Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 04an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 4an de decembro

La Pinarbo de Espero mortis

La unusola pinarbo, kiu postvivis la cunamon, mortis. Antaŭ la cunamo troviĝis 70 mil pinarboj laŭ la marborodo de la urbo Rikuzen-Takada, sed krom unu, ĉiuj estis detruitaj. Oni nomis ĝin “Pinarbo de Espero”, kaj prizorgis ĝin, sed vane.
En oktobro la Centro de Verda Japanio” ekzamenis la arbon, trovis, ke ĝiaj radikoj jam estas putrintaj, kaj rezignis revivigi ĝin. La Societo por protekti la arbaron de Takada grefis la branĉojn de tiu pinarbo kaj planas transplanti tiujn laŭ la marbordo. (La suba foto estas fotita fine de aŭgusto)

Rizo produktita en Fukuŝima estas tro malpura

Oni trovis 630 bekerelojn da cezio (la normo estas 500 bekereloj por 1 kilogramo) el la rizo produktita en la distrikto de Oonami en la urbo Fukuŝima, sekve la registaro malpermesis la vendon de tiu rizo. En la urbo, en 98% de la 1275 kampoj oni trovis malpli ol 50 bekerelojn da cezio. La distrikto Oonami situas en la valo, do ŝajnas, ke radiokativaj substancoj falintaj sur foliojn de arboj falis sur la teron kaj enfluis en la kampojn.
La registaro provizore decidis la normon kiel sube :
 500 bekereloj : bovinoj, kampoj, krudaj lignoj
 200 bekereloj : pajloj
Laŭ la klarigo, eĉ tiu malpura rizo estas “ne tuj danĝera” por la sano, ĉar post la senbranigado tiu rizo enhavos malpli da cezio ol la normo. Tamen oni devas memori, ke eĉ malgranda kvanto de radioaktivaj substancoj estas danĝera. Neniu scias, kion alportos al la korpo tiu malgrandkvanta rdioaktiveco post 20, 30 jaroj.
Kaj kiel malĝojaj estas tiuj terkulturistoj, kiuj zorgadis pri tiu rizo dum la pasintaj kelkaj monatoj, kredante, ke ilia rizo estos sekura. Nuklea akcidento estas vere kruela por ĉiuj.

Joŝida malsaniĝis

La 28an de novembro TEPCO publikigis, ke s-ro Yoŝida Masao 56-jara, la estro de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, enhospitaliĝis la 24an de novembro. Kiel lia anstataŭanto, s-ro Takahaŝi Ĉujoŝi oficos.
S-ro Joŝida estis la estro ekde junio 2010, kaj dum tiuj ok monatoj li gvidis la laboristaron por regi la damaĝitajn reaktorojn. TEPCO diras : “La kuracistaro nenion menciis pri la rilato de lia malsano al radioaktiveco. Oni ne rajtas diri la nomon de lia malsano kaj la kvanton de radioaktiveco, al kiu li elmetiĝis, por protekti lian personan informon.
Dum la pasintaj 8 monatoj li laboris en la tereno de la centralo, do sendube li elmetiĝis al grandakvanto da radioaktiveco. Neniu dubas, ke li suferas pro tio. Li estas tre kuraĝa homo, kaj multaj alte taksas lin. Ankaŭ mi dankas lin pro lia sindona laboro.

* Legu la raporton de la 15a de novembro pri lia intervjuo kun ĵurnalistoj.

Nombro de viktimoj

La nombro de mortintoj estas 15840, tiu de malaperintoj 3611 (ĝis la 24a de novembro) kaj tiu de rifuĝintoj 328 903 (ĝis la 17a de novembro).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio