Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Johano Sebastiano Bach : Tokato kaj fugo en D-minoro, orgeno
puce Mozarto : Pianokoncerto Nr-o 21 KV 467 : Dua movimento

Mozarto : Pianokoncerto Nr-o 21 KV 467 : Dua movimento


Mozarto verkis kaj ludis tiun koncerton dum la kulmino de sia populareco en la jaro 1785. Ĉar ĝi estis uzata kiel muziko en la filmo "Elvira Madigan" el la jaro 1960, ankaŭ la koncerto de tempo al tempo estas tiel nomata. La lanta dua frazo estas unu el la plej belaj ekzemploj por la eleganteco kaj profundeco de la muziko de Mozarto. Sed spite al la romantika brilo ĝi estas tute ne nur idilio. La plukitaj violonoj urĝas antaŭen kaj subitaj orkestraj akcentoj enkapigas mornajn pensojn, kiuj ĵetas ombrojn sur la delikatajn violonsonojn. La aŭdanto eksentas, ke post la komenca sento de agrabla intimeco subite aperas minacoj antaŭ ol rekreos la finparto la melankolian gajecon de la komenco.

Min ensorĉigas tiu grandioza muziko ĉiam denove. Kiu nur unufoje en sia vivo tion aŭdis, ne vivis vane. Pro tiu muziko oni povas ekkompreni, kial iu malnovgreka dramisto verkis : "Jen homo, kiel grandioza tio sonas !" Hodiaŭ ni bedaŭrinde ofte havas la amaran senton, ke la homoj estas nur fiaj sangosoifaj bestaĉoj. Sed ne lasu erarigi vin, leganto, Mozarto estas bonega ekzemplo, ke homoj povas krei anstataŭ hororo kaj militteroro ankaŭ tute beatigajn momentojn en nia vivo. Kiun vojon homo iru, decidas ĉiu homo mem. Flugu kiel Ikaro aŭ rampu kiel sklavema vermo, tute laŭ via imago. Sed la violonoj kaj pianoj de Mozarto estas certe pli noblaj helpiloj por serena kunsentema homo ol armiloj, kiuj taŭgas nur por detrui vivojn kaj la mondon. (HGK)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio