Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz
puce Kaiser : Dua Hitler
puce Kaiser : Klaus
puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono
puce Kaiser : La estonta magiisto
puce Kaiser : La lastaj horoj
puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce Kaiser : Mikskvalita brando
puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis
puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace
puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

Kaiser : Dua Hitler

rakonto



Hans-Georg Kaiser
Dua Hitler

Estas ankoraŭ kelkaj minutoj ĝis la enlaso en la kinejon, sed ne multaj venis. La fundamentoj de la urbo ektremas. Regas la militistoj. Perforto flirtas en la stratoj. De tempo al tempo oni aŭdas pafojn. Mortiga taĉmento rastas la urbokvartalojn. Kaj la tribuno, sur kiu ankoraŭ hieraŭ parolis fanatika kolonelo, transformiĝis en tribunalon. La sama kolonelo nun tie mortkondamnas. Ankaŭ la homoj ektremas. Komprenas nur malmultaj, kio okazis. La radioaparatoj krias : „Venko ! Venko ! Venko !“ Sed kiu venkis ?

Neniu scias tion precize. La situacio ŝajne estas komplika.

Ankoraŭ hieraŭ oni laboris obeeme. Kaj hodiaŭ oni ĉasas la laboristojn, kvazaŭ ili estus bruto. Denuncantoj montrofingras perfide al iu ajn. Oni trenas la montritojn sur la straton kaj mortpafas ilin.

Tankoj inundas la urbon. Ankaŭ ili pafas sen elekto al civiluloj. Ili rompas barojn kvazaŭ pajlostakojn. Besteca kruelo regas en la antaŭurboj. Kaptitoj marŝas en longaj vicoj akompanataj de bojantaj hundoj kaj kruelaj soldatoj.

Neniu atendis tion. Tro subite venis la milito en la urbon. Tro subite ĝi etendis siajn nigrajn ombrojn super ĝi. Ankoraŭ hieraŭ senhontaj politikistoj superverŝis la popolojn per ploroj pri paco. Pacon, ili diris emfaze. Pacon. Eternan pacon. Miljaran pacon !

Kial nun subite la milito ?

Estas strange, ke oni ne ordonis malpermeson eliran. Eble tio ne necesas. La homoj rampas kiel vermoj en la kelojn. Ili tie provas kaŝi sin. Sed kie sekure sin kaŝi, se oni ne havas propran bunkron ?

Antaŭ la kinejo pluvas senĉese. Ankaŭ tio estas surprizo. La tago komenciĝis kiel promesite kun abunda sunradiaro. El la malmultaj eniremuloj kelkaj forlasas la vestiblon eksteren. Ili do tamen ne eniros la kinejon.

Restas nur pensiulo kun lambastono, malĝoje aspektanta amoparo kaj junulo vestita kiel usona soldato, sed kun tre fortaj okulvitroj. Li ne aspektas malĝoja. Reva rideto ludas sur lia vizaĝo. Li antaŭĝojas pro la filmo. En la frua somero la filmo estis la granda sensacio en la urbo. Tiam oni interbatalis pro la biletoj. Eksterordinara filmo, tre reala, sed ankaŭ absurda. Tro malofte oni povas vidi ion tian, pensas la junulo. Nun li volas ĝui la grandiozan filmon je dua fojo. La filmo okazas en elpensita lando : La enhavo ŝoke frapas la atenton. Iom simile, kiel la situacio en la urbo, konstatas la junulo. Sed li ne tre afliktiĝas pri la okazaĵoj antaŭ la kinejo. Tio rapide pasos, io tia ĉiam rapide pasas, li pensas. Per fera mano ili kreos ordon. Kaj tio estas bona tiel. Kiu regu, se ne forta registaro ? Ĉu eble iuj kaosuloj ? Ne !

Li ne kontraŭas la militon, li rigardas tion tute senemocia. Li scias pri la milito. Por li la milito estas la daŭrigo de la politiko per aliaj rimedoj. La milito solvas problemojn, laŭ li. Li studis militojn, precipe la Duan Mondomiliton. Li kolektis eĉ militstrategiajn librojn. Kaj li deĵoris libervole kiel suboficiro en la armeo. Tre volonte li estus servinta pli longe en la armeo, sed tion lia sanstato malhelpis, nur pro tiuj damnitaj okuloj, li pensas malŝate. Senkonscie li rektigas la okulvitrojn kaj poste sian spinon. Rekteco estas por li ne nur vorto, sed karaktera eco. Estas vere, ke oni mokas lin pro lia amo al uniformoj kaj al ĉio, kio havas rilaton al la milito. Ekde la lernejaj tempoj oni vokas lin : ’La dua Hitler’. Nu, bone, se plaĉas al ili. Li scias tion pli bone. La milito ne preteratendindas, kiel tion imagas kelkaj pacifistoj. Tiu ne estas forigebla per pamfletoj. Idiotoj ili estas, ĉu ili jam iam atingis ion per sia kriado ? Necesa la milito estas, jes ja, absolute necesa, kelkfoje oni bezonas purigan ŝtalan fulmotondron, ankaŭ kontraŭ tiuj perfiduloj de la patrio. Ili krias hipokrite pri paco kaj celas nur sian propran aĉan pacon, li supere pensas.

Ankoraŭ tri minutoj ĝis la enlaso. La lambastonulo studas la filmafiŝon. Kun malfermita buŝo li rigardas. Idioto plia, trovas la junulo. Ankaŭ la amparon li ne ŝatas, ne gapu tiel ŝafe, naivuloj, li pensas malŝate. Li deturnas sin kaj forgesas pri la vestiblo.

Li sinkas en profundan revon. Li rememoras pri la filmo ; jes ja, la filmo estas majstroverko. Rapide li glitas en la haŭton de la protagonisto. Nun li estas mem la protagonisto. Ha jes, ankaŭ en la filmo estas sieĝata urbo. Li, la fama protagonisto – unu el la sieĝantoj – portas morte danĝerajn ledobotojn kun feraj najloj en la plandumoj. Li portas uniformon de leŭtenanto, kaj ŝtalkaskon. Li havas la ordonpovon super tri soldatoj, kiuj akompanas lin. Lia mieno aspektas kiel ferbetono. Malestime inspektadas liaj aglaj okuloj. Pluvas senĉese ankaŭ en la filmo. Li kaj la soldatoj traserĉas kazernecan ludomon, sur kies ŝtuparo staras timoplenaj homoj kun levitaj manoj. Li ne babilaĉas dum longa tempo, li puŝas teren virinon larmantan.

„Sur la teron, putino !“ li krias kaj tretas ŝin. Poste li ŝajnigas ekzekuton. Li komandas la domloĝantojn en la korton. Li lasas elserĉi ĉiun trian, starigas ilin antaŭ muro kaj tiam eksplode ridante krias : „Foriĝu, kanajloj, antaŭ ol mi pensos alie pri tio !“

La homoj forkuras. En la domo iu krias : „La antikristo ! La antikristo !“ La taĉmento remarŝas en la domon kaj sturmas ĉiujn etaĝojn. Ili trovas neniun plu. En loĝejo, kie mankas aero, li, la leŭtenanto, per seĝo frakasas fenestron kaj rigardas eksteren sur la straton. Freŝa aero blovas en la ĉambron.

„Ha“, diras la leŭtenanto. Pluvas nun eĉ pli. Li vidas ombrelojn, kiuj aspektas kvazaŭ ili naĝus en la pluvo sur la trotuaro. Rekte sub la fenestro blankbarbulo diskutas kun laboristo en blua laborkostumo. Oni ne komprenas ion. Sed ŝajnas, ke ili mokas pri io. Ŝajnas, ke ili faras fiajn ŝercojn. Nun ili eĉ laŭte ridas. Ĉu eble pri la registaro ? Tiuj kanajloj, li siblas malice kaj ekcelas al ili per sia fusilo. La kruco de la cellinioj dancas sur la kapo de la barbulo. Li retiras la fingron ĝis antaŭ la ellasa punkto. Li ĉesas spiri. Li tiras plu. Pafo knalas. La fusilkolbo puŝas kontraŭ lian ŝultron. La barbulo renversiĝas. Sango ekfluas sur lia frunto. La terurita laboristo rigardas instinkte al supre kaj tiras la grizulon al la dommuro. Li, la leŭtenanto ordonas persekuti la laboriston. Ili kuras malsupren sur la ŝtuparo. Tak, tak, tak. Ili atingas la straton. En fora distanco la laboristo formoviĝas. Haste ili celas en kaŭra pozicio. Ili ne trafas lin, ili kuras plu, pafas haste, kuras, pafas haste. Li observas ilin de supre. Fatrasuloj, malestime li rigardas siajn soldatojn.

„Kretenoj, bastardoj, varmduŝuloj“, li laŭte krias. Tion ili faras intence, tiuj hundidoj, li pensas. Li turnas la fusilon al la fuĝanto, kiu nun estas nur nigra celtabulo en la horizonto. Li celas fridasange, tiras la fingron trans la ellasan punkton. Pafo knalas kaj li trafas...

Sed tute neatendite ankoraŭfoje io knalas, sed ĉifoje ne en sangavida vizio pri filmo. Ĉifoje io bruas reale. Fusilkolboj trapike frakasas kun bruego la tri enirpordojn de la vestiblo. Vitropecoj disfluge dancadas sur la ŝakformaj marmorkvadratoj de la planko. Kaj poste kriaĉas kaj bojas voĉoj en la antaŭhalo. Aperas la kolonelo, kaj poste la mortiga taĉmento. Ili kaptas la amparon kaj tiras ĝin eksteren. Poste ili kaptas la lambastonulon. Tiu krias : „Dio mia, kion vi faras al mi, lasu min vivi, mi estas ja nur oldulo, mi servis mem kiel soldato, mi estis vundita ĉe Stalingrad ! Fare de partizano ! Ĉe la finbatalo en la domoj.“

Li havas larmojn en la okuloj. „Lasu min vivi, karaj soldatoj...“

„Tion povas diri ĉiu, kriplulo“, iu diras moke kaj ili trenas ankaŭ lin eksteren. De tie aŭdeblas seka pafo. Kiam ili revenis, la junulo ankoraŭ senkomprene miras pri ĉio. En lia cerbo ĉasiĝas kontraŭdiraj pensoj kiel en tro rapida karuselo, ĝis fine iu alarmsireno per tranĉa resono ekhurlas : Vivdanĝero !

Vivdanĝero ! Vivdanĝero ! Kiel mi klarigu mian simpation al ili ? Kiel mi montru, ke mi estas unu el ili ? La dua Hitler ne kapablas eĉ pensi pro teruro. Plena de malespero li ĵetiĝas pantere en la vitrotabulon de la enlasa pordo al la kineja interno. Kun la brakoj antaŭ la okuloj li preskaŭ falas en la dissplitiĝintajn vitropecojn. La kolonelo faras geston al li : „Mortpafu tiun cirkoklaŭnon ! Ek do, nun faras NI la filmon !“

Svarmo da kugloj sekvas lin. Sed bonŝance por li ili ne trafas lin. Tak, tak, tak, tak, eksekvas la mortiga taĉmento. Sen iu klara celo la fuĝanto kuras en spektaklejon, kaj tiam sur la ruĝa tapiŝo el kokosfibroj laŭ la sidlokaj vicoj antaŭen al la blanka tolaĵa filmvando. Tie komenciĝas nun subite la filmo. Kial ? Kial ? Kiun sencon tio havu ? Li pensas. Tie antaŭe maldekstre, la fera pordo por la fuĝvojo, ha jes, tien mi devos fuĝi, li pensas fulmrapide.

Sur la larĝa filmvando flugas helikoptero super detruita pejzaĝo el brulanta arbaro. Tiam ruinoj, fumo, ruinoj, fumo. Tankoj transveturas asfaltitan straton. Tiam la helikoptero surteriĝas sur la kraterigita areo de foirplaco. Fantoma urbo donas la tristan fonon por rapide starigita oratora tribuno el pina ligno. Oni salutas al la generalo, kiu pale eliras el la flugmaŝino. „Ni devas rapidi“, li haste diras kaj grimpas sur la tribunon. Li metas fingropinton sur la mikrofonon kaj la megafonoj ekzumas. Li komencas paroli : „Soldatoj ! En tiu ĉi malfacila horo ni devas firme kunsta...“ La reston forglutas la subita bruo de la eksplodanta helikoptero. Plia diskrevanta grenado balaas la generalon kiel ŝtofpupon de sur la tribuno.

La fuĝanta junulo atingas la finon de la irejo kaj la pordon apud la filmvando, la mortiga taĉmento post li. El laŭtparolilo sonas raŭka virinvoĉo : „Kiel, vi ne timas la militon ?“

Kurinte tra la fera pordo, li krake fermas kaj riglas ĝin. Kugloj orelsurdige tamburas sur la pordon. Li nun vidas antaŭ si senfinan tunelan koridoron. Li hezitas iom, sed flankvojo ne estas, por povi fuĝi en alia direkto. Li hastas plu, post li oni marteladas la feran pordon. Ili eksplodigas la pordon. Kaj tiam ili denove sekvas lin. La koridoro ŝajne ne havas finon, li pensas malesperiĝante. Ili venas pli proksimen, ili nun povus denove pafi al li. Sed ili ne faras tion. Ili proksimiĝas pli. Tak, tak, tak tak... La koro de la persekutato batas en freneze rapida ritmo. Ankoraŭ du metroj, tiam ili atingos lin, tak tak tak tak. Fora ridado el la laŭtparoliloj en la spektaklejo miksiĝas kun la hurlanta ridado de la persekutantoj. Tak tak, tiam iu faligas lin per sia dekstra piedo. Kiam li kuŝas, ili ekbatas lin, senkompate ili batas kaj tretas lin. La malfeliĉulo ne provas rezisti. Kiel morte vundita kapreolo li rigardas malĝoje siajn murdistojn. Li sternas sin kun rezigna mieno sur la betona planko. La murdistoj ne lasas lin. Kiel sangohundoj ili plu atakas. Denove kaj denove ili tretas lin. Obtuzigite li perceptas, ke liaj dentoj elrompiĝas, li elsputas ilin por ne sufokiĝi. Unu el ili tretas en lian ventron, unufoje, dufoje, trifoje. Ekscitite ili tremas, estas ilia horo, estas la horo de perforto. Kiam li jam rigide kuŝas, unu el ili tretas lin per la fera pinto de ŝuo en la sangantan vizaĝon.

„Subhomo malpli en tiu bela nova mondo“, la kolonelo kontente rimarkas. Kaj tiam li komandas : „Sampaŝe ekmarŝu !“ Kaj la mortiga taĉmento denove marŝas – por trovi pliajn viktimojn.

Lingve kontrolis Vladimir Türk

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio