Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 083a


De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo


Mi petegas, sinjorino, ni reprenu nian interparolon tiel misinterrompitan ! Mi deziras finpruvi, kiel mi malsamas al la malŝatinda portreto, laŭ kiu oni pentris min ; mi precipe deziras ankoraŭ ĝui tiun afablan fidon, kiun vi havis al mi. Kiel alloga vi scias aperigi virton ! Kiel vi beligas kaj amigas ĉiujn honestajn sentojn ! Ha ! tie troviĝas via plej forta allogpovo, samtempe potenca kaj respektinda.


Ja sufiĉas vidi vin, por deziri plaĉi al vi ; aŭdi vin en societo, kaj tiu deziro pliiĝas. Sed tiu, kiu havas la feliĉon pli intime koni vin, kiu kelkfoje povas legi en via animo, baldaŭ allasas sin al pli nobla entuziasmo, kaj en admiro kaj amo, adoras en vi la simbolon de ĉiuj virtoj. Mi eble estis destinita, pli ol iu ajn alia, por ami kaj sekvi virtajn vojojn ; tamen kelkaj eraroj min devojigis. Sed vi reĝustigis min, retrovigis al mi la ĉarmojn de virto ; ĉu vi faros krimon el tiu nova amo mia ? ĉu vi riproĉos la rezulton de viaj klopodoj ? la intereson mem, kiun vi povus trovi en ili ? Kian malbonon oni povas timi en tiel pura sento ? ĉu ne milde estus frandi ĝin ?
Mia amo timigas vin ; vi trovas ĝin arda, senbrida ; nu, mildigu ĝin per pli dolĉa amo ; ne rifuzu la regadon, kiun mi proponas al vi ; mi ĵuras, ke mi eterne obeos ĝin, kaj aŭdacas kredi, ke tio estos konvena al virto. Certa, ke via koro rekompensus min, mi hezitus antaŭ nenia ofero.


Malfeliĉa estas la viro nekapabla ĝui sian propran oferon ; la viro, kiu ne preferas unu vorton, unu rigardon konsentitajn, al ĉiuj ĝuoj, kiujn li povus ŝteli aŭ rabi ! Kaj vi povis pensi, ke tia viro mi estas ! kaj vi timis min ! Ha ! kial via feliĉo ne dependas de mi ! Mi venĝus min feliĉigante vin ! Sed tiun mildan regadon sur viro ne naskas sterila amikeco, sed nur amo.


Tiu vorto, amo, malkvietigas vin ! Kial ? Ĉu fremdaj al via animo estas ĝiaj ligiĝo pli milda, unuiĝo pli forta, komuna pensmaniero, identeco de feliĉoj kaj afliktoj ? Tia tamen estas amo ! tia tamen estas tiu, kiun vi inspiras kaj kiun mi travivas ! Danke al tiu amo mia, mi forpelante mian propran intereson, taksas agojn laŭ merito kaj ne laŭ kosto ; neelĉerpebla trezoro por sentemaj animoj, amo valorigas ĉion, kion oni faras por aŭ pere de ĝi.


Ĉu timigaj povas esti tiuj veroj facile koncepteblaj, milde aplikeblaj ? Kian timon povas kaŭzi viro sentema, al kiu amo ne plu permesas alian feliĉon ol tiun, kiun li povas donaci al vi ? Tio estas hodiaŭ mia sola deziro ; mi foroferos ĉion alian por plenumi ĝin, krom la senton, kiu inspiras ĝin ; tiun senton, konsentu partopreni, kaj vi regos ĝin laŭplaĉe. Ni ne plu toleru, ke ĝi disigu nin, kiam ĝi devus nin kunigi. Se via propono de amikeco ne estas vana vorto, se laŭ via hieraŭa diro, ĝi estas la plej milda sento, kiun konas via animo, ĝi do arbitraciu inter ni : mi obeos ; sed, kiel juĝisto de mia amo, tiu via amikeco konsentu aŭskulti la akuziton ; rifuzi aŭskulti juĝaton estus maljustaĵo : amikeco neniam estas maljusta.


Dua interparolo ne alportos inter ni pli da malbono ol la unua ; hazardo povas naski la okazon, aŭ vi mem indiki la momenton. Mi konsentas, ke mi eble eraras ; nu, ĉu vi ne preferas reĝustigi mian sintenon, ol kontraŭbatali ĝin ? ĉu vi dubas pri mia obeemo ? Sen la apero de intrudulo dum nia interparolo mi eble jam tute sekvus vian opinion ; kiu scias, kien povas iri via povo ?


Ĉu tion mi konfesu ? sciu, ke tiun vian nevenkeblan potencon, al kiu mi senkalkule allasas min, tiun vian nerezisteblan ĉarmon, kiu faras vin regantino de miaj pensoj kaj agoj, mi kelkfoje timas. Ve ! tiun novan interparolon, kiun mi petegas, eble mi devus timi ! eble, poste, katenite de miaj promesoj, mi ardos en neestingebla amo, ne aŭdacante eĉ peti vian helpon ! Ha ! sinjorino, pro kompato, ne trouzu vian regopovon ! Tamen, se tio estas la kondiĉo de via feliĉo, se tiel mi aspektos pli inda je viaj okuloj, nu, tiuj konsolantaj ideoj mildigos miajn suferojn. Ja mi sentas, ke lasi vin paroli, estas doni al vi pli fortajn armilojn kontraŭ mi ; estas pli plene submetiĝi al via volo. Defendi min kontraŭ viaj leteroj estas pli facile ; ili diras la samon, kiel viaj vortoj, sed vi ne ĉeestas, tiel donante al ili ankoraŭ pli da forto. Tamen la ĝojo aŭdi vin vekas mian kuraĝon por riski tiun danĝeron ; mi almenaŭ meritos la feliĉon, ke mi faris ĉion favore al vi, eĉ kontraŭ mi ; tiel mia ofero iĝos omaĝo. Mi estos ege feliĉa milfoje pruvi al vi tion, kion mi milfoje sentas : ke vi senrezerve estas kaj eterne estos la plej kara persono en mia koro.


El la kastelo de… la 23an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio