha ! gardu viajn konsilojn kaj timojn por tiuj deliremaj virinoj, kiuj nomas sin sentimentalaj ; kies fantazio senbrida lasus kredi, ke naturo anstataŭigis en ilia kapo la cerbon per la sensoj ; kiuj senpripense ĉiam konfuzas amon kaj amanton ; kiuj en sia freneza iluzio, kredas, ke la celebrinto de ilia plezuro estas ties sola pastro ; kiuj, vere superstiĉaj, havas por la sacerdoto la respekton kaj la fidon, kiun oni ŝuldas nur al la diaĵo.


Timu ankoraŭ por tiuj pli frivolaj ol prudentaj, kiuj ne scias laŭbezone konsenti, ke oni forlasas ilin.


Tremu precipe por tiuj virinoj aktivaj en sia senokupeco, kiujn vi nomas sentemaj : amo tiel facile kaj tiel potence ekkaptas ilin, ke ili bezonas okupiĝi pri ĝi, eĉ kiam ili ne ĝuas ĝin ; senprudente allasante sin al la fermentado de sia fantazio, ili skribas amleterojn, kies nasko estas ja milda sed danĝerega ; ili kompatindaj krome ne hezitas transdoni tiujn pruvojn de sia malforto al la manoj de la nuna amanto, ne antaŭvidante en li la estontan malamikon.


Sed kion komunan havas mi kun tiuj senprudentaj ? Kiam min vi vidis malobei miajn principojn kaj devojiĝi de la reguloj, kiujn mi mem ediktis ? Intence mi parolas pri principoj : dum la aliaj virinoj la siajn prenas el hazardo, akceptas sen ekzameno kaj sekvas pro kutimo, la miajn naskis profundaj pripensoj ; ilin mi kreis ; mi povas pretendi, ke mi estas mia propra verko.


Mi estis ankoraŭ juna fraŭlino, kiam mi eniris la mondumon ; tiu stato devigis min al silento kaj neago, sed mi profite observis kaj pripensis. Oni kredis min frivola aŭ senatenta ; mi ja ne multe aŭskultis tion, kion oni diligente rakontadis al mi ; sed mi zorge observadis ĉion, kion oni volis nepre kaŝi. Tiu utila scivolo instruadis min ; sed plie, lernigis al mi maskoarton. Ofte devigita kaŝi mian atentemon antaŭ la vido de la ĉeestantoj, mi devis regi miajn proprajn okulojn : de tiam mi scias laŭbezone preni tiun sencelan rigardon, kiun vi tiel ofte laŭdis. Tiu unua sukceso naskis la kuraĝon same regi diversajn vizaĝesprimojn. En kazo de aflikto mi strebis al kvieteca, eĉ ĝoja mieno ; tia estis mia diligento, ke mi eĉ intence dolorigis min, por samtempe montri plezursenton. Kun sama zorga ekzercado mi atingis tiun ankoraŭ pli malfacilan celon : kaŝi la simptomojn de neatendita ĝojo. Tiel mi sciis regi mian vizaĝesprimon kun kapablo, kiu ofte tiel mirigis vin.


Ja juna, preskaŭ senalloga mi ankoraŭ estis ; mi posedis nur mian penson ; sed mi indignis je la ideo, ke oni povus diveni aŭ ŝteli ĝin kontraŭ mia volo. Mi ekprovis tiujn pretajn unuajn armilojn ; ne nur malpermesante, ke oni divenu min, mi ankoraŭ ludcele aperis diferenca laŭ la cirkonstancoj ; certa pri mia gestaro, mi kontrolis mian frazaron ; mi regis ambaŭ laŭ la neceso aŭ simple laŭ mia kaprico : de tiu momento miaj pensoj apartenis nur al mi, kaj mi lasis aperi nur tion, kion mi juĝis utila.


Tiu prilaborado super mi mem fiksis mian atenton al la esprimo de vizaĝoj kaj la karaktero de fizionomioj ; al ĝi mi ŝuldas mian penetreman trarigardon, kiun mi tamen pro sperto ne komplete fidas, sed kiu tamen ĝenerale malofte erarigis min.


Apenaŭ dekkvinjara, mi jam posedis la plimulton de la talentoj, kiuj famigas niajn politikistojn, kaj tio estis ankoraŭ nur miaj unuaj paŝoj en la scienco, kiun mi deziris akiri.


Vi sendube pensas, ke same kiel ĉiuj juninoj, mi provis diveni la naturon de amo kaj ties plezurojn ; sed neniam vivinte en monaĥinejo, ne havante karan amikinon, prizorgata de vigla patrino, mi havis nur malprecizajn ideojn, kiujn mi ne povis konkretigi ; eĉ la naturo, kiu tamen poste plene meritis mian dankemon, tiam donis ankoraŭ nenian indikon, kvazaŭ ĝi en silento zorge prilaboradis sian verkon. Nur mia kapo fermentadis : mi ne volis ĝui, sed scii ; la deziro lerni indikis la vojon.


Mi sentis, ke la sola homo, kun kiu mi povis senkompromite priparoli tiujn aferojn, estas mia konfesanto. Mi tuj decidis preterpasi mian honteton, kaj akuzis min pri malvera faro de ĉio, kion faras virinoj. Tia estis mia esprima maniero, sed fakte mi ne sciis konkrete, pri kio temas. Mia espero estis nek plene trompita nek tute plenumita, ĉar la timo perfidi min malhelpis mian rektan parolon ; sed la brava pastro pentris mian misfaron tiel nigra, ke mi konkludis, ke ties plezuro devas esti ekstrema ; kaj post la deziro ĝin koni venis la volo ĝin frandi.


Mi ne scias kien tio riskus konduki min : sensperta, la unua okazo eble detruus min ; feliĉe mia patrino iom poste anoncis, ke ŝi baldaŭ edzinigos min. La certo de rapida scio estingis mian scivolon, kaj mi alvenis virga en la brakojn de sinjoro de Mertejo.


Mi trankvile atendis la momenton instruigan, kaj bezonis pripenson por ŝajnigi embarason aŭ timon. Tiu unua nokto, pri kiu oni kutime tiel milde aŭ tiel kruele fantazias, prezentiĝis al mi nur kiel eksperimento : doloron kaj plezuron, mi ĉion zorge observadis, vidante en tiuj diversaj sensaĵoj nur kolektindajn kaj primeditotajn spertaĵojn.


Tia studado baldaŭ plaĉis al mi ; sed fidela je miaj principoj kaj instinkte sentante, ke pli ol al iu ajn, al la edzo mi nepre nenion devas konfidi, mi decidis kaŝi mian sensokapablon, pro la fakto mem, ke sensokapabla mi plene estas. Tiu ŝajna malvarmo sekve firmigis lian blindan fidon al mi ; mi poste ankaŭ decidis aldoni la senpripensan mienon, kiun mia aĝo permesas ; neniam li juĝis min pli infaneca, ol en la tempo, kiam mi plej aŭdace trompis lin.


Tamen, mi konfesas, mi komence lasis min forporti en la kirlon de l’ mondumo, kaj tute min allasis al ties frivola distro. Sed post kelkaj monatoj sinjoro de Mertejo kondukis min al sia malgaja kampara kastelo ; tie la timo de l’ enuo revenigis mian studemon ; ĉirkaŭite de viroj, kies socia distanco de mi forigas ĉian suspektemon, mi profite plivastigis mian sperton. Precipe tiam mi komprenis, ke amo, kiun oni pentras kiel la kaŭzon de nia plezuro, tute simple estas ties preteksto.
Malsano de sinjoro de Mertejo interrompis tiajn mildajn okupojn ; en Parizon mi devis sekvi lin, kie li ricevis kuracadon ; iom poste li mortis, kiel vi scias ; kvankam laŭ ĉia konsidero mi tute ne plendis pri li, mi tamen tre agrable sentis la liberecon alportotan de mia vidveco, kaj ja promesis al mi plene profiti ĝin.


Mia patrino esperis, ke mi eniros monaĥinejon, aŭ revenos vivi apud ŝi ; ambaŭ eblojn mi rifuzis ; mi nur konsentis al bonmoro reveni al tiu mia bieno, kie restis kelkaj farotaj spertoj.


Mi pliriĉigis miajn konojn per legado, tute ne per tia, kian vi imagas. Niajn morojn mi studis en romanoj, niajn opiniojn ĉe filozofoj ; la postulojn de la plej severaj moralistoj mi eĉ esploris ; tiel mi eksciis ĉion, kio estas farebla, pensinda kaj ŝajnigenda. Certiĝinte pri tiuj tri punktoj, mi vidis, ke nur la lasta prezentas kelkajn malfacilojn en ĝia plenumo ; mi esperis venki ilin kaj meditis pri la rimedoj.


Miaj kamparaj plezuroj, tro monotonaj por mia vigla kapo, ektedis min. Min trafis bezono de koketeco, kiu reamikigis min kun amo, verdire ne por ĝin senti, sed por ĝin inspiri kaj ŝajnigi. Vane oni rakontis — kaj mi legis — ke tiun senton oni ne povas imiti ; mi ja vidis, ke por sukcesi tion, mi bezonas nur aldoni al la fantazio de verkistino la talenton de aktorino. Mi ekzerciĝis en ambaŭ ĝenroj, eble kun ia sukceso ; sed anstataŭ postkuri vanajn aplaŭdojn sur teatra podio, mi decidis uzi por mia feliĉo la talentojn, kiujn aliaj oferas al vanteco.


Unu jaro pasis en tiuj diversaj okupoj. La fino de mia funebra tempo tiam permesis al mi reaperi, kaj mi revenis Parizon kun miaj grandaj projektoj ; sed mi ne antaŭvidis la unuan obstaklon.


Tiu longa izolo, tiu severmora retiriĝo kvazaŭ kovris min per glazuro de prudeco, kiu forpelis la mondumajn galantulojn, lasante libera la alvenon de svarmo da teduloj, ĉiuj petantaj mian manon. Rifuzi ne embarasis min ; sed pluraj tiuj malakceptoj malplaĉis al mia familio ; kaj mi perdis en tiaj ĉikanoj tempon, kiun mi promesis al mi pli ĉarme uzadi. Mi devis do, por forpeli iujn kaj revenigi aliajn, elmontri kelkajn mispaŝojn, kaj uzi al la malutilo de mia reputacio, la zorgojn antaŭviditajn por konservi ĝin ! Mi facile sukcesis, kiel vi ja kredas ; tamen, ĉar tute senpasia, mi faris nur tion, kion mi taksis necesa, kaj singarde dozadis miajn sencerbaĵojn.


Tuj kiam mi atingis la celon, mi retropaŝis, kaj deklaris, ke mi ŝuldas mian reboniĝon al kelkaj el tiuj virinoj, kiuj, jam nekapablaj plaĉi, kompense arogas pri merito kaj virto. La efiko de tiu ŝakmovo estis multe pli granda, ol mi esperis. Tiuj dankemaj matronoj faris mian apologion kaj ilia blinda fervoro por ilia verko, kiel ili diris, estis tia, ke ĉe la plej eta klaĉo kontraŭ mi, la tuta prudularo ekkris je ofendo kaj skandalo. La sama rimedo alportis ankaŭ la apogon de la virinoj, kiuj celas monduman karieron ; persvadite, ke mi rezignas konkurenci ilin, ili kovris min per siaj laŭdoj, ĉiufoje kiam ili bezonis pruvi, ke ili tamen ne ĉiam kalumnias pri aliaj virinoj.


Tamen mia antaŭa sinteno revenigis amindumantojn ; por sekvi mezan vojon inter ili kaj miaj inciteblaj protektantinoj, mi ŝajnigis eksteron de virino kortuŝebla, sed tre malfacile, kaj kiun granda delikateco armis kontraŭ amo.


Tiam mi komencis elmontri sur la granda monduma teatro miajn akiritajn talentojn. Mia unua zorgo estis atingi la famon de nevenkebla virino. Tiucele mi akceptis la publikajn omaĝojn nur de la viroj, kiuj malplaĉis al mi. Tiel mi utile akiris la honoron de la rezisto, dum mi sentime liveris min al la preferata amanto. Sed, pretekste de mia timemo, al ĉi tiu feliĉulo mi neniam permesis, ke li akompanu min en la mondumon, kie sekve ĉiuj rigardoj nur vidis la malsukcesan amindumanton.


Vi ja scias, kiel rapide mi cedas : ĉar mi rimarkis, ke longa amindumado preskaŭ ĉiam perfidas la sekreton de virino. Kion ajn oni faru, la sinteno neniam similas antaŭ kaj post la sukceso. Tiu diferenco ne eskapas al atentema observanto kaj mi trovis malpli danĝere erari en mia elekto, ol riski malkovron. Plie, tio forigas verŝajnecon : ĉu oni ne juĝas nin laŭ tio ?
Tiuj antaŭzorgoj, kaj la fakto, ke mi neniam skribis, neniam lasis pruvon de mia cedo, povus ŝajni troaj ; al mi ili ĉiam aperis nesufiĉaj. Ĝisfunda kono de mia koro malfermis al mi tiun de aliuloj. Mi malkovris, ke senescepte ĉiu enkonservas sekreton nepre kaŝindan. Tiun veron oni en la antikva tempo ŝajne pli bone komprenis, ol ni : de tio la rakonto pri Ŝimŝono eble estas lerta alegorio. Nova Delila, mi simile ĉiam uzis mian tutan kapablon por malkovri tiun gravan sekreton. Nu ! kiom da modernaj Ŝimŝonoj perdis sian hararon sub mia tondilo ! Nun mi ne plu timas ilin. Nur ilin mi kelkfoje humiligis. Pli fleksema kun la aliaj, mi atingis ilian silenton per la arto igi ilin malfidelaj, antaŭ ol mi mem aperos tia ; per ŝajnigitaj amiksentoj ; per pseŭda konfido ; per kelkaj sindonemaj agoj, kaj precipe per la flata kredigo, ke ĉiu estas mia sola amanto. Kiam mankis tiuj rimedoj, mi preparis la rompon antaŭsufokante sub mokoj aŭ kalumnio la kredindecon de tiuj danĝeruloj.


