sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Makedono (9951)

Makedonio



De tempo al tempo oni legas en ĵurnaloj pri faroj de makedoniaj revoluciuloj, kiuj agas en serba Makedonio. Mi supozas, ke estos interese por legantoj de "S-ulo" diri ion pri tiu lando. Ĝis la j. 1914 Makedonio estis sub turka jugo. Tiam ĉiuj loĝantoj estis ne tiom premataj kiom nun, ili parolis libere sian lingvon, havias siajn lernejojn, preĝejojn ktp. En la jaro 1914 Bulgario, Serbio k Grekio kuniĝis por batali kontraŭ Turkio k per tio liberigi Makedonion. Kaj efektive, la tri ŝtatoj sukcesis forpeli la turkojn al Stambulo. Tamen la sopiro de Bulgario - liberigi Makedonion k aligi ĝin al si — ne efektiviĝis, ĉar Grekio k Serbio, batalinte kun sama celo, rabis por si la pli grandan parton. Nekontenta pri tio, en 1916 Bulgario aliĝis al Germanio k Aŭstrio-Hungario k deklaris "sanktan" militon al Grekio k Serbio por liberigi la "amatan" landon Makedonio. Helpate de tiuj du ŝtatoj Bulgario sukcesis konkeri tiun landon k tie flirtigi siajn standardojn. Tamen tio ne daŭris longe.


Post fino de l’mondmilito Serbio kiel venkinto ricevis la plej grandan parton de Makedonio, - pli malgrandan oni donis al Grekio k la plej malgrandan al Bulgario. Grekio jam post kelka tempo sukcesis interkonsenti kun Bulgario konvencion pri interŝanĝo de l’loĝantaro. Tiel ĝi malebligis la ekziston de ribeluloj, kiuj nuntempe vagas nur en Makedonio serba, kie la loĝantoj ŝirmas ilin.


Ĉiuj revoluciuloj antaŭ la mondmilito estis unuigitaj ĉe Enlanda Makedonia Revolucia Organizo : EMRO. Tamen post la milito ĉe la gvidantoj de l’organizo aperis malkonsentoj koncerne la laborprogramon : unuj proponis teroron al la serba loĝantaro, per kiuj ili atentigis Eŭropon pri si ; la ceteraj volis agi laŭ leĝaj manieroj. Post akraj disputoj la organizo disiĝis en du frakciojn. Ĉiu el ambaŭ frakcioj opiniis sin supera k rajta. La plenum-komitato de l’frakcio, celanta leĝan liberigon al Makedonio, ordonis mortpafi la gvidanton de l’kontraŭuloj. Tion oni faris en 1924. Pereis T. Aleksandrov k lin anstataŭis la frivola junulo Iv. Mihailov.


Post tri, kvar jaroj la partio de Iv. Mih. - la terorema frakcio - decidis mortpafi ĉiujn kontraŭulajn gvidantojn. Tio estis plenumita.


Nun la venkinta organizo furiozas en Serbio, subtenate de la tieaj bulgaroj-makedonoj : pontoj estas eksplodigataj, policistoj murdataj. Precipe tiaj agoj pliintensiĝas, kiam inter Bulgario k Serbio okazas iaj konferencoj. Simila afero okazis antaŭ nelonge. Sekve de tio la serba registaro postulis, ke la bulgara registaro fine ekstermu tiun bandon. Respondo estis : nefacila afero. La bulgara registaro timas ekbatali kontraŭ ilin, ĉar tiuj senhejmuloj k eternaj vagantoj sur montpintoj neniel hezitus eĉ pafmortigi la ministrojn. Sed ne nur estas la timo : la registaro ankaŭ ne deziras fari ion similan, ĉar dank’al tiuj elementoj en jaro 1923, la 9-an de junio, la faŝistoj sukcesis faligi la terkulturistan registaron k senkapigi proks. 30 000 Komunistojn . . .


Printempe de ĉi tiu jaro el Serbio sukcesis veturi Ĝenevon tri delegitoj de EMRO k prezenti peticion al la Ligo de Nacioj. Dum aŭtuno oni certe pritraktos tiun aferon. Sed jam nun ni povas diri, ke la entrepreno fiaskos : la favorataj ŝtatoj de l’Alianco-Grekio, Serbio — ne konsentos fordoni tiun terrandon por fondo de nova, por ili malamika regno, pro jenaj kaŭzoj :


1. En Makedonio loĝas preskaŭ samkvante serboj, makedonoj-bulgaroj, grekoj. Se la Ligo de Nacioj konsentus fordoni Makedonion al la makedonoj-bulgaroj, tiuj, tute sendube, premos la ceterajn, k trudos al ili sian lingvon, la bulgaran.


2. Neniel estas solvebla la demando pri oficiala lingvo.


3. Eventuala aliĝo, tre facile realigebla, de l’nova ŝtato al ĝia fratino : Bulgario, kiu, grandiĝinte, povus minaci Serbion.


Centoj da miloj da homoj mortis pro "liberigo" al Makedonio, kiuj iris antaŭ ĝian altaron je la devizo : Liberon al la fratoj-makedonoj. Tamen ĝis nun ĝi ne povas esti liberigita. Kaj se la makedonoj iros plue tiun vojon, ili certe neniam atingos sian celon.


Ni, la makedonoj-maldekstruloj jam delonge konas la veran vojon : Soveta Makedonio. Tiuj du vortoj sufiĉas ; ili solvas per si mem la demandon pri lingvo, nacieco k libero ; k nur tiam la sangaspergita lando ekvidos siajn idojn gajmienaj k esperplenaj.


El Sennaciulo, la 18an de septembro 1930

Sama rubriko :


puce Trojo senvualigas la ŝtrumpon.

puce La Granda Franca Revolucio

puce Frederiko Engels : La grandaj urboj (traduko de eltiraĵo el la libro "La situacio de la laboranta klaso en Britlando")

puce Cirilo Orsinger : Las Casas kaj "la nigra legendo" (artikolo)

puce Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando

puce Makedonio




Supren