Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 29an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2910 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Jevsejeva : Aŭtuna melodio
puce Jevsejeva : Benata estu tiu tag’
puce Jevsejeva : Tri infanpoemoj

Jevsejeva : Benata estu tiu tag’

rimpoemo



Ludmila Jevsejeva
Benata estu tiu tag’ !


Benata estu tiu tag’,
Kiam eksonis mia ploro
Unua inter naskdoloroj
De panjo mia. En imag’
Benata estu tiu tag’ !

Benata estu tiu tag’,
Kiam unuan paŝon faris
Sur tero mi. Neniu baris
Aspiron je memstara ag’.
Benata estu tiu tag’ !

Benata estu tiu tag’,
Kiam spontane fluis rido
El brusto mia kaj sen brido
Amora koron vundis sag’.
Benata estu tiu tag’ !

Benata estu tiu tag’,
Kiam kvinpinta verda stelo
Min adoptigis al la Belo,
Al lukto sub pacama flag’.
Benata estu tiu tag’ !

Benata estu tiu tag’,
Kiam la lasta horo venos,
Kaj mian lacan korpon prenos
Al dorm’ eterna sarkofag’.
Benata estu tiu tag’ !


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio