La seksaj manioj. (aŭ : Diverseco de koncipado)
Interese estas la ĉi-apuda humuraĵo de Johano, kiu baziĝas sur du seksaj manioj, kaj dume substrekas la embarason de Esperanto kaj PIV (eĉ 2005) por nomi tiujn maniojn. Ekzemple, se ja « pederasto » konforme al la etimologio, estas « Homo, kies seksimpulso, direktiĝas al homoj nepuberaj », plej ofte tiu vorto estas komprenita kiel sinonimo de « vira samseksemulo » (en senco 2 de PIV, sed evitenda). Pro tio, pli kaj pli uziĝas la ne oficiala « pedofilo », kun « pedofilio ».
Aĥ ! Jen « io » — jam kun diversaj uzoj — kiu pseŭdo-afikse aperas por signi maniojn. Reage kontraŭ tiu afikseco, kelkaj nomas la maniulon per uzo de oficiala « ulo », tiel ke ekzistas la triopo « pederasto » pederastio » « pederastiulo ». Ĉu okazos same kun « zoofilo », « zoofilio », « zoofiliulo » ?
« Nekrofilio » (emo al sekskuniĝo kun kadavroj) kaj « skopofilio » (voluptocela rigardado de erotikaj vidaĵoj aŭ agoj) supozas nur « Nekrofiliulon » kaj « skopofiliulojn » ; « Sadismo » kaj « masoĥismo » estas en la logiko de ismo/isto (kiel "kanibalismo" aŭ "esperantismo").
Nu, kio pri la emo al sekskuniĝo kun bestoj ? PIV silentas. Ĉu pro malofteco de la manio ? Tamen en PIV mem troviĝas priskribo de kelkaj famaj zoofiliuloj (sed neniu el la aliaj manioj) kiel ekzemple Pazifao, edzino de Minoo, kiu de taŭro koncipis la Minotaŭron ; ankaŭ Leda, amatino de Zeŭso, kiu sub formo de cigno naskigis al ŝi Kastoron k Polukson, Helenon k Klitemnestron.
La uzo enkondukas "Zoofil"-ion, sed ĉu nova triopo "zoofilo" "zoofilio" "zoofiliulo" ? Johano hezitis antaŭ tiu plua strangaĵo kaj preferis la (gramatike) saĝan esprimon : "seksa bestamanto".
Notu ke por "Io", (ne la pseŭdo-afikso, sed la amatino de Zeŭso) ne temas pri zoofilio : ŝi boviniĝis nur post amorado... Sed ĉu tiu emo al sekskuniĝo kun dioj ne bezonus vorton ? "Teofilio" ne ankoraŭ PIVas... Jen propono farenda por la venonta revizio.
Serĝ’ Sir’ , el La SAGO, julio-aŭgusto 2005
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.