Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anonima afiŝo : Eksterlandanoj
puce Anonimulo : La kanto pri la morta infano, kiu volis varmigi sin
puce Anonimulo : Morne estis, helis Luno
puce Anonimulo : Per velŝipo

Anonimulo : La kanto pri la morta infano, kiu volis varmigi sin

Infanpoemo pri Aŭŝvicio-Birkenaŭ


Anonimulo

La kanto pri la morta infano, kiu volis varmigi sin

Flugis infan’ en Birkenaŭ
tra kamentub’ ĉe la fin’.
Tio devis nun en vintro en vent’
en frida frost’ movi sin.

La infanet’ ne estis sola.
Kunflugis en cindrofum’
multaj pliaj post ĉi murd’ kun ĝi,
eĉ novnaskitoj, en brum’.

Frostvent’ blovis al ĉiuj, ho ve.
La infaneto tremis tre,
kvankam ĝi brulis en la forn’

ardega ĝis la cindroform’.

Nun serĉas la frosttrema infanet’
lokon kun varmo kaj kviet’.
Ĝi frapas ĉe domo je la pord’.
Elvenis jen la murdisto sen vort’.

Li ridas pri l’ infan’.
La pordon klakfermas per man’ :
„Neniam mortis infan’ en gas’.
Aĉas nur, ke ne pli mortis de l’ fatras’ !“

La infan’ frapas plu ĉe dom’.
Elvenas bona civita hom’.
Al la morta infan’ kapable
li parolis tre varme afable.

"Eĉ la gasmortigit’
entombu en lit’.
Por burĝo pac’ kaj ordo rekomendas.
Forgesi ni devas
kaj pri ordo obstinu.

Do, kun bedaŭro, funebrojn ni finu."

En frost’ la infan’ nun frapis plu,
fenestre miris vir’ pri la bru’,
tuj preĝis, ke la voj’ de Di’
ne estas nia tie ĉi.
Ke la nomo Lia kaj la sorto
estu sanktigitaj de l’ morto.
Kaj tiam la pia vir’ post dir’
plu bone dormis kun inspir’.


La infano nun plori komencas.
La ploroj kvazaŭ glacie densas.
Ĝi patrinon vokis kun plend’.
Sed patrino mem

forflugis en plia vent’.

La mortinfan’ pro la horor’
lastfoje frapis en ĉi hor’.
Alvenis progresema vir’,
fenestre parolis eĉ sen spir’.


Mi ja pensas pri vi kun simpati’,
kaj pri la faŝisma teori’

mi seminarojn gvidis eĉ mem,
findiskutis pri l’ mortinfan-problem’,
kaj la temon mi do lastfine forlasis,

pli aktuala ol ĝi
post tio min embarasis.

Jen miraklo ! En ĉi moment’
la propran infanon nun en la vent’
li ekvidas.
Li diris al si, mi volas,
ke miavive

ĝi ne plu solas.

Sed nun la ĉiel’ kun kria flamo

disrompas en fajro
en fuma dramo.
De l’ infanet’ ne restis eĉ spur’.
Makul’ fenestre ja restis nur.
Ĝi tuj forflugis en frida vent’.

Ĉu ĝi, la infanrekrement’ ?

Flugis infan’ en Birkenaŭ
tra kamentub’ je la fin’.
Tio devis do en vintro en vent’
en frida frost’ movi sin.

La infanet’ ne estis sola.
Kunflugis en cindrofum’
multaj pliaj post ĉi murd’ kun ĝi,
eĉ novnaskitoj, en brum’.


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la poemo "Das tote Kind, das sich wärmen wollte"



Auschwitz-Kinderlieder
Das Lied vom toten Kind, das sich wärmen
wollte


Es war ein Kind in Birkenaŭ

Gegangen durch den Kamin
Dass musste jetzt im Winterwind
Am eisigen Himmel ziehn

Das kleine Kind war nicht allein

Es flogen als Asche und Rauch
Viele tote kleine Kinder mit
Und Neugeborene auch

Der Wind blies die Kinder vor sich her

Dem Kind war kalt und es fror sehr
Obwohl man es bei tausend Grad
Im Ofen eingeäschert hat

Da suchte das eisige tote Kind

Einen Ort wo es etwas Wärme findt
Es klopft an die Tür in einem Haus
Da kommt der Mördergeselle heraus

Der sieht das tote Kind und lacht

Und sagt eh er die Tür zumacht
Vergast hat man kein einziges Kind
Schade daß es nicht mehr gewesen sind.

Das Kind klopft an im nächsten Haus

Da sieht der gute Bürger heraus
der hat freundlich dem toten kalten
Kind eine wärmende Rede gehalten

Was tot und vergast ist

muss man begraben
Der Bürger muss Ruhe und Ordnung haben
Vergangnes vergessen
sich der Zukunft zuwenden
Und mit Bedauern das Trauern beenden

Er wünscht gute Reise und gute Nacht

Und hat das Fenster zugemacht
Das kam ein Laut als ob einer schreit
Vom Kind in seiner Verlassenheit

Das eisige Kind klopft wieder an

Da steht am Fenster ein frommer Mann
Der betet gleich für das tote Kind
Und sagt ihm Gottes Wege sind
nicht unsere Wege und sein Namen
Wird durch den Tod geheiligt, Amen.
Danach hat der fromme Mann bewegt
Sich wieder in sein Bett gelegt

Da hat das Kind zu weinen begonnen

Aus seinen Augen ist Eis geronnen
Es hat Mutter gerufen und
hilf deinem Kind
Doch die Mutter flog
in einem anderen Wind

Das tote Kind in seiner Qual

Hat angeklopft ein letztes Mal
Da kommt ein progressiver Mann
Ans Fenster und fängt zu reden an

Er empfände subjektive Sympathie

Und über Faschismustheorie
Habe er Seminare geführt
Und die toten Kinder ausdiskutiert
Die Thematik als eingeordnet verlassen
Jetzt müsse er sich
mit Aktuellem befassen

Aber das ist ein Wunder geschehn

Der Mann hat sein eignes Kind gesehn
In dem toten
und wolle mit seinem Leben
Ihm Schutz und Zuflucht
und Wärme geben

Auf einmal bricht in brüllenden Flammen

Der Himmel in Feuer
und Rauch zusammen
Wie das vorbei war war das Kind weg
Am Fenster blieb nur ein grauer Fleck
Der flog auch bald fort im eisigen Wind
Vielleicht war er von dem toten Kind

Es war ein Kind in Birkenaŭ

Gegangen durch den Kamin
Dass musste jetzt im Winterwind
Am eisigen Himmel ziehn

Das kleine Kind war nicht allein

Es flogen als Asche und Rauch
Viele tote kleine Kinder mit
Und Neugeborene auch



Pri la aŭtoro de la Auschwitz-kantoj


La aŭtoro de la 64-paĝa kajereto „Auschwitz-kantoj“ (Donat-eldonejo Bremen, 2005.56p. 6,50 Eŭroj), restas plu anonima. Li priskribis jardekojn post la okazaĵoj per versoj, rimoj kaj prozpoemo diversajn okazaĵojn, situaciojn kaj travivaĵojn de la infanoj el ties vidpunktoj. Entute estas kvin poemoj/kantoj, kiuj nun ankaŭ estas aŭdeblaj kun aktuala komponita muziko. Ili rakontas pri tio, kio okazis al MILIONOJ DE INFANOJ, murditaj en la faŝistaj koncentrejoj, mortpafitaj, pendumitaj kaj elmalsatigitaj, vivante enfositaj, ĵetitaj en la fajron kaj en eksperimentoj turmentitaj ĝismorte, ĉiel perfortitaj, torturitaj kaj ordonitaj en la gason. La libreto estas verkita kun la intenco, ke la tendenco al la prisilentigo de Aŭŝvicio neniam estu akceptata. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio