Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Alparolo. France Culture, la 12an de marto 2006.

La Libera Penso akceptas Dominique Simeone-n, esperantisto.


Gesinjoroj, bonan tagon.

Mi nomiĝas Dominique SIMEONE kaj mi estas la responsanto de la Komisiono Esperanto de la Liberpenso, ankaŭ la prezidanto de la Liberpenso de la departemento Yvelines, kaj la delegito de la Liberpenso en la kontrolkomisiono pri balotoj de la Kongreso de la Popoloj.

Mi faros al vi partan prezentadon de la temo, kiun mi studas en la Instituto pri Esplorado kaj Studoj de la Liberpenso t.e. la Liberpenso kaj Esperanto. Unue mi deziras saluti la memoron kaj la agadon de Gilbert LEBEC, esperantista liberpensulo kiu mortis antaŭ unu monato, kaj kiu partoprenis en miaj esplortaskoj.

Kiel vi scias, la iniciatinto de la Lingvo Internacia, alidire de Esperanto, estas Ludoviko Lazaro ZAMENHOF. Li eldonis en 1887 la unuan gramatikon, kiu entenas nur dek ses regulojn. Ĝia simpleco kaj alireblo ebligos, ke la unuaj esperantistoj disaj tra la mondo kuniĝis en la una Monda Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Sed jam en 1904, la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso aprobis proponon favore al Esperanto kiel lingvo por kunligi kaj emancipi la Homojn. Kaj denove en 1905, dum la Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj la Ŝtato tuj estis adoptita leĝo kies centjariĝon ni festis en decembro 2005, kaj ankaŭ la reiron al la origina teksto, same kiel al ĝia disvolviĝo en Francio kaj en la mondo, la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso kunveninta en la « Trocadero » en Parizo esprimis proponon favore al Esperanto kaj al ĝia lernado. Kiel mi tion substrekis, la unua Universala Esperantista Kongreso estis tuŝata de la debato favore al la Respubliko kaj la laikaj francaj esperantistoj formetis klerikalan strofon, kiun ZAMENHOF planis legi.

Sed en 1906, dum la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso en Buenos-Ajreso en Argentino, estis decidite krei Internacian Esperantistan Societon de Liberpensuloj. Ĉe la Universala Kongreso en Kembriĝo en 1907, tiu Societo estis kreita de la esperantistoj de la progresemaj movadoj de la tiama epoko, el kiuj Moch kaj Fi-Blan-Go. Ĝi ekzistis ĝis 1914 kun la Liberpenso kiel gazeto. En 1923 ĝi denove aperis en la Internacia Ligo de la Liberpensuloj kun la Liberpensulo kiel gazeto ĝis 1927, dum en 1925 estis kreita la Internacio de la Proletaroj- Liberpensuloj. Sed kie estas la esperantistaj liberpensuloj ?

En 1921, dum la Universala Kongreso en Prago, estis kreita Sennacieca Asocio Tutmonda aŭ S.A.T., precipe de Eŭgenio LANTI. Tiu asocio, kiu ankoraŭ ekzistas, ne konsentas pri la neŭtraleco de la lingvo kaj favoras al la politika debato. Laŭ tiu vidpunkto, la esperantistoj liberpensuloj troviĝis ene, kaj ekde 1929 liberpensa sekcio ekzistis, sed malaperis post 1932, koncerne la periodon inter la du mondmilitoj.

Paralele la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj, dum la 1930aj jaroj, referencas al la Tutmonda Kongreso de 1904 en malfacila politika etoso. Ĉirkaŭ 1935, estis kreita SAT-Amikaro, t.e. la franclingva asocio de S.A.T., en kiu agis liberpensuloj.

Dum la 1960aj jaroj, André CAUBEL (Andreo KOBEL), grava esperantista liberpensulo, ludis ĉefan rolon kadre de S.A.T., de SAT-Amikaro, de la Racionalista Unio, de la Liberpenso kaj ankaŭ de la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj, kiun li forlasis ĉirkaŭ 1970.

Fine, ĉirkaŭ 1990, naskiĝis, kadre de la Universala Esperantista Asocio, la asocio ATEO, kun Ateismo kiel gazeto. ATEO celas kunigi la ateistojn kaj la liberpensulojn.

Ni plu parolu pri la Nacia Federacio de la Liberpenso. En 2001, en Givors, la nacia kongreso de la Liberpenso adoptis la sekvantan mocion : « La nacia kongreso de la Liberpenso asertas la neceson disvastigi la uzon de Esperanto, lingvo portanta valorojn universalismajn kaj pacismajn, karajn al la Liberpenso, ĉe internaciaj institutoj, i.a. Unesko » Same, en julio 2005, dum la tutmonda kongreso de la Liberpenso en Parizo, estis adoptita la jena mocio : « La Tutmonda Kongreso de la Liberpenso, — konsideras, ke la lingvaj baroj malhelpas la rektan interŝanĝon de ideoj, spertoj kaj informoj en la batalo por la penslibereco, kontraŭ la obskurantismo, la ekspluatado de la kredoj kaj de la superstiĉoj kaj ke, en perspektivo de socia progreso, sen malutili al la lingva kaj kultura diverseco kaj riĉeco, tiu malhelpo devas esti nuligita per la uzo de lingvo senigita je ĉiuj ligoj kun iu ajn potenco, sennacia, alirebla kaj justa.

— opinias, ke la realigo de alirebla, justa kaj efika solvo por la lingva komunikado inter la popoloj viciĝas inter la urĝaĵoj de nia epoko ; ĝi vokas al prikonsidero, en tiu rolo, de Esperanto, kies kampo de aplikado estas jam tre vasta, kaj kiu estis objekto de multaj rekomendoj fare de eminentuloj kaj organizaĵoj inter kiuj Unesko.

— vokas sian membraron kaj simpatiantaron engaĝi sin en memvola agado de senlimaj interŝanĝoj kaj de rapida faligo de la lingvobaroj kun celo efike kontraŭstari la racian ekspluatadon de la malracio, de la mistero, de la kredemo, de la superstiĉoj, de la naiveco. » (julio 2005) Fine, mi legos al vi la finon de la Rezolucio pri Esperanto de la Nacia Kongreso de la Liberpenso en Metz (Meso) dum aŭgusto 2005 : « Do, tiu internacia lingvo ebligas senlimajn interŝanĝojn kaj nuligas la lingvajn limojn pere de sia racieco. Ŝajnas tiel, ke tiu lingva frateco estas rimedo por akordiĝi pri humanismaj, ateismaj kaj laikaj valoroj, kaj, laŭ tiu vidpunkto, ektrakti la solvon de mondaj malordoj, por meti homon kiel ĉefan valoron de niaj nunaj kaj estontaj esperoj. Okaze de la Nacia Kongreso en Metz, ni alvokas la neesperantistajn liberpensulojn ekliberiĝi el la naciaj lingvaj limoj, kaj sin devigi al lernado de la internacia lingvo ene de la asociaj grupoj historie ligitaj al la Nacia Federacio de la Liberpenso. Ŝajnas ankaŭ necese, en la nuna historia ordo, ke la nacia federacio de la Liberpenso rezervu lokon al Esperanto en ĝia strukturo sub formo de komisiono, por krei organizan lokon, kaj apogi la lokajn, naciajn kaj internaciajn agadojn de la Liberpenso. Ni povos nomi tiun komisionon « Komisiono Esperanto ». Ni ĵus trairis iom pli ol unu jarcento pri rilato inter la esperantista movado kaj la Liberpenso Nun, mi parolos al vi pri mia esplorlaboro kadre de la Instituto pri Serĉado kaj Studoj de la Liberpenso (franclingve I.R.E.L.P.) Tiu Instituto estis fondita en Junio 1999 laŭ la iniciato de la Liberpenso. Ĝi celas kunigi i.a. la naciajn arkivojn de la Liberpenso. Ĉirilate, la esploradoj pri Esperanto estas signifaj. Ni posedas malmulte da dokumentoj. Ni prenu kiel ekzemplon la tutmondajn kongresojn, kiel tiun de Buenos-Ajreso en 1906. Nuntempe mi havas nur nerektajn indikojn, kaj neniun fonton pri la kongreso mem, kio estas esenca en la decido krei la Internacian Socion de Liberpensuloj. Kion mi rimarkas rilate al jarcento pri movado, kiun oni ofte preterlasis, kaj kies fontoj estas ankoraŭ malkovrotaj, kiuj eĉ malaperis kaŭze de la hazardoj de la tempo, tio estas la malfacilo malkovri tiun tipan historiaĵon. Sammaniere, mi provas ellabori prozografion de la esperantistaj liberpensuloj. Sed mi kontaktas nur tiujn, kiuj responsas kadre de asociaj aŭ oficialaj strukturoj. La plimulto de la membroj estas ankoraŭ nekonataj. Kiam oni nomas iun el ili, malofte aperas la fakto, ke li estas liberpensulo aŭ esperantisto. Povus helpi min personaj arkivoj. Sed, ankaŭ tiuokaze, tiuj arkivoj estas disigitaj okaze de la forpaso de familiano kaj, se temas pri esperantlingvaj dokumentoj, ankoraŭ pli malfacilas trovi ilin konservitaj.

Tamen mi donas al vi ekzemplon, kiu estigas iom da espero. En 1904 kaj 1905, dum la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso, la delegito de Bohemlando estas Karel PELANT. Li subtenis la proponon koncerne Esperanton, kaj unuavide, estas neniu alia informo pri tiu esperantista liberpensulo. Kiam mi kontaktis japanan esperantiston, pli ol 90jaraĝan, kiu tradukas la ĉeĥan lingvon same kiel la ĉeĥajn verkistojn, li indikis al mi, ke iu libro skribita en 1910 citas la Liberan Penson kaj la ĉeĥajn liberpensulojn. Do Kirisu Kei demandis min pri tio. Mi kontaktis ĉeĥan esperantiston, kiu, saman tagon, eldonis en Esperanto biografion de Karel PELANT ĉe wikipedia. Sed, ankaŭ tiuokaze, la esploroj koncernas konatan verkiston, pri kiu restas manskribitaj notoj, kaj tio efikas. Mi rajtigas min rakonti al vi tiun esplorlaboron, ĉar ŝajnas, ke samtempe la memoro de la esperantista movado, same kiel tiu de la liberpensuloj, ofte estis cenzurata, kaŝata.

La I.R.E.L.P. celis kolekti la naciajn arkivojn, kaj ankaŭ internaciajn arkivojn, el kiuj tiuj de la esperantistaj liberpensuloj. Ĉar necesas havigi lokon por protekti, konsulti, fontojn ofte rarajn. La aktualaĵoj montras al ni, ke la memoro i.a. de la laborista movado estis neglektita profite al oficiala historio kiun oni volas leĝofari. La celo de tiaj taskoj gravegas, kiam oni scias, ke verkoj malaperis pro dogma influo de la kredoj. Abundas niaepoke memorrimedoj, same kiel vasta geografia kampo.

Sed samtempe ni devas agadi konsekvence, por ke la kono, la fontoj, ne malaperu aŭ estu flankenmetitaj. Esperanto estas vivanta lingvo, la esperantista movado havas historion : ni devas zorgi pri tio por vivigi ilian realecon tra la konstruanta mondo.

Do kiel ni konstatis, la Liberpenso kaj Esperanto havas komunan historion, kaj komunan estontecon. Mi priskribis al vi la ĉefajn temojn de miaj esploroj, sed mi devas ankoraŭ trovi pliajn dokumentojn. Mi profitas de tio por diri al vi, ke se vi disponas aŭ konas arkivojn rilatajn al la Liberpenso aŭ al Esperanto, bonvolu kontakti la Instituton pri Esploradoj kaj Studoj de la Liberpenso ĉe la sidejo de la Nacia Federacio. Sammaniere, se vi deziras kromajn informojn pri Liberpenso kaj Esperanto, bonvolu kontakti la komisionon Esperanto ĉe la Nacia Federacio de la Liberpenso : 10/12 rue des Fossés-Saint-Jacques 75000 Paris Mi profitas de tio por legi al vi la « Prezentadon pri centjara rezolucio de la Liberpenso favore al Esperanto » : En tiu epoko, la granda geografo Élisée RECLUS (Elize Reklu) povis jam konstati kaj noti en sia majstra verko « L’Homme et la Terre » (La Homo kaj la Tero) : « La progresoj de Esperanto estas rapidaj, kaj la idiomo penetras pli en la popolamasojn ol en la superajn klasojn, laŭdire inteligentajn. Tio estas, unuflanke, ke la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu estas renkontebla ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, malfavoraj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, prezentiĝas unuavice al la laboristoj havantaj malmulte da tempo por siaj studoj. » Élisée Reclus aldonis tiun ĉiam aktualan konstaton : « Jen kuriozaĵo, tiu nova lingvo estas jam vaste uzata ; ĝi funkcias same kiel organo de la homa penso, dum ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj ripetas ankoraŭ kvazaŭ fervora vero, ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj, kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ilia intima genio. Kio estas vera, tio estas, ke la radikoj de ĉiu lingvaĵo estas fakte ĉerpitaj el la primitiva fonto, kaj Esperanto konsistigas, pro sia tuta vorttrezoro, nova kaj nekontestebla ekzemplo. »

Unu jarcenton post la unuaj paŝoj de Esperanto en Francio kaj en la mondo, Interreto havigas novan impulson, kaj malfermas novajn perspektivojn al tiu lingvo kreita por ke la lingva komunikado estu pli alirebla, pli facila, pli justa inter la popoloj.

Mi elprenis tiun eltiraĵon el la Aktaro de la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso en Parizo en 2005. Eldonita en decembro 2005, ĝi akireblas ĉe la sidejo de la Liberpenso.

Ĝis revido.