Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

Fakoj

KIO ESTAS FAKO ?

Faka sekcio aŭ Fako estas organo de SAT, funkcianta do interne de SAT. En la statuto de SAT estas nur du aludoj al fakoj :

§8. D) difinas Fakajn Sekciojn kiel organojn de SAT.

§15. D) specifas, ke ĉiu fako funkcianta ekster la sideja urbo de SAT devas havi membron en la Ĝenerala Konsilantaro.

Kontraŭe al la Frakcioj, la Fakoj ne havas komunan ĝeneralan regularon, sed funkcias rekte konforme al la Statuto de SAT, ĉar ili estas SAT mem funkcianta teknike en difinita kampo. Ili povas havi propran specifan regularon. Ili principe funkcias en rekta kunlaboro kun la aliaj organoj de SAT, precipe kun la Plenum-Komitato, la Ĝenerala Konsilantaro kaj la Kongreso.

Nuntempe (2016) funkcias la sekvaj fakoj en SAT :
 Eldona Fako Kooperativa
 Pacista Fako
 Poresperanta Fako

En 2011 en Sarajevo, la kongreso en sia gvidrezolucio :

 bonvenigas la proponon krei artan fakon por efikigi la jam komencitan laboron de nunaj muzikistaj kaj artemaj SAT-anoj


Iam la SAT-fakoj estis pli multaj ol nun. Lanti en "La Laborista Esperantismo" (1928) mencias la ekziston de Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta, Vegetara sekcioj. En la jarlibro de 1949, ni trovas la adresojn de Literatura Komitato, Junulfako kaj Koopera Fako.

En la jarlibro de 1950 ne plu estas Koopera Fako, sed aperis Fervojista Fako. Ktp. La Literatura Komitato havis regularon, kiu denove povus servi, se rekreiĝus la Komitato.

La Fakoj kaj Frakcioj ne estas la solaj formoj de grupiĝoj de kamaradoj, ĉar la individua, sennacieca strukturo de SAT ebligas tiurilate senliman flekseblecon. Laborgrupoj povas ekstari laŭbezone kaj sen speciala permeso. Ĉiu membro estas respondeca pri sia agado kaj (§1 b)) "kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, ..." estas ja klarvorte esprimita celo de la Asocio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio