Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de januaro 2012
puce La 17an de januaro 2012
puce La 30an de januaro 2012
puce La 9an de januaro 2012

La 17an de januaro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de januaro 2012

Hodiaŭ mi tradukos la artikolon aperintan en la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio. La raportanto, s-ro Baba Isao 67-jara, estas la membro de la asembleo de la urbo Namie, Fukuŝima. Li apartenas al Japana Komunista Partio.
.
Drasta Ŝanĝiĝo de la urba asembleo kaj la loĝantoj

La festo de novadoltiĝintoj kaj la novjara parado de la fajrobrigado
La fama monto Adatara sidas impone kaj ĝia pinto kovrata de neĝo estas belega. Ĉe kelkaj pordoj de la provizoraj domoj vidiĝas ornamaĵo de novjaro, sed la novjara etoso estas tiel peza, ke ni hezitas saluti gaje per la kutima novjara saluto. Dek monatojn post la katastrofo kaj la nuklea akcidento ni ankoraŭ ne havas klaran estontecon.
Suferantoj postulis la kompenson de TEPCO pri 23000 damaĝoj, sed TEPCO pagis nur 5300000000 enojn (53000000 eŭroj) pri 2340 damaĝoj. Ĝi tre malrapide laboras.
La registaro klarigis la 16an de decembro, ke la reaktoroj en la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima haltis en la stato de malvarma temperaturo, kaj senbaze deklaris la finon de la akcidento. Kontraŭ tiu deklaro aŭdiĝas multaj voĉoj kiel « Kion pensas la registaro ? », « Kiam ni povos reveni hejmen ? », « Ankoraŭ eliĝas blanka fumo el la reaktoroj », « Oni ne povas scii, kia estas la stato en la reaktoroj ? ». La registaro volas forgesigi al la popolanoj la akcidenton. Kontraŭ tio la suferantoj severe kritikas la registaron.

Dank’ al la mondonaco de Japana Komunista Partio

La 8an de januaro okazis la urba festo por novadoltiĝintaj gejunuloj en la urbo Nihonmacu, kien la urba funkcio translokiĝis. En tiu festo 220 partoprenis el diveraj lokoj. Tiuj gejunuloj vestis sin belege, kaj gajigis la etoson. Ankaŭ mi renkontis multajn konatojn, kiuj rifuĝis al aliaj urboj, kaj konversaciis. Kiel la reprezentanto de la gejunuloj s-ro ŜIGA Satoŝi salutis : « Ni dankas al ĉiuj en Japanio kaj en la mondo pro la granda helpo al ni. Venkante ĉiujn malfacilojn, ni antaŭeniros paŝon post paŝo por plenumi nian revon rekonstrui nian urbon kontraŭ la nuklea akcidento ».
En la novjara parado de la urba fajrobrigado partoprenis 180 el 512 brigadanoj, kiuj dise loĝas en diversaj urboj. En la cunamo 4 anoj mortis, do la ceremonio fariĝis pli solena. La urbestro salutis : « Tiuj kvar dediĉis sian vivon por savi la loĝantojn en la kaosa situacio pro la nuklea akcidento. Ni kune kompatos kaj dankas tiujn sindonintojn ».
Sur la podio estis altaro por la mortintoj, kaj la respondeculoj donacis florojn. La fajrobrigadestro s-ro KONNO Sakae dankis al mi, dirante : « Ni faris tiun altaron, dank’ al la mondonaco de Japana Komunista Partio. Nur vi donacis monon al ni. Bonvolu transdoni nian dankemon al la partianoj ».

Deklaro pri la forĵeto de ĉiuj reaktoroj en Fukuŝima

La nuklea akcidento detruis la korojn, la korpojn, amikarojn kaj hejmojn. Dum la pasintaj 10 jaroj, ni spertis ne-normalajn aferojn, kaj dume granda ŝanĝo aperis en la konscio de la loĝantoj, la urbestro kaj la urba asembleo. En la decembra kunsido de la asembleo, la urbestro s-ro Baba respondis al mia demando jene : « En la baza principo de la rekonstruo de la urbo mi volas inkludi nuligon de ĉiuj reaktoroj en Fukuŝima ». Krome la asembleo adoptis du rezoluciojn : la nuligo de la invitrezolucio de du novaj reaktoroj en la urbo Namie, kaj malfunkciigo de ĉiuj reaktoroj en Fukuŝima ». Antaŭe la urbo kaj alipartianoj ĉiam volis inviti novajn reaktorojn en la urbon kaj neniam postulis la malfunkciigon de la reaktoroj. Nur la komunista partio postulis tiujn aferojn de longe.
La unua rezolucio diras : « Vivo de la loĝantoj kaj la nukleaj reaktoroj ne povas kunekzisti » kaj la dua, « La asembelo de la urbo Namie postulas de la registaro kaj TEPCO, ke tiuj malfunkciigu la reaktorojn por ke la loĝantoj, precipe gejunuloj kaj infanoj, povu vivi trankvile en la socio mediprotekta kaj ne dependanta de atomenergio » Tio estas granda, kaj drasta ŝanĝiĝo. Multaj homoj, kiuj antaŭe subtenas la atomenergian politikon, nun fariĝis kontraŭ atomenergio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio