Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Безбожник песенник SenDia Kantlibro
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Sejnman Nuntempa socialdemokratio, religio kaj ateismo
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1825 : Komploto estas bildrakonto pri decembrista provo reformi la caran Rusion
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce 54-n sesion de ONU

BEN CHACKO - Mao 130-a datreveno. En Ĉinio de Xi Jinping, ĉu prezidanto Mao revenis ?

2024

https://fondalmas2.github.io/2024/0...

Okaze de la 130-a naskiĝdatreveno de la fondinto de Popola Ĉinio, BEN CHACKO demandas ĉu amaskomunikilara plialtrangigo de Xi kiel nova Mao sonas vera – aŭ ĉu la trajektorio de la lando reale tiom ŝanĝiĝis…

Prezidanto Mao leganta ‘La Popolan Ĉiutagan’ en Hangzhou, 1961

26-an de decembro mejlŝtoniĝis 130 jaroj ekde la naskiĝo de prezidanto Mao — revoluciulo, kies signifo ŝajnas des pli granda nun pro la pliiĝo de Ĉinio.

Oftrenkontata temo en okcidentaj amaskomunikiloj estas supozata reveno de Ĉinio al maoismo sub prezidanto Xi Jinping. Antaŭ unu jaro ‘The Guardian’ citis Usonan akademiulon Hu Ping pri kiel Xi, surterene de enlanda politiko almenaŭ, “ĉiam pli revenas al idearo de Mao” ; aktualaĵfontoj, de ‘The New York Times’ ĝis Al Jazeera nomis Xi “la nova Mao.”

Certe Ĉinio festas Mao-on ĉi-vintre. Nova filmo, ‘Kiam Ni Estis Junaj’, prezentos liajn studentajn jarojn ; teleserio, ‘Kunpeng Ekflugas en Ondojn kaj Venton ‘, rakontos la historion de lia frua aktivismo kaj malkovro de marksismo. La “kun” kaj “peng” estas mitologiaj estaĵoj, aŭ unu estaĵo, ĉar la ‘kun’ (grandega fiŝo) transformiĝas en ‘peng’ (grandegan birdon) kies flugo, en la taoisma klasikaĵo ‘Ĝuangzio’, kaŭzas monatdaŭrantajn ŝtormojn kaj hirtigegas la marsurfacon je centoj da mejloj ĉirkaŭe - indiko de la grandeco de la rolo kiun Mao estas konsiderata ludi en Ĉinia historio.

Xi mem antaŭenpuŝis la “Ni revenu al Mao”-an temon. Baldaŭ post lia elekto, lastan jaron, al tria oficperiodo kiel gvidanto de Komunista Partio de Ĉinio, li prenis la politburoon en altprofila vizito al Jan’an, la komunista baza-regiono post la Longa Marŝo de la 1930-aj jaroj, de kie Mao direktis la internan militon, ricevis okcidentajn admirantojn kiel Edgar Snow ekzemple, kaj kiu fariĝis speco de prototipa por Ruĝa Ĉinio antaŭ venko je nacia skalo en 1949.

En la okuloj de okcidentanoj, ĉi tiu estas neapartigebla de pli larĝa interpretado laŭ kiu Ĉinio iĝas ĉiam pli kontraŭa kaj minaca.

Se antaŭ generacio ĝi estis pentrita kiel akceptinte kapitalismon, nun la regantaj kapitalismaj landoj vidas en ĝi malamikon, nun ĝia komunista karaktero estas emfazita.

Kiom reala estas la ŝanĝo ? En 2021 Ofkom [la oficiala Brita kontrolanta organizo por amaskomunikiloj] revokis la rajton de Ĉina ŝtata elsendorganizo CGTN dissendi en Britio, pretekste ke ĝi estis “ultime kontrolita per la Komunista Partio.” Porparolanto de la Ĉina eksterafera ministerio, Wang Wenbin, iome seke rimarkis, ke Britio “… klare konis, ekde la unua tago de raportado de CGTN en Britio antaŭ pli ol 10 jaroj, la naturon de niaj amaskomunikiloj ” kaj ke “Ĉinio estas komunista lando gvidata de la Ĉina Komunista Partio” — estis Britio, ne Ĉinio, kiu ŝanĝis sian politikon.

Multe el la ĉeftendenca rakonto pri Ĉinio estas simple sensenca. Tute natura sekvo de politike motivita kreskigo de usonaj sankcioj, obeeme kopiitaj de Londono kaj Bruselo, estas uzata por aserti, ke Ĉinio de Xi devenis memabsorbita kaj ekonomie izolita.

Sed estas dum ŝtirado de Xi ke Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de du trionoj de landoj tutmonde, kaj de Xi ke la ‘Zono kaj Vojo’ iniciativo anstataŭigis la Mondan Bankon kiel plej granda pruntedonanto en la disvolvo-financa sektoro.

La signifa plivastiĝo de BRICS, precipe en Proksima Orienta regiono, kie tradicie superregadis ĝis nun Usona imperiismo, evidentiĝas pliiĝon de Ĉina internacia influo : samkiel Ĉina perado de renovigitaj rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano, kaj ligita al ĝi batalhalto en Jemeno. Okcidenta parolado pri ‘izoliteco’ de Ĉinio estas same misgvida kiel uzo flanke de niaj (okcidentaj) politikistoj de esprimo ‘la internacia komunumo’ (the international community), kiu ĉiam signifas “Usono kaj ĝiaj aliancanoj.”

Efektive, samtempe mokante izolisman Ĉinion, okcidentaj komentariistoj atakas ĝin pro ĝia internacia pliaktiviĝo.

La Tutmonda Disvolva Iniciativo de Xi, La Tutmonda Sekureca kaj Tutmonda Civilizacia Iniciativoj estas prezentitaj, se menciitaj entute, kiel minacoj.

Iasence ili estas defioj al okcidenta monda ordo. Kiel skizis Ĉina fakulino Jenny Clegg, la unua proponas ekonomian disvolvan modelon, kiu metus finon al subordigita statuso por la globusa Sudo, la dua postulas internacian sekurecan arkitekturon kiu forĵetus “potenco egalas rajto” (‘might is right’) geopolitikon bazitan sur la NATO-modelo, kaj la tria reklamas egalan valoron por malsamaj civilizaciaj tradicioj, kiam nia nuna internacia arkitekturo kaj juro estas derivataj ekskluzive de la eŭropa tradicio.

Ĉi tiu defio al la Okcidento plene kongruas kun la ‘Ni revenu al Mao’ interpretado, ĉar Ĉinaj post-Maoaj gvidantoj ekde ĉiam adoptis pli malaltan profilon rilate internaciaj aferoj. En 2017 Xi diris, ke “la horo estas alvenita por Ĉinio stari sur la granda monda scenejo … stari alte kaj fortike en la oriento.”

La ‘Financial Times’ konsultis Christopher Johnson de la Uashingtona Centro por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj - unu el tiuj pensfabrikoj, financitaj per Usonoa ŝtato kaj armilogigantoj kiel Lockheed Martin kaj Raytheon, kiu provizadas ‘neŭtralajn’ fakulojn por niaj televidekranoj kaj gazetaj komentarioj.

Johnson diris, ke Xi rezignis pri la “Ni reformu kaj malfermu” epoko, kiun komencigis Deng Xiaoping en 1978 : “tiaĵon Deng neniam estus dirinta”. Xi ŝajne perfidas la faman dikton de Deng, nome ke Ĉinio devas “kaŝi sian forton kaj atendi sian tempon.”

La frazo “atendu sian tempon” tamen venas kun enkonstruita tempolimo. Ĉu Xi forlasas la strategion de Deng, aŭ simple faras la sekvan paŝon ?

Ĉinio bildigas la ascendon de BRICS kiel rimedo por finigi dominadon de malnovaj imperiismaj potencoj, kaj tiusence Xi vestas sin en malkoloniiga mantelo heredita de Mao. La Ĉinio de Mao esence ludis ŝlosilan rolon en organizado de la Bandunga konferenco de 1955, kiu estis provo de antaŭe koloniigitaj landoj skizii alternativajn gvid-relojn por internacia politiko.

Antaŭ la 60-a datreveno de Bandung en 2015, kaj kiel provo revivigi nocion de kunlaboro inter la du plej grandaj triamondaj landoj kontraŭ la Okcidento cele de tutmonda malkoloniigo, Ĉinio publikigis transskribon de tri renkontiĝoj inter Mao kaj Barata gvidanto Jawaharlal Nehru, kies celo estis pavimi la vojon al konferenco.

Aŭtoroj kiel Carlos Martinez en sia skribaĵo ‘La Oriento Ankoraŭ estas Ruĝa’ atentigas, ke la ideo ke post-Mao-a Ĉinio rompis definitive kun Mao ne estis io, kion Ĉinaj gvidantoj iam akceptis.

Kiam nove elektita prezidento Xi en 2013 deklaris “la 30 jaroj da reformo kaj malfermo ne povas nei la antaŭajn 30 jarojn” (de revolucio gvidata de Mao) ĝi estis interpretita ĉi tie kiel signalado de politika ŝanĝo, sed multaj citaĵoj de Deng aŭ liaj posteuloj ŝajnas speguli similan vidpunkton.

En 2003, tiama prezidanto Hu Jintao laŭdis Mao’n pro liverado de “plej profundaj kaj plej grandaj sociaj ŝanĝoj en la Ĉina historio.” Estis dum Deng-a periodo ke la kompartio eligis ĝian faman verdikton ke Mao estis 70-procente ĝusta kaj 30-procente malĝusta.

La direktoŝanĝo maldekstren de Ĉinio ne komencis kun Xi. Tute ne - negativa efiko de merkatigo sur laboristaj rajtoj jam estis rekonita dum la Hu registaro, kaj tiuj lastaj estis signife fortigitaj fare de Laborkontrakta Leĝo de 2007. La 10-jaroj de Hu-a ŝtirigo vidis socian sekurecon kaj sanajn elspezojn ekspansiiĝi proksimume kvinoble.

Estas neeskapebla fakto, tamen, ke Xi movigis kompartian politikon maldekstren. Lia Nova Evoluokoncepto subordigas ekonomian kreskon favore justeco kaj mediaj kaj ekologiaj konsideroj. Drama ekzemplo estis, en 2021, la 10-jara moratorio pri ĉiu fiŝkaptado en la plej granda fluvo de Ĉinio, Jangzio : io akompanata de miliardoj da funtoj da financa subteno por tuŝitaj fiŝkaptistaj komunumoj.

La merkato estas traktita kun pli da suspekto ol antaŭe. Antaŭ du jaroj preskaŭ ĉiu privata edukado kaj instruado estis malpermesitaj, movo pravigita kiel rimedo por antaŭenigi egalan aliron al edukado por ĉiuj lernantoj — kaj pli bone kontroli la studadan/vivadan ekvilibron de infanoj cele plibonigi mensan sanon.

Rigoraj novaj limigoj de Ĉinio pri interreta videoludado, inkluzive aĝgradigitaj limoj al la tempo, kiun homoj rajtas pasigi interrete, estas mokitaj kiel infano-guvernistina ŝtata aŭtoritatismo en la Okcidenta — sed tamen reprezentas gravan klopodon trakti la fremdigan efikon, kiun dependeco de ekzlusive virtuala socia interagado povas havi sur ‘bredita surrete’ generacio.

Eĉ pli ol la politikaj celoj, la metodoj uzitaj en la Xi epoĥo havas eĥojn de la ‘homamasa konsultado por havi partilinion’ de tempo de Mao, kaj la uzo de popularan mobilizadon por ĝia realigo.

La plej granda atingo de la registaro de Xi ĝis nun — kompleta elimino de absoluta malriĉeco — dependis de tiaj taktikoj. Milionoj da partianoj ricevis taskon pasigi fiksitajn periodojn ĉiujare deplojitaj al malriĉaj regionoj, laborante kun lokuloj kaj samtempe kontrolante ke ili estis konvene informitaj pri avantaĝoj, financado kaj subvencioj kiuj povus esti disponigitaj, tiel same de vidpunkto de ŝtata investo en la regiono generale, kiel ankaŭ por individuaj aŭ familiaj bezonoj, kiel loĝriparoj ekzemple.

Kune kun strebado altigi enspezojn ĉe la plej malriĉaj sociniveloj, Xi klopodis kreskigi pli egalecan etoson, subpremante miliardulojn kaj postulante, ke la registaro reguligu “troajn enspezojn” ĉe altsalajruloj kaj komercistoj. Li kontrastas la Ĉinian serĉadon de amasa prospero” kun “kelkaj evoluintaj landoj [kiuj] pro siaj sociaj sistemoj, ne solvis la problemon… [kie] la malegaleco inter riĉuloj kaj malriĉuloj fariĝis ĉiam pli serioza.” Spite al tio, la novaj domimpostoj kiujn li postulis renkontis reziston, kaj la pinta enspezimposto de Ĉinio restas la sama kiel tiu de Britio (45 procentoj) - apenaŭ egaleco laŭ stilo de Mao..

Xi promociis volontulan kulturon, admonante studentojn pasigi siajn feriojn en pli malriĉaj kamparaj regionoj, laborantaj pri disvolvaj projektoj, kaj ĝemeladon de riĉaj regionoj kun malriĉaj, kun laŭleĝaj devoj por la unuaj investi en la duaj.

Forsendita mem en kamparon dum la Mao-a “Ni revenu en kamparon” tendenco, Xi skribis pri la psikologia stampo ke ĝi lasis sur li : dum liaj raportoj ne atenuis iu ajn maniere lian doloron esti denuncita fare de Ruĝgardistoj dum la Kulturrevolucio (dum kiu lia fratino memmortiĝis), li ankaŭ argumentas ke liaj jaroj en la kamparo donis al li necesan senton de celo kaj persistemon por plibonigi la vivojn de la plej malriĉaj homoj de Ĉinio.

Pasintjare li iniciatis “kamparan revivigan movadon”, instigante urbajn novodiplomitulojn kaj komercistojn translokiĝi al siaj praulaj hejmurboj. Tiu ĉi estas ankoraŭ unu stimulo, sed denove, la amplekso de ĝia divergeco de longperspektivaj planoj de pli fruaj figuroj kiel Deng estas ne tiom granda.

En la 1980-aj Deng eksplicite defendis sian strategion por antaŭenpuŝi disvolvon de certaj provincoj — Gŭangdongo kaj Fuĝjano fariĝis pioniroj de la “Ni reformu kaj ekmalfermu” iniciativo — praviganta ĝin per la principo ke “iuj ekriĉiĝos unue,” sed la suksesuloj tiam estos postulotaj doni ŝultron al tiuj, kiuj ankoraŭ atendas.

La tuta koncepto de Ĉinio utiliganta merkatfortojn kaj eksterlandan kapitalon dum la “primara socialisma stadio” estis pravigita, de la komenco, kiel rimedo por konstrui la produktivajn fortojn por socialisma distribuo sur pli riĉa materiala bazo. Kvankam la plej multo da okcidentaj observantoj supozis ke tio simple estis senkulpiga ekspliko por daŭra kompartia regado super kapitalisma lando, la politiko de Xi konformas ĝuste al la intenco, kion la partio jam specifis de la komenco.

Se Xi ŝajnas eĥi Mao-on, tio povus esti pro tio ke la demandoj kiuj absorbis la Grandan Ŝtiriston, de diferencoj en riĉeco ĝis la rolo de Ĉinio kiel gvidanto de malkoloniiga movado, restas same urĝaj hodiaŭ kiel antaŭ 50 jaroj. La pliiĝo de globusa Sudo, ekz-e, eble konsistigas eĉ pli grandan defion al imperiismo ol tiama Sovjetunio.

Kiam la historiistoj de la venonto skribos sian rakonton pri kiel la (kompare mallonga) supereco de la Okcidento alvenis al ĝia fino, ambaŭ Mao kaj Xi sendube tre grande figuros en ĝi.

aŭtoro= Ben Chacko

elangligis Lou O’Carroll

angla originala ĉe : https://morningstaronline.co.uk/article/xi-jinpings-china-chairman-mao-back

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio