Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 9an de julio 2024 . Ĝis nun estas 2937 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Endre Tóth : Aŭtune
puce Endre Tóth : Pordoj

Endre Tóth : Pordoj

rakonto



Endre Toth
PORDOJ

– ...tio jam elĉerpiĝis – diris la kelnerino – mendu prefere Bureŝanon : ĝia prezo estas la sama, kaj nepre ĝi ne estas pli malbona, ol la alia.

Ŝia nomo estis Tereseta : dikkrura ino, iom malbela. Iam ili kune vizitis lernejon.

– Bone. Partu do tion – diris la viro – ekkubutumis sur la tablon, kaj observadis la du pordojn aliflanke. Sur la unua estis surskribo ; SINJOROJ – HERREN. Sur la alia : SINJORINOJ – DAMEN.

La ciganmuzikestro levis la violonon, ek-eksonigis la kordojn, ĉirkaŭrigardis, sed ne komencis la muzikon, demetis la instrumenton kaj residiĝis, kun enua mieno.

Tereseta trarapidis la halon. Ŝi portis kolbasetojn vaporantajn, sur pleto.

Al la najbara tablo alvenis virino, en ruĝa vestaĵo, akompanate de du viroj. „Bonvesperon“ – ŝi diris arde. Ĉu vi komprenas ? „Bonvesperon“. Ĉu oni aŭdis jam ion tian ? Nur simple : „Bonvesperon“.

Ne eblis kompreni ŝiajn pluajn vortojn, ŝi mallaŭtigis sian voĉon, sed la rakonto povis esti interesa, ĉar la du kavaliroj vigle kapbalancadis, klinante sin sur la tablon.

Mi atendos ŝin – pensis denove la viro. – Mi kunportos ŝin hejmen. Nu, nature al mia hejmo.

La elektra motoro haltis, aŭdigante plendan ĝemon. Grandega ferinstrumento pendis sur dika metal-ŝnuro super la buŝo de la ŝakto. Ĝi svingiĝis malrapide, apenaŭ videble, en la lumo de la manlampoj.

– Ĉu vi scias, ke tuj estos la dekunua horo ? – la ledĉapulo diris al la alia.

– Kion fari ? Nepre ni devas ellevi tiun ĉi fatrason. Ili streĉis siajn fortojn kaj komencis ŝovi la ruleblan gruon malantaüen. Maldensaj pluveroj piketis ilian vizaĝon. Dum la laboro groteskaj ombroj kuradis sur la muro, laŭ danco de la manlampoj pendigitaj sur iliaj brustoj.

***

– Ĉu vi deziras glason da vino ? – demandis la viro, kiam Tereseta alportis la Bureŝanon.

– Dankon, ne. Estas ankoraŭ frue, multe da laboro estas antaŭ mi.

– Ĝis kiam ?

– Ĝis la dua.

Ho ve. Kaj nun apenaŭ estas la dekunua.

Bedaŭrinde – diris la knabino kaj verŝis al li. –Tien vi nepre ne iru !

– Kien ? – demandis la viro.

– Tien – Tereseta mansignis al la pordo SINJOROJ – HERREN. – Ĝi ŝtopiĝis denove. La fiaĵo atingis ĝis la maleoloj.

– Denove ?

– Jes. Aĉa diboĉejo. En oktobro mi forlasos tiun sterkejon.

– Kaj kion vi faros ?

– Mi fariĝos kasistino en la florvendejo.


– Ĉu tie estos pli bone ?

La knabino nur levetis la ŝultrojn.

Tereseta, ora floro ! – aüdiĝis el la fino de la salono.

***

– Ni devus kovri la ŝakton – diris la ledĉapulo.

– Duope ? – demandis la alia. – Kiam ni malkovris ĝin, ni estis kvarope, kaj eĉ tiam apenaŭ ni povis ekmovi tiun malbenitan betonkovrilon.

Ili staris senkonsile. La ledĉapulo direktis la lumon malsupren, en la ŝakton. En okmetra profundo kuŝis krude gigantaj fertraboj, kelkaj tuboj staris pikprete, de sur kiuj ĵus oni formetis la grandegan fermilon. En la fundo de la ŝakto vibris akvo, respegulanta kapricajn lumojn sur la ŝimmakulitajn murojn vertikalajn.

– Kvazaŭ ĝi estus elefantkaptilo – diris la ledĉapulo, kaj li kraĉis en la profundon.

Aŭskultu min – diris la alia – , ni ŝlosos la pordegon, ni kunprenos la ŝlosilon, kaj morgaŭ matene, je la naŭa ni alvenos unuaj ; ĝis tiam neniu povos veni ĉi tien, trankvile ni lasu do la ŝakton malfermita.

– Nu, kaj tio ? – diris la ledĉapulo, montrante la pordon super la sep ŝtupoj, sub kiu maldika lumstrio filtriĝis eksteren.

– Ĝi estas ĉiam fermita – asertis la alia, sed lia voĉo ne estis firma.

Estus necese provi la pordon super la sep ŝtupoj – li pensis, sed por atingi la plej malaltan ŝtupon el la sep li devus salti super la osceda buŝo de la ŝakto, kaj tio estas ankaŭ ĉe taga lumo danĝera entrepreno.

– Ĝi estas ĉiam ŝlosita – li ripetis – , sed nepre ni avertos la ĉefon, por ke ili estu singardaj – li aldonis poste, sin kvietigante.

***
La viro jam trinkis la duan glason. Tereseta estas hodiaŭ iom malbonhumora – li pensis. – Sed poste certe ŝi akceptos kelkajn glasetojn, kaj ŝi fariĝos pli gaja. – Ke ŝi estas iom malbela ? - Nu, se la lampoj estas malŝaltitaj, ĉiuj knabinoj iĝas egale ĉarmaj.

Kvazaŭ estus tute egale, kion li faras, Ii stariĝis kaj ekiris al la pordo SINJOROJ – HERREN.

Kiam lia mano jam estis sur la klinko, subite li ekmemoris pri tio, kion la knabino diris : „la fiaĵo atingas ĝis la maleoloj". Faras nenion. Mi iros al la strato – li pensis – kaj ekiris al la enirejo.

Ekstere ĵus alvenis aŭtobuso. Ordinare gi restas ĉi tie, ĝis alia buso alvenas. Nun ne eblas eliri tien. Faras nenion, mi eliros al la korto – li pensis. Sed li ne iris tuj. Li rigardis eksteren, tra la vitra tabulo, sur kiu pluveroj vetkuris malsupren. La reflektoro de la buso, kaj la gaja lumo. venanta el la fenestroj, iluminis la placeton. kiu nun emanis nerealan, fabelan afablecon, kun la anguloj perdiĝantaj inter la duraj ombroj.

La buso alvenis – diris iu en la gastejo ĝojegante. – Venu ĉiuj ! Ni rigardu, kiu alvenis ?

Preskaŭ ĉiuj tumultus ĉe la enirejo.

***

La ledĉapulo jam manipulis per la seruro de la pordego. Li provis la klinkon ankoraŭfoje, por ke li estu certa pri la afero.

– Ni nepre avertu la ĉefon – li ripetis.

– Nature, nature ! – respondis la alia, kaj levis la okulojn al la ĉielo.

– Senĉese pluvas ! Diablo forprenu ĝin !

***

La viro ekenuis la gapadon. Li ekiris al la korta pordo. Kiam li malfermis ĝin, la freŝa, humida aero agrable frapis lian vizaĝon. Silente li fermtiris la pordon malantaŭ si, kaj dum momento li ĝuis la mutan mallumon. Poste li suprenrigardis al la ĉielo. Stelo vidiĝis nenie.

– Senĉese pluvas ! Diablo forprenu ĝin – li diris duonvoĉe, kaj ekiris malsupren sur la sep ŝtupoj.


skanis Hans-Georg Kaiser


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio