Charles Bukowski
Tra la cellinio
La kadavroĉaro veturas tra la ĉambro,
kun la senkapigitoj, la perdiĝintoj,
la freneziĝintaj vivantoj.
La viandomuŝoj estas gluantaj buloj,
ili ne povas levi plu
la flugilojn.
Mi observas oldulinon,
kiu batadas sian katon
per balailo.
La vetero estas neeltenebla,
malica truko
de la kara Dio.
La akvo en la klozeto
malaperis enaeren,
la telefono sonorilas
apenaŭ aŭdeble,
la malgranda malstreĉita marteleto
tremetas ĉe la sonorilo.
Mi vidas knabon sur biciklo,
la spokoj kurbiĝas krake,
la radoj fariĝas serpentoj
kaj dissolviĝas.
La gazeto estas varmega
kiel fornelplato.
Viroj murdas sin reciproke sur la stratoj
sen efektive scii pro kio.
La plej fiaj viroj havas la plej bonajn okupojn,
la plej bonaj viroj havas la plej aĉajn okupojn aŭ estas
senlaboraj aŭ kaŭras en frenezuldomo.
Miaj manĝoprovizoj ankoraŭ sufiĉos kvar tagojn.
Ekzekutistaj taĉmentoj en klimatizitaj uniformoj
iras de domo al domo,
de ĉambro al ĉambro,
ili arestas la homojn, pafmortigas ilin
aŭ pikas bajoneton en ilin.
Ni volis ĝin tiel.
Pli bonan ni ne meritas.
Estas kvazaŭ la suno estus sata pri tio
atendi ankoraŭ pli longan tempon ;
estas kvazaŭ la suno estus cerbo,
kiu deklaris nin finita.
Mi eliras sur la malantaŭan verandon
kaj rigardas eksteren al la maro el mortaj plantoj,
dornhavaj formortintaj filikoj, tremantaj sub
senventa ĉielo.
Iel mi ĝojas, ke ĉio ĉi estas jam ĉesiĝis por ni,
cesiĝis
la artverkoj,
la militoj,
la elĉerpitaj amaferoj,
la ĉiutaga trotado de nia vivo.
Se la uloj venos supren ĉi tien,
estos egale al mi,
kion ili faros kun ni,
ni jam delonge mem masakris nin,
ĉiumatene, kiam ni eliris el la litoj.
Mi iras reen en la kuirejon,
elverŝas iom da kaĉo el plastikujo,
preskaŭ jam finkuirita,
kaj mi sidas tie
kaj manĝas, gapas miajn
fingrajn ungojn,
la ŝvito fluas malantaŭ miaj oreloj malsupren,
kaj mi aŭdas la pafojn
sur la strato, kaj mi
maĉas kaj atendas
kaj ne plu havas iluziojn.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la Carl Weissner-traduko
„Finish"
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.