sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Chen Ya Ling : Vojaĝi gaje kaj agrable en skribo kaj versaĵo (artikolo)



Per peniko li vojaĝas, kaj kun penso kaj arto li skribas. El lia mano fluas artaj verkoj belskribadaj kaj elegantaj versaĵoj. Kiu li ? Li estas Sinjoro Ŝie Jun (Xie Yun)
...


..., la fama belskribadisto kaj poeto en Ĉinio. Li laboris kiel redaktoro, estro de eldonejo, ĝenerala sekretario de Ĉina Belskribadista Ligo. Kaj nun li estas konsilisto de la ligo.

Jen kabineto de Sinjoro Ŝie, kaj li ĝin nomas Bi Chao Zhai, Chao signifas tajdon, Bi (peniko aŭ plumo), Zhai (ĉambro aŭ domo), “Bi Chao Zhai simbolas mian vojon kun belskribado kiu soras kaj sobas, longe kaj repuŝe.”, diras Sinjoro Ŝie klarige. Ankaŭ en Bi Chao Zhai soras kaj sobas tajdo de penso kaj inspiro kun ĝentle sono de skribo kaj Ĉinan inkon frotitan.

Ĉi tie tajdo versaĵa fluas, kaj delikata aromo inkspura ŝvebas, multaj verkoj belaj fluas el ĉi tie, kaj ili fluas al arta salono kaj ekspozicio Ĉina kaj monda. Ĉi tie troviĝas multaj libroj, “Diferencaj libroj kaj raraj grifelaĵoj stakigas plene en la ĉambro, sin levas kline por stari, sed estas ĉirkaŭita de libroj.” Ŝie aspektas por la Bi Chao Zhai per versoj de Lu Jou, unu antikva poeto Ĉina.

La Bi Chao Zhai estas hela kaj granda, Sinjoro Ŝie opinias ke kabineto devas havi areon sur 200 kvadratmetroj. “Belskribadisto bezonas konvenan labormedion, kiel pentristo bezonas pentrejon, kiel skulptisto bezonas ellaborejon.”, diras Ŝie. En Bi Chao Zhai, la kvadrata pupitro kiu sternita per pentra felto estas granda, sur ĝi metas penikojn, Ĉinan inkon, paperojn, sigelvakson...


En Bi Chao Zhai, Sinjoro Ŝie poluras siajn penikojn, poluro estas senordinara, eble unu bona spado bezonas multajn jarojn por poluri, kiel la dediĉoj kiun li surskribis por la Dekjara Datreveno de Ĉina Belskribado : “Poluri unu spadon dekjare, penigis senordinare. Fine troviĝis ĝojo kun kanti laŭte, kaj supre arbaro arta flagras flagon.” Li estas la flago, ĝi flagras hele kaj brile. Kaj kiel unu arbo plantita ĉe la riverego kiu interkrucigas kelkajn riverojn, ĝi sorbas nutraĵon el Jen (Yen), Liu, Zhuan, Han-Steleo, Surskribaĵo sur la ostoj, Bambuaj slipo kaj Steleaj kaligrafaĵoj antikvaj ; kaj ĝi floras kaj folias senordinare kaj originalece. Li resumadas : Pensas plej kaj plej profunde, priserĉas plej kaj plej senemocie. Iras descende el la trono de tradicio, venas al vasta dezerto, dancas rotacie en la freŝa vento de erao.

Por serĉi la ridan mienon de naiva vero infana ; por ludi kantan kordon mildan, zigzagan kaj klaran ; kaj por voki la salton de brila kaj sana vivipovon.

Ankaŭ vi povus konatiĝi kun li el liaj verkoj sube :


La unua estas “Shu (libro)” de Ĉina ideografiaĵo, la dua estas eminenta parolo pri libro kaj “qing shou ru zhu (pura kiel maldika bambuo)”, la tria supre estas “umefloroj floras en neĝo”, kaj la malsupre estas “boateto”. “Shu” signifas libro aŭ skribo, ekzemple : “Shu ben (libro kaj kajejo)”, “Shu fa (belskribado)”. “Shu” ankaŭ signifas leteron, “jia shu” estas familia letero. “Pura kiel maldika bambuo” estas priskribita por konduto, speciale por ŝtatoficisto kiu faras kiel bambuo (zhu), pure, honeste kaj nekorupteble.

Verko belskribada kaj versaĵa ambaŭe estas la arta trajto de Sinjoro Ŝie, kaj lia verko 《Chen Qi》 (Ellitiĝe matene) estas bona ekzemplo. Ellitiĝe Matene : Venas gaje ĉe la inka baseno (granda inkilo ŝtona) kun la voĉo de birda kanto, skribas libere per peniko de ansera koloro. En la (Bi Chao) Zhai ekbrilas koloro aŭrore sed mi ne scias, legas flue kun melopea voĉo en tempo de alta suno kiun mi forgesas senti.

Jen 《Chen Qi》, bonvolu apreci ! Kaj nun, el mia artikolo pri verkoj de Ŝie ĉi tie, certe vi komprenas ambaŭ Sinjoron Ŝie kaj liajn verkojn.

(Verkis Chen Ya Ling Foreign Language Department Guangxi University 530004 Nanning, Guangxi, China). E-mail : sumon (ĉe) 126.com



El Sennaciulo, februaro 2007

Sama rubriko :


puce Chen Ya Ling : Vojaĝi gaje kaj agrable en skribo kaj versaĵo (artikolo)




Supren