Tiun precepton mi konstante praktikas, kiel vi vidas ; tamen vi dubas pri mia singardemo ! Nu ! Memoru la tempon, kiam vi ekamindumis min. Neniu omaĝo tiel flatis min : mi vin deziris, antaŭ ol mi vin konis. Mi estis allogita de via famo kaj ŝajnis al mi, ke via konkero mankas al mia gloro ; mi ardis je korp-al-korpa batalo kontraŭ vi. Estis la sola okazo, kiam deziro mia iel superregis min. Tamen pripensu : se vi tiam estus dezirinta ruinigi min, pri kiuj rimedoj vi disponus ? Sensspuraj diroj, kiujn pro via reputacio mem oni ne kredus ; sinsekvoj de neverŝajnaj faktoj, kies rakonto aspektus kiel mise ellaborita romano…


Ja mi poste liveris al vi ĉiujn miajn sekretojn ; sed ŝirme de niaj komunaj interesoj. Diru : kiu el ni ambaŭ meritus taksadon je nesingardeco ?
Ĉar mi estas prezentanta al vi raporton, ĝi estu kompleta. Mi kvazaŭ aŭdas vin diri, ke mi tamen estas en la manoj de mia ĉambristino ; ja, ŝi konas miajn agojn, kvankam ŝi ne konas miajn sentojn. Sed memoru : vi iam parolis pri ŝi, kaj mi nur respondis, ke mi plene fidas ŝin ; tio ŝajne sufiĉis al vi, ĉar de tiam vi mem konfidis al tiu ĉambristino proprajn sekretojn sufiĉe danĝerajn. Sed nun, ĉar Prevano ĉagrenas kaj senprudentigas vin, mi ja vidas, ke vi ne plu fidas mian diron. Mi do klarigu.


Unue, tiu knabino estas mia laktofratino : tiu ligo, kiu ŝajnas eta, estas grava por homoj de tiu klaso ; plie, mi konas ŝian sekreton ; ankoraŭ pli bone, mi savis ŝin : viktimo de amdeliro, sen mi ŝi estus pereinta. Ŝiaj gepatroj, frenezaj de honorsento, nepre volis ŝin malliberigi. Ili sin turnis al mi. Mi tuj ekvidis, kiel utila povus esti al mi ilia kolero. Mi unue aprobis, petis la malliberigan ordonon kaj sukcesis enmanigi ĝin. Poste, venante al indulgemo, mi mildigis la gepatrojn kaj profitis mian rilaton kun la maljuna ministro pri justico por atingi, ke la ordono kuŝu en miaj manoj ; ĉiuj konsentis, ke mi mem decidos laŭ la estonta konduto de la knabino, ĉu ĝi estu plenumita aŭ ne. Ŝi do scias, ke mi havas ŝian sorton enmane ; eĉ se tiu potenca rimedo ne sufiĉus, ĉu la eventuala rivelo de ŝia pasinta misfaro kaj de ŝia pendanta puno ne forpelus ĉian krediton al ŝiaj diroj ?


Al tiuj rimedoj, kiujn mi konsideras fundamentaj, aldoniĝas mil aliaj, laŭ la loko, la okazo, kiujn miaj pripenso aŭ sperto laŭbezone naskas. Detaloj estus superfluaj ; sed ili oportunas en ĉiutaga praktiko ; se vi volas koni ilin, klopodu elĉerpi el mia ĝenerala konduto.


Post tia semado mi ne rikoltus ! Post tia peniga agleca ŝvebado super aliaj virinoj, mi plu rampus kiel ili inter nesingardo kaj timemo ! Kaj precipe viron mi tiel timus, ke mi trovus savon nur en fuĝo ! Ne, vicgrafo, neniam. Mi venku, aŭ mi pereu. Mi volas havi Prevanon, kaj havos lin ; li volas tion proklami kaj li devos silenti : jen en du frazoj, mia afero. Adiaŭ.


El … la 20an de Septembro 17**.


[*Versoj el nekonata origino, verŝajne el la aŭtoro mem por la verko (NdT)

[*Versoj el nekonata origino, verŝajne el la aŭtoro mem por la verko (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio