|
serĉado :
|
1-a strofo :
Dek boteloj pendas ĉe la mur’ ;
dek boteloj pendas ĉe la mur’.
Sed, se akcidente falus unu nur,
jam nur naŭ boteloj pendus la mur’.
2-a ĝis 9-a : Tiel laŭvice de naŭ, ok, sep, ktp. ĝis du.
10-a :
Jen botelo pendas ĉe la mur’,
jen botelo pendas ĉe la mur’.
Sed, se akcidente falus tiu nur,
jen plu nur odoro pendus ĉe la mur’.
Mi plukis la ŝerckanton el la kajero "Ni kantas en Esperanto",
redaktita de Ludoviko Schödel, la notojn desegnis Elvira Appel,
2-a eldono, Esperanto-Unuiĝo en la Kultura Ligo de GDR, Berlino 1989. (HGK)
PS : Mi lingve iom ŝanĝis la tekston. (HGK)