Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


el : International Humanist News Junio 2006, p. 24

Esperanto vojo al humanismo

Deklaro de IHEU al la Esperanto-kongreso de 2006 Aprilo


La jaro 2005 estis ne nur tiu de la Centjariĝo de la Franca Leĝo pri Apartigo de Religio kaj Ŝtato, sed ankaŭ de la Centjariĝo de la Unua Internacia Esperanto-Kongreso. Historie, multaj humanistoj apogis Esperanton kiel la novan mondolingvon. Dominique Simeone skribas pri la lingvo.

JPEG - 10.6 kb
IHEU Internacia Humanista kaj Etika Unio logotipo

Mi provos prezenti al vi kelkajn faktojn pri la historio de nia mondo kaj la esperantistoj. Kaj mi deziras, ke post tio vi homece pripensu tiun lingvon, tiujn homojn kaj tiun esperon.

Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis kaj iniciatis la lingvon Esperanto en 1887. "Fervore li lernis la grekan kaj la latinan lingvojn... Tre juna li konis la francan kaj la germanan, kaj en la kvina klaso li lernis la anglan." p. 1 (x1) Poste li lernis pli da lingvoj, ĉar la komunumoj en lia loĝloko estis rusa, pola, germana kaj juda. Li konis tre juna la perforton el Rusio dum pogromoj, sed ankaŭ inter la diversaj komunumoj, kiuj konfliktis unu kun la alia.

Zamenhof verkis Leteron pri la deveno de Esperanto en la rusa lingvo al Borovko, kaj diris : "Oni edukadis min kiel idealiston ; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas : ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi ’doloro pro la mondo’ ĉe la infano." p. 6 (x1) Kiam li estis pli aĝa, li fariĝis kuracisto kaj lia vivo estis dediĉita al la homoj.

La ĉefaj reguloj pri Esperanto estis deciditaj en 1905 ĉe la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio). Ni festis en 2005 la centjaran datrevenon, kaj je tiu okazo la esperantistoj daŭre plu antaŭeniras laŭ paca, amika kaj gefrateca maniero. Ekde 1901 la sveda blindulo Thilander proponis disvastigi Esperanton inter la blinduloj. En 1906 blinduloj partoprenis la kongreson en Ĝenevo kaj havis brajle presitan lernolibron. Samtempe, Bayol eldonis lernolibron pri medicina helpo por eksterlandaj vunditoj por la Ruĝa Kruco. En 1921 la Ruĝa Kruco voĉdonis por rekomendi Esperanton. Cetere, en 1905 lerneja instruado iĝas gea. La Internacia Kontraŭmilitisma Kongreso de Hago voĉdonis por rezolucio favora al Esperanto. Kelkaj el ĉi tiuj faktoj kaj ankaŭ aliaj ebligis al E. Boirac diris : "Esperanto estos la latino de la demokratio." p. 17 (x2)

Samsence, post la kreo de la Universala Esperanto-Asocio en 1908, Zamenhof diris : "Iam, kiam la homoj komprenos unu la alian, tiam ili ĉesos reciproke malami reciproke .... kiam la popolo, la individuoj, komuniki liberan kaj Esperanto donos al ili la vojojn, tiu ponto por alvokiĝo inter etika, neŭtrala kaj helpa, kiu ne malplenigas ajnan hegemonion." p.65 (x2)

Sed tiu humanisma movado estis vundita de la diversaj militoj kaj la totalismo de la 20-a jarcento. Ulrich Lins verkis libron pri tio, La danĝera lingvo, fine de la 20-a jarcento. Kaj tiel ni trovas UEA kaj la Sennaciecan Asocion Tutmondan, kreitan de E. Lanti. Ambaŭ sin okupas favore al la homoj en la mondo.

Mi volas substreki parton de la Deklaracio de la 78-a SAT-kongreso : "La 78-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Zagrebo de la 2-a ĝis la 9-a de julio 2005 :

Kondamnas ĉiujn atencojn kiel tiujn, ĵus okazintajn en Londono kaj ĉiujn militojn.

Postulas dialogon kaj intertraktadon kiel rimedon al solvo de konfliktoj kaj aplikadon de la Ĝeneva konvencio al ĉiuj kaptitoj, interalie de Guantanamo-Golfo.

Ree postulas ke la landoj, kiuj ne ankoraŭ subskribis la Konvencion de Otavo, pri la "malpermeso de la uzado, produktado kaj stokado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de kontraŭpersonaj minoj", nepre subskribu kaj apliku ĝin.

Postulas inkluzivi en la kampon de apliko de la Konvencio de Otavo ĉiujn armilojn kiuj eksplodas, samkiel kontraŭpersonaj minoj, t.e. pro la ĉeesto, proksimeco aŭ kontakto de eĉ nur unu homo.

Postulas mondan solvon de la problemo pri rifuĝintoj kaj malaperigon de provizoraj restadejoj por ili.

Alvokas la loĝantaron de ĉiuj landoj ne subskribintaj la Kiotan konvencion pri mediprotektado, premi sian registaron tuj subskribi ĝin.

Apogas la mondajn, kontinentajn kaj lokajn sociajn forumojn kiuj kontraŭstaras la liberalan kapitalisman tutmondiĝon.

Kontraŭstaras sklavecon kaj uzadon de virinoj kaj infanoj kiel varojn.

Defendas la homajn rajtojn por ĉiuj homoj, inkluzive de malliberigitaj esperantistoj." x:3

Vi povas en tiu vico vidi la kontinuecon ekde la komenco de la esperantistaro ĝis hodiaŭ. Samsence, la Kongreso de Liberpensado voĉdonis en julio 2005 por rezolucioj favoraj al Esperanto. Ili substrekis la gigantajn eblojn de tiu lingvo en libera interrilatado kaj en libera pensado.

Post unu jarcento, esperantistoj, liberpensantoj, humanistoj estas sur la samaj terenoj. Sed Esperanto estas hodiaŭ ĉiam ankoraŭ la unusola internacia lingvo laŭcele farita por efektivigi la realan humanisman ponton al monda demokratio.

x1 : Historio de Esperanto, Movado kaj Literaturo, 1887-1960. 1‑a vol., Leon Courtinat, Agen 1964.

x2 : Histoire du mouvement esperantiste en Roussillon, J. Amouroux, M.-T. Lloancy, R. Lloancy, Conflent, éd. du castillet, Perpignan 1985.

x3 : Deklaracio kaj Gvidrezolucio

Dominique Simeone

Respondeculo de la komissiono Esperanto kaj de la IHEU membro de la franca liberpenso organizado

Deklaro de IHEU al la Esperanto-kongreso de 2006 Aprilo

Humanistoj kredas, ke nin ĉiujn unuigas nia komuna homeco kaj nia komuna destino kiel loĝantoj de nia planedo, senkonsidere pri la lando, en kiu ni loĝas. Humanistoj estas konvinkitaj, ke la homaro povas trovi vojon por progresi laŭ paca maniero kaj proponas la homajn valorojn de libereco, demokratio, racio, scienco kaj paco kiel bazon por konstrui novan mondan ordon. Humanistoj daŭrigas sian tutmondan batalon kaj rezistadon kontraŭ la religia fundamentismo, kiu ĉirkaŭprenas la mondon, kaj kampanjas por strikta apartigo de religio kaj la ŝtato ĉie en la mondo. Ni kredas, ke la humanismo estus la dissolvanto de la dividoj en la socio.

PNG - 21.5 kb
Internacia Humanista kaj Etika Unio oficiala Simbolo

Ankaŭ esperantistoj, kiujn inspiris la vizio de Zamenhof pri unu lingvo povanta unuigi ĉiujn popolojn de la mondo, laboras cele al starigo de paca monda orodo kaj universala kulturo. Mi kredas, ke se la humanismo bezonas lingvon alian ol la racion kaj prudenton, ĝi estus Esperanto ; kaj ke se Esperanto bezonus filozofion alian ol la vizion de d-ro Zamenhof, ĝi estus humanismo.

Ni laboru kune por krei egalecan mondan ordon kaj por atingi niajn komunajn celojn en ĉi tiu rapide tutmondiĝanta mondo.

Babu Gogineni

elŝuti :

IHN-June-2006 Bedaŭrinde nur en angla lingvo
PDF - 746.6 kb, 0 x 0 pixels