Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Schwartz : BONVENON !
puce Schwartz : Miss Esperanto

Schwartz : BONVENON !

rimpoemo



Schwartz
Bonvenon !

El Esperantuj’ centope
Vi kaj vi alvenis ĵus,
Marŝe, trote aŭ galope,
Aŭ per tramo aŭ... tobus’ !
Ĉar vi riskis la vojaĝon
Por viziti nin ĉe ni,
Ni nun havas l’ avantaĝon
Vin saluti tie ĉi !

Sidu, sidu surpostaĵe,
Kiel decas en Montmart’
Aŭ – se al vi ŝajnas saĝe –
Sur alia korpopart’ !
Tutegale-egaltute,
Gravas nur la ĉefafer’,
Ke tabakon vi tribute
Donu tuj por brulofer’ !

Vi aspektas simpatie
Bonaj homoj ĉe l’ okaz’,
Tial restu do ĉi tie
Kaj invitu min al glas’ !
Intertempe per kanzono
Mi konstatos sen hezit’,
Ke hodiaŭ ĉe l’ Kaldrono
Renkontiĝas la Elit’ !!!



El LA ĜOJA PODIO
detajpis Dorothea Kaiser.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio