La 10an de decembro, la fame konata verkisto Günter Grass ricevis la nobelpremion pri literaturo, 1999. La premion, kiu krom la mondvasta honoro, plialtigas la enspezon per preska ? 1 miliono da e ?roj, Grass grandparte donacis al cigana asocio en Germanio.
Kiu ne jam a ?dis pri Günter Grass, la germana verkisto, kiu koliziis sian tutan vivon kun la homoj al li tiel karaj, la germanoj ?
Longtempe oni nomis Grass maldekstrulo, sed pli kaj pli oni komprenis, ke "Dekstre" kaj "Maldekstre" estas relativaj indikoj pri personoj apartenantaj al unu a ? alia tendenco. Eble Grass estas unu el tiuj personoj, kune kun la aliaj germanoj Heinrich Böll kaj Gunther Walraff, kiuj donis novan dimension al la penso progresema. Pli ol aliaj Grass kura ?is ataki la t.n. maldekstrajn intelektulojn, li kura ?is kontra ?stari la dira ?ojn de la maldekstrularo, ne nur en Germanio sed en la tuta mondo. Grass estas moderna filozofo, kiu jam atingis per siaj pensoj la 21an jarcenton anta ? la transiro al la jaro 2000.
Kiel decas, Grass faris sian Nobelparoladon. En ?i li, same akre kiel li skribis librojn, atakis la malhonesta ?ojn en nia mondo. "La plej grava atako kontra ? la reguloj kaj le ?oj, kiujn verkisto povas fari estas, ke li ne komplotu kun la venkintoj el la historio, sed staru prefere ĉe la linio kun perdintoj, la malsukcesintoj !" Li parolis pri la popolrakontistoj dum la tempo, kiam skribi estis la privilegio de pastroj kaj aliaj eklezianoj ; li parolis pri la tempo, kiam rakontistoj iris de loko al alia, rakontante pri murdoj kaj rabadoj, pri inundoj kaj sekecoj, pri Kain kaj Abel ; kiamaniere verkista kolektivo finfine kreis libron kiel la biblio kaj pri homoj kiel Homero.
"Mi venas el la lando kie oni forbrulis librojn", diris Grass, sed li aldonis : "Ni ĉiuj scias, ke la emon detrui la veron, kiu ne plaĉas, ni ĉiuj volonte ka ?as." La Nobelpremiito forte atakis mortkondamnon kontra ? verkistoj, kaj la plenumadon de tiu murdo, kiel oni faris kun la en 1995 ekzekutita verkisto Saro-Wiwa el Ni ?erio. "Saro-Wiwa estis la verkisto, kiu publike plendis pri la terura venenado kiun ka ?zis multnaciaj entreprenoj en lia lando kaj pro tio li estis ekzekutita". Jes la monda progresemularo kriis kaj sendis leterojn al la registaro de Ni ?erio, sed konstatas Grass, la firmao Shell plu venenadas kaj malpurigas la iam fekundan grundon de malriĉa lando en Afriko.
La granda dan ?ero, kiun montras verkistoj, estas, la ? Grass, ke la literatura argumento, ke la vero ekzistas nur plurale, same kiel la fakto, ke ekzistas ne nur unu realeco, sed ke anka ? tie ĉi ni devas konsenti, ke ekzistas pluraj. La potenco, la reganta klaso ne kapablas tion akcepti, sed ?uras je la nur propraj vero kaj realeco. Kompreneble, la reganta klaso subtenas verkistojn kaj artistojn, sed ?i preferas, ke ili skribu pri la pozitivaj herooj. Verkistoj devas doni lumeton en la mallumo al la homoj. La pozitiva heroo - kaj Grass diris, ke tiu ideo venis el la iama komunisma tempo - ridetante mortpafas la malbonulojn kaj inter du murdoj rapide fikas la belulinon, kiu sopirante atendas la heroon.
" Mi venas el la ma ?ra hispana skolo de la ’pikareska’ romano, kie la batalo kontra ? ventmueliloj da ?re estas kutimo. La ’pikaro’ travivas la humoran potencon de la malsukceso. Lia humoro pisas kontra ? la kolonojn de la potenco kaj segas la krurojn de la trono, bone sciante ke ?i ne povas detrui la templon nek kadukigi la tronon. Nur post pasado de la ’pikaro’ la mo ?ta kaj la trona aspekto sufiĉe ?an ?i ?is. Ĉie la ’pikaro’ instalas spegulojn".
En sia parolado Grass forte atakis anka ? kapitalismon : "Hodia ? ni povas vidi la geniajn malsukcesintajn infanojn de la ellumi ?ado. Per la ebloj, kiujn donis al ni la ellumi ?ado, pro manko de aliaj, ni klopodas ripari la dama ?on. Kun abomeno ni konstatas, ke la kapitalismo, post la deklarita morto de frato socialismo, estas pelita de megalomanio kaj pensas, ke ?i povas fari la ?vole (denove tiu referenco al la ununura vero de la potenco). La kapitalismo ripetas la erarojn de la ’mortinta’ frato per dogmaro, per la deklaro, ke la libera merkato estas la ununura solvo por la monda ekonomio."
Plej interese estas, kiam Grass parolas pri la plej grava problemo en la mondo, malsato : "Al tiuj, kiuj posedas monon oni povas doni novajn renon kaj koron, ni kapablas telefoni sendrate al la aliaj partoj de la mondo. Satelitoj kaj veterstacioj ?irmas nin el la spaco, ni posedas atakilojn kaj armilojn, kiuj multoblajn fojojn defendas nin, sed malsaton ni ne povas malaperigi."
Plurfoje mi legis la paroladon de Günter Grass. Kompreneble librojn de li mi jam legis, sed ĉu legi Grass fakte ne estas batali kun la literaturo ? Pezajn tekstojn kun malfacile gustumeblaj temoj li skribis. Legi Grass signifas solecon, el ?alton de la televido kaj radio, ermitecon en via propra domo. Sed rekompence vi ricevas kvaliton, altan kvaliton. Fakto estas, ke en la jaro 1999 la Nobelpremio pri literaturo iris al verkisto, kiu plialtigis la valoron de la Nobelpremio, al verkisto, kiu pli ol 55 jarojn poste plu suferas pro la vundegoj kiujn donis lia popolo al la mondo.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.