Francisko SZILÁGYI
Diogenes
el Dekdu poetoj, pa ?oj 101-102
Dum pluva tag’, en nokto laca,
En urba strat’, sur kota kamp’
Mi vagas solserĉanto paca,
En mia mano tremas lamp’.
La lampo tremas, lum’ balbutas,
Jen homon serĉas la solul’,
Sed sen respondo. Åœvito gutas,
La koron maĉas vana brul’.
La koron maĉas vanaj bruloj,
Hirudoj suĉas, rampas gnom’,
Vulturoj, ratoj. Mort-ululoj,
Nenie ja respondas hom’.
Kultur’ cindri ?as en malamo,
La mondon minas verma bor’
Kaj sure ru ?as flua flamo
En nokta hor’. Kaj besta plor’.
En pluva mond’, en nokto laca
Kun seka lang’, en lasta ramp’
Mi homon vokas, homo paca.
Ventfajfo. Mortas nun la lamp’.
Malhelo, min rikano mokas,
Atakas gnom’ kun sanga hund’ ;
Mi hurlas beste kaj sufokas
Kaj e ?as min la vunda mond’.
Hans-Georg Kaiser
Francisko SZILÁGYI kaj ties poemo Diogenes
Li estas ne sufiĉe atentata verkisto, almena ? oni konas liajn rakontojn, kiuj estas plej ofte brilaj, neforgeseble estas por mi la rakonto pri la flamsalamandro...la egoista bur ?o, kiu pensas nur pri si mem kaj supozas, ke li estas la mezpunkto de la universo... a ? tiu pri la amuza Ripsrops, jen moderna mensogorakonto, kiu povus esti fluinta el la plumo de Munkha ?seno.
Ke ’hirudo’ kiel vorto efektive ekzistas, plifortigas min en mia pensado, ke la verkisto intence sendas nin al "mal ?ustaj spuroj" en tiu poemo. (Mi pensis unuamomente, ke tio estas tajperaro, do ’hirundo’) . "Atakas gnom’ kun sanga hund", ĉu tio ne povus esti Diogeno mem ? Li havas ja la kromnomon "La hundo" kaj hundo(j)n kiel akompananto(j)n, kiel oni ekscias en anekdotoj kaj bildoj pri li. (Kiel Sokrato, tiel anka ? Diogeno mem verkis eĉ ne linion, kaj tamen li estas fama filozofo, viro kiu vivas en siaj legendoj plu, tiel, kiel anka ? Jesuo Kristo, la ?ajne "softa" korfrato de Diogeno, kiu kolere pelis la mon ?an ?istojn el la templo. Anka ? Diogeno havis la "dian" koleron en si, li pisis eĉ la ?dire al la muroj de la domoj de la riĉuloj, en kiuj li man ?is poste pro invitoj. Li ja agis kiel vera fiera hundo ! Kompreneble li ne havis lo ?ejon, tiel, kiel Jesuo, ili estis amba ? senhejmuloj. Sokrato ja havis hejmon, sed anka ? kvereleman edzinon, tial li prefere migris tra la urbo por ribeligi la junularon de Ateno kontra ? la registaro, kio kondukis al lia "la ?-Jesuo-morto" kvankam ne je kruco, tamen al pun-kaliko kun veneno, kies enhavon li devis gluti "libervole"... ĉar oni kondamnis lin en proceso je tio. Kaj spite al la brutalaj vivfinoj ili ĉiuj estas plu ege vivantaj, ankora ? nun, ĉu ne miraklo :) ? Sed por mi tio tute ne estas miraklo, ili estas tre vivantaj, ĉar ili portas la e ?on de la vundita mondo en si. Tial do ! La mitaj figuroj helpas al ni plu kompreni la mondon pli bone, Francisko SZILÁGYI bone komprenis tion...
Cetere, anka ? mi sufiĉe ofte sentas min tute sola, kion fari ? Tio estas ?ajne mia sorto esti soleca vokanto en la tielnomata dezerto... e ?o de la vundita kaj de aliaj mondoj, kion ni (mia edzino kaj mi) pruvas per niaj Traven-tradukoj. Se mi ne estus e ?o de la vundita mondo, mi vere nur estus orgojla Esperanto-kla ?no, kiu celas malkaran apla ?don per kelkaj aĉaj artifikaj ?ercoj en la interreto, tiel kiel siamaniere la helpisto de la magiisto en rakonto "A ?tuno" de Endre Toth, kiu scias apena ? ion, kiu povas preska ? nenion, kiu simple fordormas sian vivon kaj iel eĉ kontentas pri tio.
Mi, kiel kelkaj el miaj legantoj certe scias, estas adepto de la granda Diogeno, la unua anarkiisto kaj mondocivitano de la monda historio, kiu fami ?is kiel atakema "hundo" kun migrobastono, sed kiu en vero estis kosmopolito kaj sin nomis eĉ tiel. Do, anta ?ulo de L.L. Zamenhof. Jam Diogeno fajfis pri la ridinda naciismo, kiu tiom venenas la korojn de la ankora ?-ne-homoj.
PS :
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/
LIGOJ
Diogeno en Vikipedio
Diogeno kaj Aleksandro (Kabe, anekdoto)
Diogeno nun H.-G. Kaiser
Intervjuo kun Diogeno H.-G. Kaiser
La kun-kaj malkunmetebla barelo de Diogeno
Diogeno (Szilagyi, rimpoemo)
Pri kosmopolitismo H.-G Kaiser
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.