Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz
puce Kaiser : Dua Hitler
puce Kaiser : Klaus
puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono
puce Kaiser : La estonta magiisto
puce Kaiser : La lastaj horoj
puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce Kaiser : Mikskvalita brando
puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis
puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace
puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace

rakonto



Hans-Georg Kaiser
Ĉi tie parolas 



(rakonto)
 
La telefono sonorilas, kaj dum la tre olda grafino manprenas la ricevilon, pikas la insida grafo orumitan tranĉilon en ŝian koron, kiu freneze batis malantaŭ ŝiaj molaj kaj multe tro grasaj mamoj. Li ja koleris, ĉar li rajtigite timas pro la heredaĵo, kiu efektive sur ruze elpensitaj flankvojoj estis ironta en la manojn de certa Arthur Smith.

Sed la kolera kaj ofendita grafo bezonas la monon, ĉar li pasie pokeras kaj eĉ sen fortuno. La servisto kun la somnambula vizaĝo estas informita kaj portas la kadavron de la grafino en kofro al proksima tombejo.

La grafo, la murdinto, serĉas certajn dokumentojn, fine trovas ilin kaj tiam fumas dum longa tempo pipon, kiu aspektas kiel marokato. En matena kostumo li atendas la serviston, kiu revenas post du horoj kun gazeto kaj varmega teo, en kies tason la grafino, ankoraŭ vivinta, miksis mortigan venenon el Sumatra, ĉar certa sinjoro Smith insiste konsilis tion al ŝi, por ke ili estontece povu ĝui plenan kaj puran feliĉon tute sen ĝenoj.

La grafo, trinkinta la teon, paliĝas, sakras blasfemojn, bluiĝas kaj tuj formortas. La servisto metas lin en duan kofron kaj portas la grafon al la sama tombejo, kie la dua elfosita tombo jam estas preta por la morta korpo de la grafo. Nur nigra ratogranda kato, kiu elsaltas el la tombo iom timigas la serviston. Ĝi volas elgrati liajn okulojn per grandaj ungoj, sed li senkapigas ĝin per ŝpato sen eĉ moveti per brovo.

Poste la servisto revenas en la domon, kie jam okazis du murdoj. Li surmetas diskon, en la loĝoĉambro eksonas la kriminaltango. Li dancas lerte kelkajn baletpaŝojn kaj dum tio rigardas memgarde. Poste li tiras la maskon de la vizaĝo. Estas, kiel apenaŭ plu supozeblas alie, la tre honorata kaj tre respektinda sinjoro Smith, la servisto, kiu kontente rikanas.

Kaj denove sonorilas la telefono : „Ĉi tie Gloria-hotelo, la serviston mi petas !“ grumblas ina voĉo, kiu pro sia profunda baso iom memoras pri la kantistino Zarah Leander.

„Estas ĉio en ordo“ mielas sinjoro Smith,“anĝeleto mia, dolĉa katinjo, mi tuj ekflugos aŭtomobile kiel fulmo al vi, tuj !“

Li eliras el la domo kaj veturas haste en oldmobilo al la Gloria-hotelo, kie Eliza, la kokteleja damo kun la longaj gamboj jam delonge senpacience atendas lin. Ŝi paŭtas, ĉar li ankoraŭ ne venis. Tiu simio-idioto, eĉ ĝustatempe veni al rendevuo li ne povas, tiu ŝtipkapulo, ŝi pensas kolere.

Post alveno la atendato kisas Elinjon tiom triumfe, ke ĝentlemano kun ombrelo kaj melonĉapelo, ĝuste enveninta kaj facile rekonebla kiel la privata detektivo Eddy, komencas suspekti ion pri la stranga paro.

La detektivo „turnas“ siajn orelojn en la direkto al la bufedo kaj aŭskultas dum tio pri aferoj, pri kiuj li aŭskultu en neniu kazo ion, aferoj, kiuj donos post kelkaj pliaj komplikaĵoj je la la fino de la filmo al la kriminalinspektoro Blind’ la decidan frapeton sur la cerbon, kiu havigos al Scotland Yard plian brilan venkon por la justico kaj la justeco.

Tio ja ankaŭ en la vera vivo povas okazi, sed nur, se oni ankoraŭ sankte fidas la modernajn fabelojn pri juĝistoj kaj policistoj kaj pri tro babilemaj prizondirektoroj kaj aliaj bizaraj kriminalfiguroj.

Katinjo-anĝeleto, Eliza, kiu ne suferas je tro da romantikeco, ne tute fidas al sinjoro Smith, ŝajne ŝi jam iel supozas, ke la senfidela kanajlo Smith ankaŭ ŝin mem ĉeokaze provos transmondigi per fia truko.

Sed la dubo nur en la fino de la lasta seria filmo montriĝos efektive tute pravigita, ĉar ĝuste en tiu tempo oni finis la produktadon de tiaj jam ekstermodaj filmoj, ĉar neniu plu volis pagi ion por ili.

En la tv-programoj la filmoj poste ricevis novan vivon, kio kondukis al tio, ke oni ankoraŭ nun povas rigardi ilin en tv-kanaloj kaj aĉeti kiel videofilmojn, ĉar negocisto, kiu ne volus enspezi post la milionope gajnitaj markoj ankoraŭ la atingeblajn groŝojn aŭ cendojn, ne estus negocisto, sed danĝera sentaŭgulo, kiu laŭ la nunaj moralimagoj estus eĉ pli granda ŝtipkapulo ol la trompita trompisto Arturo Smith, kies ununura eraro estis tro sankte fidi pri la longaj gamboj de kokteleja damo.
 



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio