sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Lanti : Kio estas burĝo ? (artikolo)


-

Flaubert en Vikipedio


Gustavo Flober (Flaubert), franclingva verkisto k perfekta stilisto, difinis la signifon de la vorto "burĝo" jene : Burĝo estas malnoble pensanta homo ...


Pensi malnoble, tio signifas pensi egoiste, celi ekskluzive personan profiton, deziri nur individuan feliĉon, eĉ se ĝi devas esti akirata per la malfeliĉo de aliuj.


Se pri tiu difino oni konsentas, estas eble konstati, ke en la proleta klaso troviĝas multe da tiaj "burĝoj". Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon.


Tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de sia klaso. Inter ili la burĝaro rekrutas lakeojn, policanojn, strikrompantojn ...


Feliĉe en la burĝaro troviĝas ankaŭ homoj, kiuj perfidas sian klason. Marks, Kropotkin, Lenin k aliaj apartenis la burĝan klason laŭ sia deveno k socipozicio. Sed ili ne defendis sian klason ; male ili akre ĝin kontraŭbatalis. Mense ili transklasiĝis, proletiĝis k fariĝis la plej timindaj kontraŭuloj al la kapitalismo.


Tial la burĝaro malamis k persekutis tiujn klasperfidulojn ...


Ne laŭvole oni naskiĝas, ĉu en la burĝa klaso, ĉu en la proleta. Sed dependas de nia volo subteni aŭ kontraŭbatali la klason al kiu laŭdevene ni apartenas ...


Ankaŭ estas la rezulto de hazardo, ke ni naskiĝis, ĉu en Ĉinio, ĉu en Portugalio, ĉu en alia lando. Sed per nia volo ni povas fariĝi mondlingvanoj ; ni vole povas malatenti la nacian ideologion k pense, mense sennaciuliĝi. Ni povas esti naciperfiduloj, samkiel ekzistas klasperfiduloj.


Tial la SAT-anoj ne utopias nek fantazias. Ili male agas kiel realistoj, kiuj staras ĉe la pinto de la profunda, nehaltigebla sed malrapida fluo, kiu portas la homaron al mondunueco, al sennacieca socisistemo ...


(24-VI-1926.)


Fonto :

 Kio estas burĝo ?, teksto de Lanti’ el Vortoj de Kamarado E.Lanti (24-VI-1926).


Vidu franclingvan version sur la retejo de SAT-Amikaro :
 Qu’est-ce qu’un bourgeois ?


Vidu ankaŭ :
 Kio estas burĝo ?, teksto de Petro Levi’ verkita en 2005.

Sama rubriko :


puce Lanti : Kiuj estas la saĝaj ?

puce Lanti : Kio estas burĝo ? (artikolo)

puce Lanti : Pri "Frontunueco" (artikolo)

puce  Lanti pri esperantigo de propraj nomoj

puce Faksimilo de la skribo de Lanti




Supren