Antaŭ nelonge, mi decidis konatiĝi kun la speco de muziko, kiun aŭskultas kaj laŭdas miaj samaĝaj lernejkamaradoj kaj amikoj. Mi tial dokumentiĝis kaj elektis, tamen iom limigita de la ĉeestantaj havaĵoj de la mediateko (la plimulto el la kompakt-diskoj delonge estis ŝtelitaj de aliaj junuloj), tri artistojn el malriĉaj nigrulaj kvartaloj de la usona urbego Los Angeles, tri famegaj reprezentantoj de la muzik-speco “Gangsta Rap”, kiu estas ludata per elektraj muzikiloj, al kiuj oni aldonas kantiston, kiu plej afte nur diras -eĉ ne kantas !- fiaĵojn kaj insultojn. La adjektivon “Gangsta” tiu muzikspeco ŝuldas al la fakto, ke la plimulto el la “kantistoj” estis, aŭ estas, veraj gangsteroj. Vi mem juĝu, helpe de la tri sekvantaj ekzemploj !
- Snoop Doggy Dogg (Snup Dogi Dog), naskita en 1972 kun la nomo de Calvin Broadus, estis akuzita pro kunkulpeco en murdo de unu el siaj kantistaj konkurantoj. Li tamen estis liberigita, dank’al mongarantio de unu miliono da dolaroj, kaj de tiam iĝis mondfama artisto, kun miloj da admirantoj, kiuj ŝatas aŭdi tre mezkvalitan muzikon, kun nekompreneblaj vortoj, foje interrompitaj per pafbruoj.
- Easy E (Izi I = Facila E), naskita en 1964 kun la nomo de Eric Wright (Erik Rajt), mortinta en 1995 pro Aideso, sukcesis eldoni sian unuan diskon per mono de drognegoco, kaj poste fariĝis konata pro siaj provokadoj sur la kampo de insulto kaj de seksa diboĉo, kiun oni povas retrovi en lia muziko. Iom pli talenta, pli inventema ol Snoop Doggy Dogg, li donas la impreson esti misuzinta siajn kapablecojn en medio kie estas loko nur por fiaĵoj.
- Pli interesa ol la du antaŭaj estas Ice T (Ajs Ti = Malvarmega T/Teo ), naskita en 1958 kun la nomo de Tracey Marrow (Trajsi Maro). Vera gangstero en sia juneco, li plurfoje riskis mortpafadon, kaj interalie ricevis du klugojn en ventron, kiam li estis amormakleristo. Sian fian vivon li priskribas, akompanata de akra muziko, en siaj kantoj, aŭ pli ĝuste kriegoj de sovaĝa besto. Li akiris unuarangan lokon en tia muzikspeco, dank’al la klareco, kaj ekstrema perforteco de siaj diroj. Prezidanto Georges Bush (Ĝoĝ Buŝ) eĉ nomis lin “Publika malamiko numero unu” post la apero de lia disko titolita Cop killer (=Policistmurdisto). Li montras veran deziron de transdonado de mesaĝo, aldonante al siaj diskoj tekstojn de la kantoj (dum aliaj, kiel Snoop Doggy Dog, uzas la saman lokon por enmeti fotojn kiuj perfekte spegulas ilian nuran pretendemon). Estas klare, ke Ice T volas transdoni mesaĝon, sed kian ? Unuavide, oni povas pensi, ke li nur propagandas gangsterismon kaj perfortemon, kaj pro tio liaj kantoj prezentas veran danĝeron, kiam ili estas aŭdataj de junuloj malbone ĉirkaŭataj kaj jam perfortemaj, sed kiam oni klopodas pli profunde atenti la aferon, oni povas vidi ĝin tute alie : li ĉiam, ĉu per akra insultaro, ĉu per pli trafaj rimarkoj, speguligas la fiaskan staton de la usona ultraliberalisma sistemo, en kiu li estas tiel droninta, ke li ne ĉiam analizas la situacion ĝuste kaj objektive. Por mi, liaj kantoj ne propagandas gangsterismon, sed male celas, per troiga perfortemo, naŭzi ĉiujn, tiel ke la publiko konsciu pri la graveco de la situacio.
Tio kio validas por Ice T tute ne estas ĝeneraligebla. Efektive la plimulto de tiaj artistoj uzas tiun muzikon nur por persona propagando aŭ aĉa insultado al konkurantoj, kiuj mem ne pli valoras, sed ni tamen memoru, ke homo kiu nur vivas inter drogo kaj murdoj ne povas denunci siajn terurajn vivkondiĉojn parolante pri floretoj kaj rozkoloraj kunikletoj, kaj ke perfortemo en la esprimmaniero ofte kaŝas malesperon sed eĉ foje noblajn celojn en la enhavo.