sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ŝulhof : Desperanto

rimpoemo


 


Stanislav Schulhof 

Desperanto

Dolĉe sonas via nomo,
ho Espero ! nia bela vorto !
En la nokto plena je sopiro
vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.

Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.

Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,
pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
- sukeraĵo por la infaneco.

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo -
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

(1911)




PS : Kia profeta diro ! Du mondmilitoj poste montris, ke li pravis ! Kaj ankoraŭ nun, post la atombomboj en Nagasaki kaj Hiroŝima, la milito en Ukrainio kaj aliaj monstrecaj okazaĵoj kelkaj pensas, ke Ŝulhof troigis sian pesimismon. Fakte li estis eĉ granda optimisto, ĉar eĉ optimistoj kutime ne plu pensas, ke la homaro ankoraŭ eltenos mil jarojn aŭ eĉ miliardon da jaroj. (HGK)

Prononcado : Schulhof (bonvolu legi : Ŝulhof )

Sama rubriko :


puce Ŝulhof : Kanto de l’ sklavo

puce Ŝulhof : Desperanto

puce Ŝulhof : Reviviĝo




Supren