Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz
puce Kaiser : Dua Hitler
puce Kaiser : Klaus
puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono
puce Kaiser : La estonta magiisto
puce Kaiser : La lastaj horoj
puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce Kaiser : Mikskvalita brando
puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis
puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace
puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

Kaiser : Mikskvalita brando

rakonto



Hans-Georg Kaiser
Mikskvalita brando


Kiel kvinjara bubo kun blondega hararo, kiu ĉiutage malkovris novajn miraklojn, mi ankoraŭ loĝis ĉe mia avino en la vilaĝeto Sachsenroda proksime de Lumpzig en la tiama distrikto Gera en la Germana Respubliko Germanio.Tie mi faris multajn stultaĵojn, sed ne pli da ili ol Maks kaj Moric.

Unu el tiuj stultaĵoj estis la sekva : En la bruna vitrino de mia avino en la loĝoĉambro staris multaj interesaj glasoj kaj ceramikaĵoj, sed plej min interesis la botelo kun la mikskvalita brando, kiu estis mezgranda.

La botelo min fascinis pro la interesa koloro. Ĝi plej logis min. Ĉar ĝi havis orkoloran ŝraŭbkovrilon, mi ne povis deteni min de tio provi malfermŝraubi ĝin kaj gustumi la enhavon. Mi do prenis ovoforman malhelan likvorglaseton kun ora supra rando (tian, kian mi ankoraŭ nun havas kiel memoraĵon pri mia kara avino en la loĝoĉambra vitrino de la murŝrankaro).

Mi enverŝis iom de la trinkaĵo, gustumis kaj estis surprizita, ke la likvoro gustas tiel bone. Neniu komparo al iu biero, vere ne. Tio estis tiam nur fia amara trinkaĵo por mi. (Pro kio trinkis ĝin mia patro, estis enigmo por mi). „Hehe, tiu likvoro vere bongustas“, mi pensis tiumomente. (Mi supozis, ke estas likvoro, kvankam ĝi estis brandomiksaĵo.)

Mi rigardis unue, kie troviĝas avinjo, kaj ĉar ŝi staris kun forko en la porkostalo apud alia parto de la domo, mi trinkis rapide plian glaseton. „Hm, hehe, bonege !“ mi diris entuziasme. Miaj oreloj eĉ ruĝiĝis pro ekscitiĝo.

Sed tiam kaptis min subite granda timo. Mi ekkonsciiĝis pri mia krima faro. „Ho ve, se ŝi rimarkos tion, mi estas finita.“ Tiam ŝi tordos miajn orelojn tiom, ke el mi fariĝos azeno ĉiama.“

Kvankam mi preskaŭ klakadis per la dentoj pro timo, ŝi rimarkis tamen nenion.

Evidente ne nur la vitrino de avino estis sanktaĵo, sed ŝajne ankaŭ la brandobotelo mem, kiu staris evidente netŭŝita jam dum eterneco.

Tial mi nun trinkis en la kuro de semajno – ĉiufoje ŝtelirante kiel sovaĝa kato – ĉiutage kun ĝuo glaseton de la mikskvalita brando. Ĉar la botelo estis sufiĉe malhela, avino rimarkis ankoraŭ nun nenion. Kaj kiam mi fine post kelkaj tagoj estis tute eltrinkinta la botelon, mi ekcerbumis kion fari ?

Denove mia koro ekbatis freneze. Se ŝi eltrovos tion, mi estas finita por ĉiam, mi denove pensis. Tiam ŝi tradraŝos min tiom, ke mi aspektos blua kaj verda kiel marsvirineto.

Du tagojn mi vivis kun granda timo, ĉar mi ne trovis solvon por la problemo. Sed poste mi havis grandiozan ideon : Mi simple plenigis la botelon per akvo, kiun mi iom kolorigis per bruna ovokoloro.Tio aspektis sufiĉe originala – mi pensis. Mi estis tute fiera pri mia eltrovo.

Kaj tiam mi iom post iom forgesis la malterankviligan aferon.

Post monatoj, kiam mia avino havis sian naskiĝtagon, kaj kiam ni sidis ĉiuj kiel orgenaj fajfiloj ĉe la kukotablo, diris mia avino subite al la gastoj : „Nu, karaj, jen mi havas ankoraŭ ion tre bonan, bonegan brandeton mikskvalitan por vi, tio estas „bongustaĵo, vi estos tute beataj post nur unu glutitaĵo !“ Kaj tiam ŝi diris ankoraŭ markonomon, kiun mi forgesis.

Mi fariĝis morte pala vizaĝ. Sed eltrinkita estas eltrinkita, tio jam ne plu ŝanĝeblis. Granda fulmotondro estis proksimiĝanta, mi vidis jam la fulmojn el nigraj nuboj rekte super mi. Mi entiris la kapon, rigardis unue kiel timema birdeto en ĉiu direkto kaj fine strabis al la avino.

Ŝi iris al la vitrino, rigardis la botelon, iom hezitis, rigardis denove, frotadis la okulojn kaj ankoraŭfoje rigardadis. Trinkinte fine iomete de la supozata brandomiksaĵo, ŝi laŭte elkriis kiel furio : „Tiu damnito, tiu krimulo, tiu kanajlo, tiu bandito, li ne hontis ŝteli eĉ la miksbrandon el nia vitrino !“

Ŝi parolis pri mia patro, kiu jam kiel drinkulo estis reveninta el la milito, kaj kiu laŭdire iam ŝtelis eĉ monon de mia avino.

Kiel filmprezentadisto en la kamparo li trinkis dum ĉiu prezentado tutan keston da biero. Li vivis tiam jam dum monatoj ne plu ĉe ni, sed ĉe sia patrino en la granda postsepmonta urbo Gera.

En tiu momento mi estis vere tre dankema al mia patro, ke li kiel polvosuĉilo transprenis la tutan fulmotondron por la fatala afero, kiu ankaŭ tial tiom afliktis mian infanan animon, ĉar mi ne volis seniluziigi mian karan avinon, kiu tion neniel meritis.

Kiam ĉiuj malbenis la patron kaj diris, ke tio estas tipa por tiu drinkulo kaj arcfripono, kiu alportis nenion krom malfeliĉon al la kara familio, mi sidis tute silente en la angulo kaj pensis,, ke mi nun plej volonte estus museto en la proksimo de musotruo, por ke mi tuj povu forkuri tra ĝi, se mia fiago eventuale tamen ankoraŭ konatiĝos.

Sed neniam iu rimarkis ion, kaj kiam mi rakontos la aferon al mia avino, en tempo, kiam ni jam ĉiuj kune vivis en la urbo Altenburgo, ŝi iom perpleksiĝis kaj diris : Tio estis vi ? Vin mi vere ne suspektis, neimageble !" Ŝi ridetis kaj diris ankoraŭ, ke Karl, mia patro estis tamen kanajlo, kaj ke ŝi tial tamen tute rajtigite havis la supozon, ke li kulpis tion. Min ŝi tute senkulpigis per tio, ke ŝi pardoneme diris : „Tiam vi ankoraŭ estis scivolema bub-infaneto, kaj tiuj simple faras tiajn stultaĵojn. Krome tio ja ne estis la ununura stultaĵo, kiun vi entreprenis tiam.“ Kaj dum tio ŝi ridetis tiel mokeme kaj elkore, ke mi sentis min subite tute malŝarĝita de tiu fi-afereto, kiu ankoraŭ post multaj jaroj vekis malgrablajn kulpsentojn en mi.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio