Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | ArÄ¥ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce AntaÅ­parolo
puce I - Civilizeco kaj artefariteco
puce II - Viva artefarita lingvo
puce III - Esperanto je la servo de la Proletaro
puce IV - Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
puce V - Apero de nova tendenco : Sennaciismo
puce VI - SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
puce VII - SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
puce Diversaj opinioj kaj interpretoj pri "la Laborista Esperantismo"

II - Viva artefarita lingvo


La bezono de tutmonda interkomprenilo jam delonge ekzistas. Pro tio troviÄ as homoj, kiuj provis arte kontentigi tiun bezonon. Estis faritaj multaj provoj por starigo de artefarita lingvo. Pensemaj homoj jam delonge rimarkis, ke la t.n. naturaj lingvoj entenas multe da komuna, precipe radika materialo ; ili konstatis, ke en tiuj lingvoj svarmas la esceptoj, la kontraÅ­diroj kaj diversaj absurdaĵoj. Ili penadis por krei racian lingvon, en kiu regus ordo, simpleco, reguleco.

Sed racieco kaj artefariteco devas ĉiam sin apogi sur konkretoj ; aliel la elpensemo similas nur fantazion. Multaj projektoj de artefaritaj lingvoj tute fiaskis, tial ke ilia bazo ne radikis en la vivo. La tuta konstruo Å vebis en aero, konsistis el abstraktoj kaj ne trovis apogilon en la instinkto, en la sento de l’ homo.

AntaÅ­ kvardek jaroj troviÄ as genia homo, kiu bone ekkonis la leÄ ojn pri la vivo de la lingvoj kaj submetis sian elpensemon al tiuj leÄ oj. Lia racio ne perfortis la instinkton, sed nur Ä in gvidis. Lia natura lingvo-sento kondukis lin al Ä usta solvo de l’ problemo. D-ro L.L. Zamenhof iniciatis lingvon, kies elementoj jam troviÄ as en la vivantaj lingvoj. Per multjara praktikado de sia lingvo, li sukcesis doni al Ä i vivon kaj animon. Tial esperanto - tiel estas nomata la lingvo - trovis ĉe interesiÄ antoj bonan akcepton kaj venkis ĉiujn konkurencajn projektojn, antaÅ­ kaj post Ä i aperintajn.

La aŭtoro de esperanto sukcese alkondukis raciecon sur la lingva kampon. Artefariteco tie ĉi ankaŭ plene venkis.

* * *

Sed la lingva problemo evoluas en tute specialaj kondiĉoj, laÅ­ tute apartaj cirkonstancoj. Plej bona elpensaĵo devas eliri el la eksperimentejo kaj eniri la praktikan aplikadon por esti utila. Kaj la aplikado de lingvo postulas Ä eneralan akcepton flanke de la publiko. Por tion atingi stariÄ is propagandaj asocioj. Da ili jam nun ekzistas en ĉiuj partoj de l’ mondo. Kaj sen troigo oni povas diri, ke la de Zamenhof artefarita lingvo eniris ĉiujn fakojn de la socia vivo : komercistoj utiligas esperanton por siaj negocoj ; scienculoj por siaj traktatoj ; policistoj por siaj serĉadoj ; pastroj por disvastigi siajn absurdaĵojn ; literaturistoj eldiras en esperanto siajn pensojn, kaj poetoj elkantas sian animstaton per versoj ; oratoroj vekas aplaÅ­don kaj geamantoj trovas en la lingvo plej mildajn esprimojn.

Esperanto estas jam ĉiurilate elprovita kaj preta por Ä enerala enkonduko. La artefarita lingvo fariÄ is viva lingvo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ­ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio