Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz
puce Kaiser : Dua Hitler
puce Kaiser : Klaus
puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono
puce Kaiser : La estonta magiisto
puce Kaiser : La lastaj horoj
puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce Kaiser : Mikskvalita brando
puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis
puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace
puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

Kaiser : La lastaj horoj

rakonto



Hans-Georg Kaiser
La lastaj horoj


Estis malfrue kaj sinjoro K. sentis malvarmon en la manoj. Mi devus aĉeti gantojn, li pensis. Senkomprene li gapis tra la disbatitaj vitroj de la peza pordo. Malantaŭ ĝi montriĝis stacidoma halo. Estis videble, ke la stacidomo ne plu funkcias. Disvastiĝis jam tenebro en la antaŭhalo tiel, kiel societo el funebraj gastoj. La amasiĝintaj polveroj kaj lastaj signoj de paliĝinta stacidoma eleganteco solviĝis majeste en la nigro, kiu ŝajne estis eĉ iom pli trista.

Post lia eniro sinjoron K. kaptis malagrabla sento. Estis, kvazaŭ iu fermpremus la pordon post li. La soleco ekatakis lin.

Fakte sinjoro K. intencis nur iri al la stacidoma horloĝo. Kaj, traserĉante la mantelpoŝojn pro alumetoj, li subite rememoris pri monstra horloĝo el filmo, kiu ne havas montrilojn. Iu kiĉa britlanda murhorloĝo kun blovmuzikistaj anĝeloj. K. devis rideti pri la stulta supozo, ke eventuale ankaŭ la horloĝo de la halo en tiu ĉi stacidomo ne havas montrilojn. Sed spite al tio li ĉesigis la serĉadon...

Ĉu ĉiukaze ne estas tro malfrue ? Ĉu ne estas absurde eĉ nun plu serĉi la ĝustan tempon ?

K. retropalpis sin al la vitropordo kaj paŝis firme sur la neĝon. Turnante sin, por adiaŭi la fantoman stacidomon, li ekvidis je la fasado lumigatan fenestron, alte super la granda enirpordo. Antaŭ ol li povis miri pri tio, ke la stacidomo havas ankoraŭ loĝantojn, la fenestron malfermis svelta ino. Tuj li ekkonis ŝin kaj estis strange tuŝata. Ĉu estas la... Jes, efektive. Tie supre mokridetis la kotknabino el la infanaĝo. Kiom da jaroj forpasis de tiam ? „Ĉu homaĝo... ĉu homaraĝo ?“

Tiam ŝi naŭzigis lin, ĉar ŝi ĉiam estis kvazaŭ kotkovrita. Ĉiufoje, kiam ili renkontiĝis en la domkoridoro, ŝi kaŝiris kulpkonscie rigardante preter li. Ŝi estis ĉirkaŭ la oka infano el povra familio loĝanta apud liaj gepatroj. Fi, la kotinfano kun la fetora odoro kvazaŭ fluanta el la najbarloĝejo ! Kompreneble ne estis nur la malbona odoro, kiu tiam ĝenis lin. Estis eĉ pli la konvinko, ke li mem apartenas al pli alta homtavolo. Nu, estis antaŭlonge.

La kotinfano, trovis sinjoro K., kondutis mirinde memkonscie. Ja, en la flavo de la ĉambrolampo ŝi aspektis preskaŭ bela. Per trankvila voĉo kaj tute sen la timema infanrigardo ŝi postulis de sinjoro K., ke li venu supren.

Memgarde li demandis : „Kiel mi supreniru ?“

„Iom pli laŭte. Mi ne komprenas vin.“

„Kiamaniere mi ve—nu su—pren ?“

„Iru tra la granda pordo kaj poste dekstren. Mi akceptos vin.“

„Kio... se mi ne emas“, li provis taktiki.

„Ĉiu viro emas... Do, ne demandu. Iru tra la vitropordo kaj poste dekstren, elinfaneca sinjoro mia, mi atendos vin.“

K. konfuziĝis. Kio okazas ĉi tie ? La stacidomo kaj la kotinfano... sufiĉe strangas la tuto. Kial tiu invito ?

La ino fermis la fenestron kaj K. ekbruligis plian cigaredon. Denove li ŝovis sin tra la pordo kaj palpe iris antaŭen.

Alveninte supren, li ĵetis la cigaredon sur la ŝtuparon. La ino elvenis, ekkaptis lin je la brako kaj gvidis lin en la loĝejon.

„Ne parolu“, ŝi diris preskaŭ flustre, „ankoraŭ momenton, tiam ni estos atingintaj la celon.“

K. opiniis sonĝi. La harmonia intimeco de tio, kio okazis, metis lin en staton de agrabla embaraso. Tiel certe estas, se oni flugas, li pensis. Lia rigideco subite solviĝis en li. Li sentis dankemon kaj karesemon por la kotinfano, kiu forvokis lin de la strato kaj for de lia soleco. Varmega nekutima ondo trairis lian korpon kaj mistera vorto envenis lian kapon, la vorto estis : sopiro. „Jes ja, la sopiro al amo, li envortigis, murmurante por si, la senton.

Antaŭ la lito ŝi diris : „Estu memgarda. Malrapide suprengrimpu. Estas lito kun dua etaĝo.“

K. palpe ŝovis sin laŭ la malvasta lignoŝtuparo supren. Sen heziti ŝi sekvis lin kaj poste premetis sin al li. K. same kroĉiĝis al ŝi, kvazaŭ li timus perdi sonĝovizion... Baldaŭ iliaj korpoj kunfandiĝis, preskaŭ avidaj je karesoj. Poste ili ankoraŭ interparolis. Li volis diri al ŝi, kiu li estas, sed ŝi diris nur : „Kara, diru nenion. Mi ja scias, kiu vi estas.“

Vekiĝinte, K. mirigite konstatis, ke li kuŝas tie en ledomantelo. Li aŭdis iun muzikon el la apuda ĉambro. Kiel estus firmteni la kotinfanon, li reve pensis. Sed kiam li turnis sin al ŝi, ŝi jam estis malaperinta.

K. ne tuj komprenis la situacion. Iel ĝi estis freneziga. Li ja ne kuŝis plu en tiu lito. Ne... tute ne. Rigardo sur la spegulo de tualeta tablo plene sufiĉis por ĉion trempi en mistifikan nebulon. Lia spegulbildo rigardis lin skeptike. Gapis viro en ledomantelo al viro kun laca vizaĝo.

Netolereble laŭte kriis nun la muziko el la proksima apuda ĉambro. Orelsurdige akraj sonoj tremigis lin. Kiam K. malfermis la tapetornamitan pordon, el kies direkto inunde enpenetris la muziko, liaj timpanoj preskaŭ disŝiriĝis. En la ĉambro ekzercis kvin aziaj muzikistoj kun rigidaj koncentritaj vizaĝoj. La frapinstrumentisto, sidanta vidalvide al la ĵus malfermita pordo, gapis tra K., kvazaŭ tiu ne ekzistus.

Kio estas tio ? pensis K. Ĉu provludo ? Ĉu Iínfermuzikprovo ? La laŭtparoliloj muĝis kiel la trombonoj de Jeriĥo, kvazaŭ eksplodontaj. Panika ŝokorkestro, pensis K. La murflanko malantaŭ la muzikistoj estis plenigata de filmo. Ĉu eble estas la muziko por la filmo ? La filmo montras la efikojn de neniigaj armiloj, tiom multe K. ekkomprenis. Sed la ĵaza ĥaoso dishakis ĉiun penson pri la filmo. Koreio, eble Koreio, K. supozis. La filmo finiĝis abrupte kiel la muziko, sed la finbildo restis videbla. Gi montris altajn montojn de mortintoj. Sur la mortintoj are kirlis rozkoloraj vermoj...

La muzikistoj kliniĝis antaŭ imagebla publiko kaj retiriĝis. La muzikiloj perdis siajn konturojn. Silento... dum eterneco.

K. fermis la okulojn. Malferminte ilin denove, ankoraŭ dormeme, li staris per unu fojo antaŭ la vitra stacidoma pordo. K. seniluziiĝis.

Estis tamen strange, ke la neĝo malaperis. K. decidis ekmarŝi. Li marŝis kun amara sento. Kie estas la kotinfano ? Ĉu mi ĉion tion nur sonĝis.... Ĉu mi demandu pri ŝi ? La stratbetono montriĝis okulfrape glata.

Denove la malvarmo ekatakis sinjoron K. Neniu videblis, kiun li povus demandi.

„Kie estas do la aliaj homoj ?“, li pensis malesperante. Nur nun li ekcerbumis pri tio, ke ŝi havis iun nomon... Kiun ?

Irante laŭ garaĝaro, li ekvidis en iu el ili viron. La viro estis vestita per serurista kostumo.

„He, sinjoro !“

„Jes, kio...?“

„Ĉu vi konas sveltan inon, kiu loĝas en la stacidomo ?“

„Kie ? En la centra stacidomo ?“

„Nu, egale, nu … do … pardonu min, mi petas, kioma horo estas ?“

La bluvestito sin turnis al li. Lia vizaĝo estis pala kiel la kranio de mortinto. Malgaja rideto ĉirkaŭludis lian buŝon. Kiam li ekparolis, K. skuiĝis terurigite. Tio estas la fino, li pensis.

La viro parolis tre lante. Kaj dum tio... rampis rozkoloraj vermoj el lia buŝo : „Estas tro malfru—e, sinjo....“

Rapide disvastiĝis la vermoj sur la vizaĝo de la bluvestito. Li falis teren kaj lia korpo ruliĝis flanken. Tro malfrue, pensis K. ankoraŭ antaŭ ol la morto ankaŭ lin ŝiris kun si. Rozkoloraj vermoj rampis nun ankaŭ el lia buŝo.

Denove vermoj ĉie amase disvastiĝas... estas ŝokige. Nur ili vivos plu.

PS : Tiun rakonton mi verkis unue germane, kiel junulo, nur poste mi esperantigis ĝin kaj publikis la tekston unue en „Laŭte“ sub la pseŭdonomo Hagen Hirte. (HGK)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio