Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 084a


De vicgrafo de Valmono al Cecilo Volanĝo


Vi vidis, kiel kontraŭaj estis la hieraŭaj eventoj. Dum la tuta tago mi ne povis transdoni la leteron, kiun mi ricevis por vi ; mi ne scias, ĉu estos pli facile hodiaŭ. Mi timas kompromiti vin, uzante pli da hasto, ol da lerto ; kaj mi ne pardonus al mi mem mispaŝon, kiu iĝus fatala por vi, kaj senesperigus mian amikon, kaŭzante vian eternan malfeliĉon. Tamen mi konas la senpaciencon de geamantoj ; mi sentas kiel premiga, en via situacio, devas esti ĉia malfruo en la sola konsolo, kiun vi nun povas ĝui. Post longa esploro pri rimedoj por renversi la obstaklojn, mi trovis unu facile plenumeblan, se vi iom helpos.


Se mi ne eraras, la ŝlosilo de la koridora pordo de via ĉambro ĉiam restas sur la kameno de via Panjo. Ĉio fariĝus facila kun la posedo de tiu ŝlosilo, vi ja komprenas ; mi do havigos al vi la similan, kiu anstataŭos ĝin. Sufiĉos, ke mi havos la unuan je mia dispono dum unu horo aŭ du. Vi facile trovos la okazon preni ĝin, kaj por ke oni ne rimarku ĝian foreston, mi ĉi kune enmetas iun mian kontentige similan : oni ne vidos la diferencon, krom se oni provos ĝin, kaj tion oni ne faros. Vi nur almetu rubandon, velke bluan, kiel tiu sur la via.


Vi provu havi tiun ŝlosilon por morgaŭ aŭ postmorgaŭ je la manĝotempo ; ĉar tiam estos pli facile transdoni ĝin al mi, kaj vi povos reloki ĝin antaŭ la vespero, tempo kiam via Panjo povus esti pli atentema pri ĝi. Mi povos redoni ĝin ĉe la vespermanĝo, se ni bone interkonsentos.


Vi rimarkis, ke kiam oni paŝas el la salono al la manĝoĉambro, sinjorino de Rozemondo ĉiam iras la lasta. Mi tenos ŝian manon. Vi nur forlasu malrapide vian varpilon, aŭ lasu fali ion, por postresti : tiam vi ja kapablos preni la ŝlosilon, kiun mi tenos malantaŭ mia dorso. Post la preno, vi zorgu reatingi mian maljunan onklinon por kelkaj karesoj. Se hazarde vi lasus fali tiun ŝlosilon, nepre gardu aplombon ; mi ŝajnigos, ke lasis fali ion mi, kaj garantias ĉion.


La malfido kaj la rigoro de via Panjo rilate vin pli ol sufiĉe permesas tiun trompeton. Cetere ĝi estas la sola rimedo por plia korespondado kun Danceny ; ĉiuj aliaj estus vere tro danĝeraj, kaj povus senrimede ruinigi viajn reciprokajn esperojn ; tial mia amikeca singardemo malpermesas ion alian.


Post akiro de la ŝlosilo, restos kelkaj zorgoj kontraŭ la knaro de la pordo kaj seruro, sed ili estas tre facilaj. Vi trovos, sub la sama ŝranko, kie mi iam metis vian paperon, oleon kaj plumon. Vi foje tien iras sola : kaptu la okazon por ŝmiri la seruron kaj la pordhokojn. Nur atentu pri la makuloj, kiuj akuzus vin. Atendu la nokton ; se vi agos per la lerto, kiun vi kapablas, morgaŭ matene nenio plu estos videbla.


Se tamen oni rimarkus, ne hezitu diri, ke tion faris la kastela ŝmiristo. Tiam precizigu la tempon, eĉ la vortojn, kiujn li diris ; ekzemple, ke li tiel senrustigas ĉiujn neuzatajn serurojn. Vi ja komprenas, ke estus neverŝajne, ke vi ĉeestis, ne demandinte pri lia motivo. Tiaj detaletoj alportas verŝajnon, kaj verŝajno sendanĝerigas mensogojn, forigante la emon kontroli.


Mi petas, ke leginte tiun leteron, vi zorge relegu ĝin kun tuta atentemo : unue, por bone antaŭscii tion, kion vi devas fari ; due, por certiĝi, ke mi forgesis nenion. Mi mem ne kutimas je tiaj subtilaĵoj ; mi konsentas al tiuj senmalicaj rimedoj nur pro mia vigla amikeco al Dansnio, kaj pro mia intereso al vi mem. Mi malamas ĉion, kio similas al trompado ; tia estas mia karaktero. Sed via malfeliĉo tiel kortuŝis min, ke mi faros ĉion eblan por mildigi ĝin.


Vi ja komprenas, ke establinte tiun eblecon de komunikado inter ni, mi facile povos aranĝi inter vi kaj Dansnio la renkonton, kiun li deziras. Tamen ankoraŭ ne parolu al li pri ĉio tio ; estus nur pliigi lian senpaciencon, kaj la momento satigi ĝin ankoraŭ ne venis. Mi opinias, ke ĝin vi devas kvietigi prefere ol ardigi. Mi fidas je via delikateco. Adiaŭ, mia bela edukatino, ĉar mia edukatino vi ja estas. Iomete amu vian edukanton, kaj precipe estu komplezema al li, vi ne bedaŭros. Mi zorgas pri via feliĉo ; estu certa, ke tiel mi trovos ankaŭ la mian.


El… la 24an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio