Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz
puce Kaiser : Dua Hitler
puce Kaiser : Klaus
puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono
puce Kaiser : La estonta magiisto
puce Kaiser : La lastaj horoj
puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce Kaiser : Mikskvalita brando
puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis
puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace
puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

Kaiser : La estonta magiisto

rakonto



Hans-Georg Kaiser
La estonta magiisto


En la subdistrikta kabineto por kulturlaboro de la provincurbo Altenburg sidis tri inaj kaj du viraj kunlaborantoj ĉirkaŭ la kunsida tablo. La Germana Demokratia Respubliko ankoraŭ ekzistis, kaj neniu el ili, eĉ ne la plej aŭdaca, iam serioze pensis pri tio, ke tio povus ŝanĝiĝi iam. Ili havis notblokojn antaŭ si kaj aŭskultis atente, kion la ĉefino Sonja Vesperruĝa antaŭlegas el la gazeto „Nova Germanio“. Temis pri la tielnomataj „devizodeliktoj“ de la civilkuraĝa verkisto Stefan Heym.

Sonja Vesperruĝa, malgranda ino, ĉiam vigla kiel merlo, estis preskaŭ kvindekjara kaj tamen aspektis ankoraŭ kiel lerneja knabino, svelta, delikata, sed kun severa hardislimo en la mezo de la nigra duonlonga hararo, kiu aspektis iom pastrineca. Sinjorino Vesperruĝa estis konvinkita partiano de la partio SED, do de la reganta Socialista Unuiĝinta Partio de Germanio. Ŝi centprocente kredis tion, kio estas skribata en la gazetoj.

Sed en tiu tago la legado ne iris tiel glate kiel kutime. La juna kunlaboranto Tomas Hagen intervokis kaj provokis ŝin, kaj la aliaj almenaŭ per malŝataj rikanoj montris, ke ili staras sur lia flanko en tiu afero. Spite al stranga malpermeso de la supera enurba kulturoficejo, li sekrete partoprenis ĉe la prelego de la fama aŭtoro en kapelo, al kiu invitis amikara societo de la evangelia eklezio. Tomas, kiu jam pro sia nomo ne tuj kredis ĉion, kion iu diras, estis tamen impresita de la trankvila maniero de la verkisto Heym, kiu ne lasis provoki sin de iuj tutcertaj komisiitoj de la "organoj" de la ŝtatsekureco.

Pro la hipokrita gazetinformo Tomas indigniĝis kaj ne plu povis reteni sin rakonti pri la suverena prelego. Nervoze li trafosis per la fingroj sian barbon, kiu faris lin multe pli olda ol li estis.

Sed kiam la diskuto jam fariĝis frosta pro la akre defendataj kontroversaj starpunktoj, malfermiĝis subite la firma kverka ĉambropordo de la kunsidejo. Envenis svelta junulo kun brilaj nigraj okuloj kaj blue nigra hararo, kiu en bunta ĉemizo kaj blanka ĵinzo enŝvebis kiel bela papilio, kvazaŭ sur flugiloj de mistera vento, per gracilaj dancistaj paŝoj. El lia afabla vizaĝo lumis la plej ĉarmaj okuloj de la mondo, inspirantaj konfidon.

Sinjorino Vesperruĝa ĝojis pri tiu ĝustatempa interrompo, kaj kiam ŝi pli precize rigardis la enpenetrinton, ŝia mieno heliĝis eĉ pli. Ŝi finis la malagrablan kunsidon kaj iris kun la neatendita gasto en sian ĉambron.

Tie ŝi petis la junulon sidiĝi. Ŝi demandis pro lia nomo kaj li respondis : „Giridhar Ĉaŭduri.“

„Kiel, bonvolu ? Ĉaŭduri, tio estas ja interesa nekutima nomo, ĉu vi estas eksterlandano ? Kie vivas viaj gepatroj ?“

„Mia patro estas barata, do hindia diplomato, laborinta ĉe la ambasadejo en orienta Berlino, sed nun li loĝas denove hejme en Hajderabado, li estas bramano.“

„Bramano ? Ha jes, la fia kasto, kiu ankoraŭ nun, post Mahatmo Ghandi, ekspluatas sian kompatindan popolon, sed pardonu, tio ja ne estas via kulpo, kaj via patrino, kion ŝi faras ?“ interrompis lin sinjorino Vesperruĝa.

„Mia panjo plu estas civitano de nia GDR kaj laboras kiel interpretisto.“

„Aha, tiel do“, komentis la ĉefino, videble iom trankviligita, ĉar ŝi jam antaŭtimis iujn malagrablajn komplikaĵojn.

„Kaj kion vi deziras de ni, sinjoro Ĉaŭduri, kial vi venis en nian oficon ?“ ŝi diris senemocie.

„Mi volas antaŭ ĝusta magiista komisiono pruvi mian taŭgecon kiel magiisto. Mi aŭdis, ke oni turnu sin en tiu kazo al la afabla sinjorino Vesperruĝa, vi estas ja sinjoro Vesperruĝa, ĉu ne ?“ li demandis flate.

Lia ensorĉiga rideto trafis ŝin kiel fulmo. Ŝi havis precipan emon al junaj viroj, sen vere konsciiĝi iam pri tio, kaj tial ŝi ankaŭ ne povis konfesi tion almenaŭ al si mem. Ŝi vivis sola, kaj tial ŝi ne spertis pri sentoj al junuloj.

Giridhar respondis ĉiujn ŝiajn demandojn mirige memkonscie, parollerte kaj ĝentile. Li parolis seneraran sendialektan germanan, kiu estis sufiĉe bona por povi fariĝi parolisto en unu el la du televidaj kanaloj de GDR.

Kaj tamen li ankoraŭ lernis en abiturklaso en la Karl Marks-lernejo en Altenburg.

Videble li estas knabo kun granda talento, ŝi pensis. Giridhar baldaŭ elflaris, ke ŝi havas simpation por li. Tial lia parolo fariĝis pli kaj pli entuziasma. Je la fino li rakontis nun jam preskaŭ intime pri lia decida unua renkonto kun la magio. Temis pri la prezentado de magiisto en la rusa ŝtata cirko.

„Imagu“, li diris, „li forsorĉis cirkoklaŭnon ŝvebantan en la aero. Spirhaltiga okazaĵo ! Sed la kulmino estis, kiam li metis en kaĝon sian asistantinon, kiu ĉe tio sur manplato forflugigis kisetojn kvazaŭ ili devus sufiĉi por mil da homoj, kaj poste ĵetis tukon sur la kaĝon kaj dum malpli ol sekundo reaperigis la asistentinon kiel leoninon. Imagu, sinjorino !“

Sinjorino Vesperruĝa devis iom ridi pri la subita transformado de virino en leoninon. Kaj tial ŝi diris ridete : „Jes ja, tian magiiston ni bezonus, tiaj virinaj leonoj mi volus havi en nia oficejo !“

Kaj tiam ŝi aldonis jam denove pli serioze : „Vi do volas fariĝi magiisto, sinjoro Ĉaŭduri. Nu, en tiu kazo mi gratulas el mia tuta koro al via decido. Ni helpos vin ĉe tio, ĉar estas nia profesia devo. Kiel ĉiu alia popolarto, kompreneble ankaŭ la magia estas ŝatata kaj subtenata en nia ŝtato de la laboristoj kaj kamparanoj. Tio estas cetere ne tiel kutime en nia plagata mondo, juna viro, se oni foje lasas flanken niajn amikajn fratajn socialistajn ŝtatojn sub la gvidado de la glorriĉa Sovetunio ! Revenu do post semajno je la sama tempo, tiam mi povos diri jam pli al vi. Iun solvon ni certe trovos.“

Sinjorino Vesperruĝa baldaŭ konstatis en la interparolado kun la Centra domo por kultura laboro en Lepsiko, ke la junulo laŭ la regularoj ankoraŭ estas tro juna por magiista ekzamenado. La gvidanto de la centra laborkomunumo „Magia rondo“ estis skeptika kaj malkonsilis al ŝi la antaŭtempan ekzamenadon, kiu estus tute nekutima kaj ne tuj permesebla sen iuj pli altaj instancoj. Krome li atentigis ŝin pri tio, ke li ankoraŭ neniam ion aŭdis pri tiu juna magiisto Ĉaŭduri. Sed sinjorino Vesperruĝa volis scii nenion pri tio, ĉar por ŝi la granda talento de Giridhar estis ekster ĉia dubo. Ŝi telefonis al la ĉefo de la Centra domo, kaj tiu promesis helpi al ŝi, ĉar li konis ŝin persone.

Pro tio, ke por la fina decido de la ekzamena komisiono necesis ankoraŭ kelkaj certigaj telefoninterparoladoj kaj aliaj helpemaj agoj, ŝi petis la kunlaboranton Tomas Hagen, ke li transprenu la zorgadon de la onta magiisto. Nur la interkonsentigajn interparoladojn kun la komisiono kaj la aliaj instancoj ŝi rezervis por si mem.

Kiam Giridhar Ĉaŭduri revenis je la fiksita tago, la kunlaboranto Hagen tuj akceptis lin. Ili interkonatiĝis kaj tuj ciis sin reciproke, ĉar tio estis por ambaŭ pli agrabla. La roloj en tiu nova ludo estis rapide disdonitaj. La adorenda Giridhar sur unu flanko, kaj sur la alia flanko Tomas, la komprenema amiko kaj helpanto, kiu subtenas la venontan geniulon. Ili renkontiĝis ekde nun tute senceremonie, kelkfoje en la kafejo „Volksstädt“ apud la poŝtejo, la plej preferatan retiriĝan lokon de Tomas, sed post kelkaj fingromontaj admonoj de la ĉefino pli ofte en la griza kulturkabineto.

Giridhar tie ensorĉis ĉiujn kun sia malferma karaktero. Eĉ la misfide observema kaj hezitema financekonomistino Uta opiniis, ke li estas tre agrabla bubeto. Lia lerta parolmaniero kaj liaj spritaj ŝercoj perpleksigis ĉiujn. La damojn lia aspekto kaj lia ĉarmo ĉiufoje tute entuziasmigis. Estis vere strange. Kiam Giridhar aperis, ŝvebis tuj iu orientala plezuro de la sensoj en la ŝpareme meblitaj oficejaj ĉambroj. La burokrata leĝo de inercio en lia ĉeesto malvalidiĝis ĉiufoje. La ĉefino ĉiam tuj ekfloris, kiam ŝi nur ekvidis lin. Ĉiuj estis tuj pli gajaj, pli flugilhavaj, pli parolemaj, kiam li ĉeestis. Oni interrompis la laboron kaj trinkis sennombrajn kafojn. Oni ridis kaj ŝercis. Giridhar faris grandiozajn prelegetojn pri la magia arto, klarigis la diferencon inter iluziisto kaj manipulatoro, li montris kiel oni dissegas virinojn kaj ekkaptas pistolkuglojn per la nura buŝo. Li klarigis la ŝnurtrukon kaj montris sin ravita de fakiroj, fajrokurantoj kaj aliaj mirakloplenumantoj kaj saltis aeren pro entuziasmo pri la ŝvebanta kuglo, kiun cetere ankaŭ li havis en la programo, kiel li asertis memfide. Ĉion tion li rakontis en la plej amuza babiltono, kiu indus por pajaco. Sin mem li karakterizis modeste kiel parolantan magiiston.

Sed ju pli Tomas konatiĝis al sia nova amiko Giridhar des pli li havis dubojn pri la vero de liaj eldiroj. Giridhar estis certe ensorĉiga homo, sed ĉu li vere estis bona magiisto, kiel li asertis pri si mem ? Ĉu li ne male pli similis al la mensogobarono, kiu sur fazeolo grimpis ĝis la luno ? Giridhar, kio bedaŭrinde pli kaj pli klariĝis, estis nur blagulo, kiu havas tro da fantazio. Li rakontis aferojn, kiujn eĉ la plej granda fidulo daŭre ne povus akcepti. Li frekventis laŭ lia aserto retorikkurson ĉe la plej konata sportreportero de la lando, ĉe Hans Florian Oertel en Berlino. Kiam li faris tion, li ne diris. En Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste – pro bonaj rilatoj al influaj personoj – kurson por rajdistoj. Li asertis eĉ, ke la lepsika kabaredisto Juergen Hart de la „Akademiksuloj“ helpis lin ĉe la skribado de siaj skeĉoj. Kiam la paciencofadeno de Tomas fine disŝiriĝis pro tiom da fanfaronado, li demandis lin tute krude : „Diru foje, Giridhar, kiam vi cetere vizitas la lernejon, se vi estas tiom okupita ? Kiel vi faru vian abituron ? Kaj de kie vi prenas la tutan monon por ĉio tio, kion vi faras laŭdire ?“

Sed Giridhar, kiel ĉiam, lerte elturniĝis el ĉio. La fanfaronadoj kompreneble baldaŭ rondiris en la kabineto, tiel, ke oni kaŝe ekhavis la opinion, ke la knabo estas centprocenta fabelrakontulo, kaj ke li verŝajne tute ne povas sorĉi !

Kvazaŭ por substreki tiun opinion, aperis ĝuste en tiu tempo plia hobimagiisto kun la nomo Popovic en la kabineto. Kiam li aŭdis de la antaŭpreparata magiista ekzameno, li terurigite kunklakis la manojn kiel kristana preĝemulo kaj ekkriĉis kiel ĵus vundita besto : „Tiu kanajlo ! Li ŝtelis la lastajn tri jarkolektojn de la gazeto ’Magia arto’ el mia loĝejo kaj ne redonas ilin al mi. Li impertinente pretendas, ke mi ne donis ilin al li. Imagu, tia venthundo ! Kaj tian ventfarulon vi fidas, kion li diras, estas ja tute absurda ! Ĉu vi tion vi ne tuj rimarkis, ke li estas nur fanfaronulo ? Diru, ke tio ne estas vera !“

La malgranda, iom korpulenta kaj ruĝvanga Popovic, kiu perlaboris al si pene la monon por la multekostaj magiistaj aparatoj kaj instrulibroj kiel diskotekisto, skuis preskaŭ rezignante la kapon kaj diris mirigite : „Kara Tomas, vin mi ne imagis tia naiva ŝafo, vere ne ! Giridharon mi konas el la magia klubo de la junaj laboristoj en Borna. Li estas absoluta ridindulo. Li ne regas eĉ unu trukon ĝuste, vere ne, kredu min ! Mi avertas vin, vi devas informi sinjorinon Vesperruĝa, alie tio fariĝos katastrofo !“

Al la kunlaboranto Hagen ne restis alia eblo ol informi sinjorinon Vesperruĝa pri la novaĵoj, kvankam ne estis lia maniero fajfi iun ĉe la superuloj. Ankaŭ tial li devis informi ŝin, ĉar la ekscitita Popovic nun certe repostulus siajn magiistajn kajerojn helpe de la kabineto.

Sinjorino Vesperruĝa, kiu intertempe jam rilatis al Giridhar kvazaŭ li estus la propra filo, tute ne estis ŝokita de la novaĵoj. Ŝi male diris nur seke : „Tio estas ja nenio alia krom fiaj onidiroj pri esperiga reprezentanto de nia socialista junularo, al kiu devas aparteni nia tuta konfido ! Tiu ĉi Popovic ja nur envias nian karan Giridhar. Ke la ulo estas ĉio alia kiel lumturo, se temas pri sia talento, ni ja scias pro lia ekzamenado kiel diskotekisto, kiun li trapasis kun sukceso nur tial, ĉar mi persone transprenis la respondecon por tiu nelerta malgraciulo. Ke li povas sorĉi, mi tute ne povas imagi al mi, mi prefere supozas, ke li simple envias nian elegantulon Giridhar, kiu jam de ekstere aspektas multe pli impresa ol tiu dika kaj eterne ŝvitanta Popovic, kiu neniun frazon povas eligi sen tio, ke oni tuj rimarkus, ke li venas el la cepourbo Borna en Saksio. Cetere, kiam ni ĉi tie devus kontroli ĉiun denuncon, ni bezonus por tio detektivan oficejon, Tomas.“

Kunlaboranto Tomas Hagen prefere ne kontraŭdiris ion, kvankam li havus sufiĉe da kaŭzoj fari tion.

Kiam Giridhar en la ĉambro de la amiko Hagen kun mieno de iniciito antaŭmontris la eksteron de verda indentigilo, kiu laŭ li mem atestas, ke li estas membro de la organo pri ŝtata sekureco, Tomas eksplode ekfuriozis : „Facilanima damnita knabo, vi videble stulte imagas, ke vi povus akceli per tiu truko la aferon pri la ekzamena termino ! Sed mi diras al vi, vi estas sur la plej bona vojo riski pli ol nur la magiistan ekzamenadon. Giridhar, idioto, formetu tiun damnitan indentigilon, kaj faru tion neniam denove ! Pro vi, sed ankaŭ favore al ni ! Se vi ne emas al prizonĉelo en Bautzen !“ Li preskaŭ alkriis lin kun akra tono. Giridhar ruĝiĝis en la tuta vizaĝo kaj respondis embarasite : „Tio estis ja nur ŝerco, karulo, kial vi tiom krias ?“

Sinjorino Vesperruĝa atingis pro sia obstino post longa batalo, kion ŝi ĉiam alstrebis : la ekzamenkomisiono letere informis ŝin per multaj vortoj, ke oni venos je la proponita termino kun malgranda delegacio el spertaj kaj multmeritaj magiistoj al Altenburg por tie „en la kadro de la efektivigo de esceptokaza aparta reguligo“ ekzameni la magiistajn kapablojn de la abiturlernanto Giridhar Ĉaŭduri.

Sinjorino Vesperruĝa ankoraŭfoje konfirmis la terminon kaj Giridhar mem tuj presigis flavajn vizitkartojn kun bombasta nigra teksto, sur kiuj li mem prezentiĝis kiel sorĉisto en longa mantelo, kun pinta ĉapelo kaj libere ŝvebanta kuglo. Tomas nur skuis la kapon, kiam li legis sur tia karto, ke la granda artisto Ĉaŭduri majstris kun brila sukceso la ŝtatan ekzamenadon.

Tiam aperis en la regiona parto de la „Popolgazeto“ tutpaĝa anonco, en kiu Ĉaŭduri invitis la loĝantojn en kaj ekster la urbo, ke ili venu al la granda magiista horo en la klubdomon de la junularo, kiu okazos en la granda paŭzo de la diskoteko „Rasputin“. Kiel foirplaca kriisto li finis la anoncon per trilinia verso :


Invitas vin kun sorĉa vok’
magia fil’ el via lok’,
iluziisto de l’ epok’ !

La anonco, kiu en la kabineto estis kontroverse diskutata, trovis en la urbo multajn legantojn. Ŝajne sensacio atendeblis. La majstro Giridhar mem gluis afiŝojn je ĉiuj kolonoj kaj sur aliaj reklamaj areoj.


Fine la granda tago alvenis. La kultura domo, pli konata kiel "lagodomo", plenigis sin iom post iom per junuloj. La tripersona magiista komisiono, veninta spite al grandaj duboj kaj certe ne tute libervole, sidis kun sinjorino Vesperruĝa ĉe malgranda tablo sur la alta galerio, kie oni havis bonegan videblon al la scenejo. Apud ili sidis ankaŭ Tomas Hagen, kiu atendis la decidan horon kun tre miksitaj sentoj.

La scenejo estis riĉe ornamita : malhele blua ĉielo plena de oraj steloj kaj duonlunoj vere impresis. Granda bunta magia kubo ĵetis kiel diskoteka kuglo kolorlumojn sur la vizaĝojn de la rigardantoj. La diskoteko „Rasputin“ ludis fone svingodancojn de Glenn Miller kaj Fips Fleischer, tute tiel, kiel oni antaŭe postulis tion de ili. La du diskotekistoj estis eĉ feste vestitaj per ruĝaj kravatoj kaj elegantaj jakoj.

Ĉiuj atendis je Magius Ĉaŭdurius, la grandan magiiston, kiel li mem nomis sin en la anonco. Sed la majstro lasis atendi la scivolulojn. Daŭris tutan horon antaŭ ol li – laŭdire pro aŭtopaneo – fine aperis. Sub la jubilo de la ordiga trupo, kiu staris kiel brua motorradbando ĉe la enirejo, li enmarŝis kun ligna ĉaro plena de magiista ilaro en la kulturdomon. Sur la scenejo li manipuladis nervoze dum iom da tempo. Kun la helpantoj li starigis kulison, kiu memorigis je restoracia Mitropa-vagono de la fervojo en GDR. Oni alportis ankaŭ grandan maristan keston, kiu ŝajnis iom fremda sur la scenejo.

Post duono de horo la preparoj estis faritaj kaj la lumo estingiĝis. La spotlumoj ekfunkciis kaj direktiĝis al la mezo de la scenejo. La spektaklo estis komenciĝanta. Magius Ĉaŭdurius, vestita kiel Mitropa-kelnero, aperis ŝanceliĝante kiel ebriulo kaj klarigis en terura saksa dialekto, ge li giel gelnero brou la „foirou en Lajbdzŝ havas diom ta laborou, ge li drinkis bro diom da ĝagrenou iom drou mulde, gion li normole ne fouras.“

La rigardantoj kaj la komisiiono estis iom perpleksaj kaj kelkaj ridis laŭte. Sed la plej multaj silentis ĝenate, ĉar ili devis pensi pri la „sankta bovino“ Foiro de Lepsiko, pri kiu la gvidantoj de la partio, kaj ne nur ili, estis tiom fieraj.

Tiam la ekzamenato petis longan ulon de la ordiga trupo sur la scenejon, ordonis lin sidiĝi ĉe la tablo, metis sektbotelon antaŭ ties nazon kaj provis eltiri el la botelo vicon da interplektitaj buŝtukoj, kio post kelkaj provoj vere iel sukcesis. Ĉar la rigardantoj denove ne sciis, kion tio signifu, ili prefere silentis plu. Eble ili pensis, ke la mallerta antaŭluda artifiko estis intence farita, por ke oni poste eĉ des pli miru pri la eksterordinaraj kapabloj de la magiisto. La ebrie aspektanta sorĉisto fariĝis nervoza. Li prenis el la poŝo kartludon kaj provis miksi ĝin en la aero per svinga vasta movo. Sed la kartoj falis preskaŭ ĉiuj sur la plankon. Ĉar la kartoj ankaŭ post la tria provo prefere surplankiĝis, li rezignis pri plia ripetado. Frosta silentado de la rigardantoj estis la kvitanco por tiu fuŝa agado. La majstro senkulpigis sin per stulta rimarko : „Hodiaŭ ŝajne ĉio misfunkcias !“

Kiam iu laŭte ekridis, subite la rigardantoj vigliĝis. Kelkaj fajfis, piedoj ritme komencis tamburi la plankon. Magius Ĉaŭdurius, kiu plu sakse dialektumis, provis savi la reprezentadon. Kun oblikva vizaĝesprimo li ĵetis ŝnuron alten en la aeron. Longa drato solviĝis de la ŝnuro kaj falis vibrante sur la plankon.

„Nu, vidu al tio ! La ŝnurdratartifiko !“ vokis la dika Popovic moke. La ridado plifortiĝis.

La longa ordigisto sidis ankoraŭ nun tute superflue ĉe la improvizita restoracia vagona tablo. La sorĉista ambiciulo, kiu vidis en li subite enkorpiĝintan savankron, anoncis hektike, ke li nun tiros ormoneron el la nazo de la gasto.L i tiris je la nazo de la longulo kun la kuraĝo de malesperiĝinto. Sed tiu, kiu ne komprenis lin, ofendite ekkriis kaj vehemente vangofrapis la magiiston, antaŭ ol li fuĝis kun minacanta pugno for de la scenejo. Precipa aplaŭdo akompanis la agadon de la longulo. Ankaŭ la artifiko kun la ŝvebanta kuglo – kiel nun jam ne plu alie antaŭvideblis – tute fiaskiĝis. La kuglo estis nenio krom ruĝa aerbalono, kiu zigzage volis leviĝi en la direkto al la komisiona tablo sur la galerio. Sed iu el la publiko antaŭe per cigaredofajrilo krevigis ĝin. Jubilo kaj aplaŭdo estis la danko por tiu interveno. La skandala sorĉa horo finiĝis per tumulta kriĉado kaj fajfado kaj piedtretado, kiam la sensukcesa Ĉaŭdurius pretendinta esti lerta senkatenigisto post dek minutoj elrampis kun pendanta kapo el la granda marista kesto, post kiam li estis doninta frapsignojn por tio. Tri membroj de la ordiga trupo, kiuj post lia eniro en la keston estis saltintaj sur ĝin, dancis en la ritmo de la diskoteka kanto „Ra-ra-rasputin“ kaj kune kantante sur ĝi.
Kiam oni lasis laste fali la kurtenon, por ke la rindinda prezentado finiĝu, leviĝis ankoraŭfoja amasa aplaŭdo, por ellogi la majstron, kiu vere por momento denove per la kapo aperis inter la kurteno. Kelkaj vokis moke : „Majstro, ni amas vin ! La magia giganto Magius Ĉaŭdurius vivu ! Li trifoje vivu !“ La plejmulto laŭte ridis kaj aplaŭdegis.

Nur la magia komisiono, la kunlaboranto Hagen kaj kompreneble sinjorino Vesperruĝa ne aplaŭdis. La komisionuloj skuis seninterrompe la kapojn, kvazaŭ ili volis diri, ke tio ne povas esti ! Ke tio simple ne eblas ! Ke tian ili ankoraŭ neniam travivis ! Kulpigaj rigardoj flugis en la direkto al sinjorino Sonja Vesperruĝa, ĉar iu ja devas esti kulpa pri tiu skandalo, se oni devos raporti.

Unu el la kunkulpantoj, Tomas Hagen, kiu antaŭvidis tiun finon, devis kunpremi la dentojn sub la mano, kiun li metis sur sian barbon, por ke li ne laŭte ekridu. Sed kiam li rigardis en la maljunan vizaĝon de la ŝokita ĉefino, kiu nun aspektis dudek jarojn pli olda ol kutime, li hontis iom pri sia malica ĝojo kaj ekpensis kunsente : Kompatinda Sonja ! Kompreneblas, ke ŝi estas pleje trafita de tiu hontindaĵo. Neniam ŝi bonŝancas pri la junaj viroj, por kiuj ŝi engaĝas sin kun tia granda energio kaj lerteco. Hagen devis subite pensi pri tio, ke ankaŭ li mem iam estis tia protektato de tiu ino. „Se mi nur povus sorĉi !“ li murmuris ĝemante al si mem. „Se mi povus sorĉi, mi nun tute rapide forsorĉus por ŝi tiun malĝojan finon.“

Sed kiel konvinkita materiisto, kiu scias, ke ne eblas vere sorĉi, li forŝteliĝis flanken. Ankaŭ tial, ĉar li ne plu volis vidi la ŝtoniĝintajn ofenditajn vizaĝojn de la komisiono. Estis efektive katastrofo, kiun neniu tiel klare atendis, kvankam mirakloj, kiel ĉiu scias, kutime bezonas iom pli da tempo. Kaj tamen ĝi estis frutempe antaŭdirita de la neŝatata Popovic.

Post tri jaroj Tomas renkontis sinjoron Ĉaŭduri tute hazarde sur trotuaro. Tomas miris, ke li ankoraŭ estas en la urbo. La estinta onta magiisto havis tekon en la mano kaj laboris kiel oficisto ĉe la akvomastrumado. Kun sia ŝtale blua kravato, la blanka ĉemizo kaj la griza longa pantalono li aspektis precize tia, kiaj aspektas ĉiuj, kiuj devas kaŝi sin post griza uniformo en siaj oficejoj, por ke oni ne povu ataki ilin pro tro da individueco. Li estis serioza kaj nervoza kiel ĉiuj tiuj tekosklavoj, kiuj ne havas tempon en la mallonga tagmeza paŭzo.

Kiam Tomas demandis lin, kion li faras krome, se li ne laboras, Giridhar Ĉaŭduri diris seke : „La sorĉadon mi finis, se vi celas tion, sinjoro Hagen. Mi ankaŭ ne plu elpensas iujn rakontojn. Mi faras nun tion, kion ĉiuj faras, tio estas pli oportuna ol voli esti magiisto.“

Kaj sen eĉ atendi iun respondon, li kapjesis rigidan adiaŭon kaj iris plu.

Tomas postrigardis lin mirigite kaj diris al si mem : „Ĉu tiu ankoraŭ estas la nuboskrapanta Ĉaŭduri ? Certe ne. Mi ne scias, sed la frenezulon, la ontan magiiston, mi tamen preferus.“


Tiam li rigardis sur la brakhorloĝon kaj vokis laŭte : „Damne, ankaŭ mi nun devas ekgalopi, la kunsido en la urbodomo komenciĝos post dek minutoj !!!“


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio