Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eratostena 1a eksperimento
puce Eratostena 1a rezultato
puce Eratostena 2a eksperimento

Eratostena 1a eksperimento


La mezuroj okazas la 14an de novembro 2007 je la horo kiam la Suno estas kiel eble plej alta. Tamen, la malfruuloj aŭ malbonŝanculoj pro nuboj rajtas mezuri la 15an aŭ la 16an je la sama horo.

Mezurantoj bonvolu aldoni en tiun ĉi paĝon siajn rezultatojn, komentojn, kalkulojn, ktp.

Mi rememorigas ke, ĉiu donu 2 nombrojn : angulon inter Suno kaj zenito, kaj horon (lau U.T.) kiam tio okazas. Kaj neniu forgesu foti !

Ne eblas aldoni foton en forum-mesaĝon...

La lokalizoj de la jenaj lokoj estas tie.

Loko 6

Kiel antaŭe dirite ni iomete fuŝis pri la unua mezuro dum la tago 15-a.
Jen la datumoj de la eksperimenta loko 6 rilate mezuradon dum la 16-a de novembro. Bedaŭrinde ne eblis longe mezuri kaj kiam ni ekis jam la suno preskau atingis la zeniton. Venontaj estos pli bonaj, ni esperas.
Ni lernis ke ni devas plibonigi la mezurilon.


Mezuroj fare de Loko-6 en la 16-a de novembro 2007

Horo / Angulo

12.36 / 57,4

12.40 / 57,3

12.45 / 57,3

12.50 / 57,3

12.55 / 57,4

13.00 / 57,6

13.03 / 57,8

13.08 / 57.9

 ? / 58,0

13.20 / 58,6

(Latitudo : 38,77 norde ; Longitudo : 9,20 okcidente)

Loko 4


(Bonvolu legi klarigojn en ĉi suba mesaĝo.)

Loko 1

Jaŭdon la 15an, en la teknika liceo de Coulommiers apud Parizo. Ni metis 4 mezurilojn en komputiloĉambron. La angulmezurilo konsistas el folio (neglate !) algluita sur lignan tabulon kaj najleto kies ombro montras la angulon de la Suno. Lodo permesas la kontrolon de la vertikaleco. La mezuroj daŭris de 10 h 45 ĝis 12 h 15 (U.T.) : 4 samtempaj mezuroj ĉiun minuto-kvinon.


Grafiko kun mezaj valoroj liveras la rezultojn. La minimuma angulo inter zenito kaj Suno estas 67,3 gradoj. La tempo por vera tagmezo estas 11 h 31 min (U.T.).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio