Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Parolado de urbestro el Fukuŝima gubernio la 19an de marto
puce Revenante el la infektita fermitareo de Fukuŝimo (urbo Futabo)

Revenante el la infektita fermitareo de Fukuŝimo (urbo Futabo)

Teksto de Ĵanik’ Manj’ (fr : Janick Magne), Kandidatino de franca partio EELV por deputita elektado en Azio-Oceanio — "CEI"

Traduko : Ŝtonĉjo, korektita de Vito

Origina ligilo en la franca :

http://janickmagne.fr/2012/02/de-retour-de-la-zone-interdite-de-fukushima-ville-de-futaba/

La 19a de februaro 2012,

Bonan tagon al ĉiuj.

Mi hodiaŭ revenis el Tokio. Tiu vizito de Futabo kaj mia renkonto kun diversaj membroj de la familio kiu alkondukis min tie, estis emociigaj. Mi kredis esti forta, mi konstraŭstaris la skuon kiam mi kunestis kun ili, sed ĉi-vespere, kiam mi rehejmiĝis, mi ekploris...
Bildoj de disfalitaj domoj, de ruinigita ŝoseo, de la malsupra urbo ĉe marbordo tute malaperinta (nur restas kvazaŭ forlasita tereno senfina), bovaj ostoj en la bovejo (la uloj intencis rehejmiĝi sekvontan tagon kaj ne imagis ke forlaso estus senrevena, ili lasis la bovojn enŝlositajn en la bovejo),
duono da dentaro de bovo en la survoja ŝlimo (plejeble formanĝita de malsataj vagaj hundoj),
ventro ŝvelita de kroma bovo putrinta kiu venis morti ĉe kroma vojo,
montrofenestroj de detruitaj vendejoj, iliaj varoj forlasitaj, senorde,

etaj tradiciaj kultejoj tute disaj,

monumentoj en la tombejo parte kuŝigitaj,
senuzaj kurtenoj elirante el rompitaj fenestroj, kiuj svingiĝas laŭ la malvarma vento de februaro,

kaj ankaŭ ĉiuj tiuj belaj starantaj domoj, ĵuskonstruitaj, ĉirkaŭitaj de ĝardenoj, en kiujn ne eblas reveni por vivi, ĉar ili estis radioaktive infektitaj...

Miaj amikoj, provante repreni kelkajn posedaĵojn, kiujn ili devas kontroli, por aserti ĉu tiuj estas sufiĉe ne tro radioaktivaj por rajti eliri el la areo... Ili ekipiĝis kun kontrolilo, kiun ili prunteprenis ie por denove kontroli... Plejofte, vestaĵoj estas tro infektitaj por rajti esti forprenitaj.
Tiuj homoj, pudoraj pri iliaj malfeliĉo, sed ne plu ridetantaj, kiuj havis plej belan vivadon ĉi-tie, inter arbaro, montaro kaj marego, hodiaŭ elmigrintaj en fabrikitajn malgrandajn loĝejojn... Ili posedis bovojn, domojn, bienojn, rizejojn...

Pudoraj, ĝis kiam ili liberiĝos baldaŭ, unuigitaj ĉe tagmanĝa tablo de restoracio en najbara urbo, ili konfesos :

« Mi neniam imagintus iĝi tiel malriĉa. »

« Mi tiom dezirintus helpi tiujn de la malsupra urbo, kies domoj estis englutitaj de la cunamo, loĝigi ilin, sed ne eblis : nia domo estas infektita, endas ne plu loĝi en ĝi. »

«  Post monatoj en mezlernejo ne plu uzita, dividante kursĉambron kun ceteraj elmigrintoj, ni sukcesis trovi etan loĝejon, sed ni ankoraŭ ne havas laboron », poste « Ni estas malproksime de la maro, tio mankas al ni, ni ĉiam vivis tie. »

« Ankoraŭ restas 12 jaroj pagotaj por domo, kiu iĝis neloĝebla... La iomon da mono, kiun ni ricevas, ni devas konservi, por elpagi la ŝuldon... Ne plu restas io al ni. » (Tio estas komuna problemo en Japanio : oni plu pagas ŝuldojn, malgraŭ iu ajn evento, eĉ por domo disfalinta aŭ malsanfavora, sekve de katastrofo).

« Mia domo estas tiu flava, kun granda fenestrego kontraŭ la maro, kiun vi ĵus vidis. Ĝi belas, ĉu ne ? Ĝi estas ege infektita, nenio plu utilas. »

Kutime, post natura katastrofo, homoj interhelpas, purigas, kune rekonstruas kaj vivo rekomenciĝas... SED NUKLEA KATASTROFO ESTAS NE NORMALA KATASTROFO. Nur restas ruinaĵoj, malplenaj domoj kaj senanimaj urboj, kaj ne utilas fari ion, ripari ion : nek vojojn, nek tegmentojn, nek murojn, nek tombejojn, nek bovejojn... Ne plu lokiĝeblas homoj, ilia laboro, iliaj brutoj aŭ bienoj. KVAZAŬ HOMO ESTUS TROE.

Iu kiu iĝis sen io ajn, kies profesia vivo ĉiam okupiĝis pri atomcentraloj, fine konfesis al mi :

— « Necesus alia formo de energio… »

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio