sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")


Frederiko Engels
La grandaj urboj


Tia urbo, kia Londono, kie oni povas migri dum horoj sen eĉ atingi la komencon de la fino, sen renkonti la plej etan signon, kiu konkludigas la proksimon de plata kamparo, estas afero por si mem. Tiu kolosa centriĝo, tiu amasigo de tri milionoj kaj duono da homoj en unu punkto centobligis la forton de tiu tri milionoj kaj duono da homoj ; ĝi levis Londonon en la rangon de la komerca ĉefurbo de l’ mondo, ĝi kreis la gigantajn dokojn kaj la milojn de ŝipoj, kiuj ĉiam kovras la riveron Tamizo. Mi ne konas ion pli imponan ol la vidaĵon, kiun ofertas Tamizo, se oni veturas de la maro al London Bridge (Ponto Londono). La domajn amasojn, la ŝipkonstruejojn sur ambaŭ flankoj, precipe ekde Woolrich, la sennombreble multaj ŝipoj laŭ ambaŭ bordoj, kiuj pli kaj pli kuniĝas kaj fine lasas nur malvastsan liberan vojon en la mezo de la rivero, vojon sur kiu centoj da ŝipoj preterpafiĝas unu la alian – ĉio ĉi estas tiel grandioza, tiel amaseca, ke oni tute ne povas trankviliĝi, ke oni miras pri la grandeco de Britlando antaŭ ol oni paŝas sur anglan teron.

Sed la viktimojn, kiujn ĉio ĉi kostis, oni malkovras nur pli poste. Se oni vagadis kelkajn tagojn sur la pavimoj de la ĉefstratoj, se oni trabatis sin streĉe pene tra la homa pelmelo, la senfinajn vicojn de veturiloj kaj ĉaroj, se oni vizitis la „aĉajn kvartalojn“ de la mondurbo, nur tiukaze oni rimarkas, ke tiuj londonanoj devis oferi la plej bonan parton de sia loĝantaro por plenumi ĉiujn ĉi miraklojn, kiuj kvazaŭ svarmas en ilia urbo, ke cent fortoj, kiuj dormetis en ili, devis resti senagaj kaj subigitaj, por ke kelkaj malmultaj povu evolui sin pli tutece kaj per unuigo kun la fortoj de aliaj povu multiplikiĝi. Jam la stratopelmelo havas ion naŭzigan, ion, kontraŭ kiu la homa naturo ribelas. Tiuj centmiloj da homoj el ĉiuj klasoj kaj tavoloj, kiuj preterpremiĝas unu la alian, ĉu ili ne estas ĉiuj homoj kun la samaj ecoj kaj kapabloj kaj kun la sama intereso fariĝi feliĉaj ? Kaj ĉu ili ne ĉiuj devus strebi sian feliĉon post pripenso per la samaj rimedoj kaj vojoj ? Kaj tamen ili preterkuras unu la alian kvazaŭ ili havus tute neniun rilaton, kaj tamen la ununura interkonsentiĝo de ili estas la silenta, ke ĉiu el ili moviĝu sur sia flanko de la trotuaro, kiu troviĝas dekstre de li, por ke ambaŭ preterhastantaj torentoj sin ne haltigu reciproke ; kaj tamen neniu havas la ideon honorigi la alian almenaŭ per rigardo. La brutala indiferenteco, la sen-senta izoligo de ĉiu unuopoulo al sia privata intereso montriĝas ju pli naŭza kaj ofendiga des pli tiuj unuopuloj estas kunpremitaj sur malgranda loko ; kaj kvankam ni scias, ke tiu izoligo de la unuopulo, tiu etsprita egoismo ĉie estas la principo de nia nuna socio, ĝi tamen prezentiĝas nenie tiom senhonte malkaŝite, tiom memkonscie ol ĝuste tie en la pelmelo de la granda urbo. La solviĝo de la homaro en monadojn, el kiuj ĉiu havas sian apartan vivoprincipon, la mondo de la atomoj tie estas pelita ĝis la ekstremo.

Tial okazis ankaŭ, ke la socia milito, la milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj malkaŝe estas deklarita tie. Kiel amiko Stirner, tiel ankaŭ la homoj rigardas sin reciproke nur kiel utilajn subjektojn ; ĉiu ekspluatas la alian, kaj el tio sekvas, ke la plifortulo tretas la malplifortulon sub siajn piedojn kaj, ke la malmultaj fortuloj, do la kapitalistoj, ĉion enungigas, dume al la malfortuloj, al la povruloj apenaŭ restas la nuda vivo.

Kaj kio validas por Manĉestro, tio validas ankaŭ por Birmingamo, por Leeds, tio validas por ĉiuj grandaj urboj. Ĉie ekzistas barbara indiferenteco, egoista krudeco sur unu flanko kaj sennoma mizerego sur la alia flanko, ĉie estas socia milito, la domo de ĉiu estas sieĝata, ĉie ekzistas reciproka elrabado sub la protekto de la leĝo, kaj ĉio tio okazas tiom senhonte, tiom malkaŝite, ke oni ekteruriĝas pri la konsekvencoj de tiu socia stato, kiel ĝi tie senvualite prezentiĝas kaj oni miras pri tio, ke la tuta frenezo ankoraŭ kunteneblas.

Ĉar en tiu socia milito la kapitalo, la rekta aŭ nerekta posedo de la vivrimedoj, kaj produktadaj rimedoj estas la armilo, per kiu oni batalas, evidentiĝas, ke ĉiuj malavantaĝoj de tia stato falas sur la povrulon. Neniu homo zorgas pri la povrulo, puŝite en la kaosan kirladon, la povrulo devas trabaraktiĝi, tiel bone, kiel tio eblas. Se la povrulo tiom bonŝancas ricevi laboron, tio estas, se la kapitalisto gracas lin per tio, ke li pliriĉiĝas sin per la povrulo, atendas tiun salajro, kiu apenaŭ sufiĉas kunteni korpon kaj animon ; se la povrulo ne ricevas laboron, eblas ŝteli al tiu, se la povrulo ne timas la policon, aŭ malsatmorti. Kaj la polico ankaŭ en tiu kazo zorgos, ke la povrulo mortos je maniero ne ofendiga al la burĝaro. Dum mia ĉeesto en Anglio mortis almenaŭ dudek ĝis tridek homoj en plej ribeligaj cirkonstancoj rekte pro malsato, kaj ĉe la rigardado de la mortinto troviĝis nur tre malofte jurio, kiu havis la kuraĝon, elparoli tion publike. La eldiroj de atestantoj povis esti kiom ajn klaraj, kiom ajn sendubaj – la burĝaro, el kiu la jurio estis elektita, trovis ĉiam elirpordon, tra kiu ĝi povis fuĝi de la verdikto : La povrulo mortis pro malsato. La burĝaro en tiaj kazoj ne rajtas diri la veron, ĝi elparolus ja sian propran verdikton. Sed ankaŭ malrekte multaj – multe pli ol rekte – mortis pro malsato, ĉar la daŭra manko de sufiĉaj nutraĵoj kaŭzis mortigajn malsanojn kaj tiel voris siajn viktimojn per tio, ke ĝi tiom malfortigis ilin, ke certaj cirkonstancoj, kiuj alikaze havus tute bonŝĉancajn rezultojn, necese devis rezultigi gravajn malsanojn kaj la morton. La britlandaj laboristoj nomas tion socia murdo kaj akuzas la tutan socion, ke ĝi seninterrompe deliktas tiun krimon. Ĉu ili ne pravas ?


[Engels : „La situacio de la laboranta klaso en Britlando“, p. 88. Diĝita Biblioteko Volumo 11 : Marks/Engels, p. 10349 (komparu „MEW“ . Vol 2, p. 258)]

PS : Tion verkis Frederiko Engels, kiam li estis 23-jara kaj kiam li Markson ankoraŭ tute ne konis ! Jen do frua verko de li, kaj des pli admirinda ĝi estas ; cetere, estas multe da B.Traven en ĝi aŭ por diri ĝin pli korekte, en B.Traven estas multe da Frederiko Engels, la libro „La situacio de la laboranta klaso en Britlando“ estas por la kompreno de la Traven-romano : „Mortula Ŝipo“ tre grava, ĝi estas eĉ la plej esenca fonto por la „Mortula Ŝipo“, kaj kelkaj gravaj frazoj en tiu libro de B.Traven kun nur malmultaj modifoj estas preskaŭ rekte transpenitaj el la libro de Engels. Do, en tiu senco, mi vere ne troigas, ke parte Engels estas eĉ la kunaŭtoro de tiu fama libro de B.Traven. (HGK)


Originalteksto



Sama rubriko :


puce Trojo senvualigas la ŝtrumpon.

puce La Granda Franca Revolucio

puce Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")

puce Cirilo Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo" (artikolo)

puce Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando

puce Makedonio




Supren