Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 087a


De markizino de Mertejo al sinjorino de Volanĝo


Mi skribas en mia lito, kara bona amikino. Evento plej malagrabla, plej neantaŭvidebla, malsanigis min pro surprizego kaj aflikto. Riproĉinda neniel mi estas ; sed estas ĉiam tiel preme por virta virino konservanta pudoron taŭgan al sia sekso, troviĝi la celo de ĉies atento, ke mi fordonus ĉion en la mondo por eviti tiun bedaŭrindan aventuron ; ĝis ties publika forgeso mi eble decidos restadi en kamparo. Jen la afero.


Mi renkontis ĉe la marŝal-edzino de… iun s-ron de Prevano, kiun mi antaŭe ne konis, kaj kies nomo verŝajne ne fremdas al vi. Sed renkontante lin en tiu domo, mi opiniis, ke mi estas en bona kompanio. Li estas belulo, kaj sprito ne mankas al li. Hazardo kaj malŝato de kartoj lasis min sola virino inter li kaj Episkopo de… dum ĉiuj aliaj ludadis. Ni triope babilis ĝis la vespermanĝo. Ĉetable aludita nova teatraĵo donis al li la okazon proponi sian loĝion al la marŝal-edzino ; ŝi konsentis, kaj mi akceptis la samtempan inviton por la lasta lundo, en la Francan Teatron. Ĉar post la teatraĵo la marŝal-edzino devis veni vespermanĝi en mia hejmo, mi ankaŭ invitis tiun sinjoron, kaj li akceptis. Post du tagoj li faris al mi etiketan viziton, tute banalan kaj sen ia ajn notindaĵo. La morgaŭon li vizitis min matene ; tio ŝajnis al mi iom aŭdaca ; sed mi opiniis, ke anstataŭ montri al li per malafabla mieno, ke ni ne estas ankoraŭ tiel intimaj, kiel li opinias, pli bone estus tion komprenigi per rigora bontoneco. Mi do tiucele sendis al li en la sama tago inviton tre sekan, tre ceremonian, al vespermanĝo, kiu okazis antaŭhieraŭ. Mi apenaŭ alparolis lin dum la tuta vespero ; siaparte li foriris tuj post la fino de sia kartoludo. Konsentu, ke ĝis nun aventuro neniel ekaperas en tio. Fine nova ludo tenis nin ĝis preskaŭ la dua matene ; tiam mi enlitiĝis.


Mia ĉambristino estis jam for, de longa duonhoro, kiam mi aŭdis bruon en mia apartamento. Mi malfermis la litkurtenon en granda timo, kaj vidis viron eniri el la pordo de mia tualetejo. Mi akre kriis, kaj lume de mia dormolampeto rekonis tiun s-ron de Prevano, kiu, kun nekredebla aŭdaco, petis ke mi ne ektimu, ke li tuj klarigos la misteron de tiu apero, insistante, ke mi silentu. Tiel parolante, li lumigis kandelon ; en surprizego, mi ne kapablis vorton ; lia facila kaj trankvila mieno ŝtonigis min. Sed post du paroloj liaj, mi komprenis, pri kia mistero temas ; mia sola respondo estis, kiel vi imagas, nehaltigebla sonorigado.


Pro eksterordinara ŝanco, ĉiuj servistoj vesperumis ĉe mia ĉambristino, kaj ankoraŭ ne retiriĝis ; aŭdante mian akran voĉon, ŝi vokis ĉiujn. Imagu la skandalon ! Ili koleregis, kaj mi preskaŭ antaŭvidis la mortigon de Prevano far mia lakeo. Ĉe l’ freŝa faro mi ĝojis, ke ili multas ; sed nun post pripenso, mi preferus, ke mia ĉambristino venus sola : tio sufiĉus, kaj mi tiel evitus la nunan afliktan bruadon.


Anstataŭ tio, la tumulto vekis la najbarojn ; la servistaro klaĉis ; tio iĝis de hieraŭ la rakonto de tuta Parizo. La regimentestro de s-ro de Prevano malliberigis lin, kaj ĝentile vizitis min siadire por senkulpiĝi. Tiu enkarcerigo pliigos la skandalon ; sed mi ne sukcesis mildigi la kolonelon.


La tuta bona societo urba kaj kortega subskribis ĉe mia pordo, kiun mi fermigis al ĉiu ajn. La kelkaj personoj, kiuj tamen sukcesis viziti min, rakontis, ke oni justece kompatas min kaj skandale indignas kontraŭ s-ro de Prevano ; li ja meritas, sed tio ne malhelpas la malagrablon de l’ aventuro.


Sed tiu viro cetere havas kelkajn amikojn, certe malicajn ; kiu scias, kion ili kapablos inventi, por malutili al mi ? Dio mia ! kiel malfeliĉa estas juna virino ! Al ŝi tute ne sufiĉas eviti klaĉadon : ŝi venku eĉ kalumnion.


Skribu, mi petas, vian opinion : en mia loko, kion vi estus farinta ? kion vi nun farus ? senkaŝe diru vian tutan penson. De vi ĉiam venis la plej mildaj konsoloj kaj plej prudentaj konsiloj ; de vi mi plej ŝatas ilin ricevi.


Adiaŭ, kara kaj bona amikino ; vi konas la sentojn, kiuj ligas min al vi por eterne. Mi kisas vian amindan filinon.


El Parizo, la 26-an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio