Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 19an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 19an de decembro

La 17an de decembro okazis tri gravaj aferoj en la mondo. Unue, mi, unu el la gravaj adeptoj de Zamenhof, fariĝis 70-jara. Due, mia samaĝulo, la reganto de Nord-Koreio Kim Jong-il mortis. Trie la ĉefministro de Japanio s-ro Noda deklaris la finon de la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, konstantinte, ke la tri reaktoroj estas tenataj malvarme, nome inter 38-68 gradoj la 15an de decembro.

Deklaro de “la fino de la akcidento”

En la intervjuo kun ĵurnalistoj li diris jene :

En la reaktoroj stabile cirkulas akvo, kaj la temperaturo en la bazo kaj reaktor-sekurujo estas tenata sub 100 gradoj. Eĉ se okazus problemoj, radioaktiveco en la tereno estos teknike regata sufiĉe malmulte. La Stabejo kontraŭ atomenergia katastrofo konstatis, ke la akcidento mem finiĝis. Per nia tuta forto ni batalos ĝis la malkonstruo de la reaktoroj.

Reagoj al tiu deklaro

Ĵurnalo Asahi : Ni ne povas esti optimisma. En la reaktoro troviĝas solviĝinta nuklea brulaĵo, kaj por malvarmigi ĝin, oni uzas provizorajn instalaĵojn. La situacio estas sama kiel antaŭe, ĉar la normala malvarmiga sistemo ankoraŭ ne funkcias. La vera malfacilo komenciĝas ekde nun, ĉar ni bezonas 30-40 jarojn ĝis la fina malkonstruo de la reaktoroj.
Ĵurnalo Mainiĉi : Estas certe, ke la stato de la reaktoroj estas pli stabilaj, ol antaŭe, sed oni ne devas uzi la vortojn “malvarmtemperatura haltado de la reaktoroj” por la grava akcidento kun solviĝinta nuklea brulaĵo, ĉar tiuj vortoj estas uzataj nur por la reaktoro en la normala stato. Pli ol tiu deklaro, la ĉefministro klarigu, ĉu vere ne plu ekzistas danĝeroj de eksplodoj kaj krita ĉenreakcio.
Ĵurnalo Akahata : (organo de Japana Komunista Partio) : Ankoraŭ tute ne estas klare, kie kaj en kia stato troviĝas solviĝinta nuklea brulaĵo, kiomgrade la reaktoroj estas difektitaj, kaj kiamaniere oni traktos alte radioaktivan akvon. Deklari la finon de la akcidento sen tiuj informoj estas tute sensignife. La ĉefministro klarigu la tutan bildon de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj faru necesajn kontraŭrimedojn.
La guberniestro de Fukuŝima s-ro Satoo Juuhei : La akcidento ankoraŭ ne finiĝis, ĉar eĉ en decembro likadas akvo el la instalaĵoj kaj multiĝas konservita malpura akvo.
La urbestro de Kaŭauĉi s-ro Endoo Juukoo : Oni nur malvarmigas la reaktorojn per akvo enverŝita per manforto. Tiun staton oni ne nomas la fino de la akcidento.
Vilaĝano de Iitate s-ro Satoo Tadajoŝi 67-jara : Tiun deklaron la ĉefministro faris nur por fanfaroni al la japanoj, ke la registaro kaj TEPCO “laboras”.
Parlamentano de Demokratia Partio s-ino Tanioka Ikuko [1] :
La deklaro de “la fino de la akcidento” estas fikcio kvazaŭ la dua akto de “Mito de sekureco de nukleaj reaktoroj”.
La ĝenerala sekretario de “Informcentro de Nuklea kaj Energia Aferoj” s-ro Tateno Ĵun :
Tiu deklaro havas neniun sencon. Mi suspektas, ke la ĉefminstro havas intencon refunkciigi la haltantajn reaktorojn surbaze de tiu deklaro. Se la registaro kaj TEPCO ne lernas lecionojn de tiu akcidento, nek esploros la fundamentajn kaŭzojn, homoj ne plu fidos ilin.

Mi supozas, ke en viaj ĵurnaloj kaj televido aperis novaĵo pri la deklaro de la japana ĉefministro, sed neniu krom la registaro kaj TEPCO subtenas la deklaron. Ankoraŭ multaj vivas en fremda loko, ne povante reveni hejmen, kaj pli multe da homoj timas radioaktivecon disĵetitan ĉirkaŭ si.


[1la ĉefministro apartenas al la sama partio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio