Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)
puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)
puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando
puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...
puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ
puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj
puce Marteno Lutero King : Revon havas mi
puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,
puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)
puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo
puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)
puce T-ĉemizo Internacia solidareco
puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?
puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,

Kolektivo por enmigrantoj de FNTC CGT (Francio)


Deklaro de la kolektivo por enmigrantoj de FNTC CGT (Tutlanda Federacio de la Laboristoj de
Konstruindustrio de la Franca Ĝenerala Konfederacio de la Laboro). La tradukinto mem partoprenis en la kunveno, kie la deklaro estis ellaborita kaj decidita.


La Federacia Plenumkomisiono, kunveninta la 19-an de januaro 2005 en Chorges (05) (ŝorĵ), ricevis grandan plimulton da opinioj malfavoraj al la konstitucia traktato, danĝera por la tuta laboristaro. Debatoj okazis ĉe la nivelo de la departementoj, komunikante al la federacio la kolosajn maltrankvilojn de la salajruloj pri la publikaj servoj kaj pri la laborprotekta leĝaro.


En la nuna momento, multe pli grave ol doni voĉdoninstrukcion, ŝajnas al ni necese daŭrigi la debatojn, samtempe reasertante la bezonon konstrui vere socian Eŭropon, harmoniigante supren la sociajn akiritaĵojn kaj konigante ĉiujn danĝerajn elementojn de tia projekto de konstitucio.


Tiusence ni vokas la salajrulojn al manifestacio en Bruselo la 19-an de marto 2005.


La diverseco de niaj sindikatanoj estas realaĵo, kiun ni konsideras kun respekto. Ĉies afero estas esprimi sian vidpunkton je ĉiuj niveloj de la necesa debato pri temo, kiu ne povas lasi iun el ni indiferenta, ĉar ni ĉiuj devas fronti la profundajn ŝanĝojn ligitajn al la eŭropa konstruo, kiun ili devige anticipas.


La direktivo tiel nomita "de Bolkestein", laŭ la nomo de la nederlanda komisaro pri konkurenco, Frits Bolkestein, kiu proponis ĝin, estas (en franca lingvo) teksto de 81 paĝoj. Ĝi havos leĝan forton en la tuta Eŭropa Unuiĝo, kiam ĝi estos alprenita, kaj ĝi superos la naciajn leĝojn en ĉiuj siaj terenoj de apliko. Ĝi starigas, anticipante ĝin, juran ponton inter la projektata Eŭropa konstitucio, kiu jam praktike funkcias, kaj ĜAKS (Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj), persista sed plifortikigita sekvantaĵo de MAI (Multflanka Akordo pri Investado), forlasita de MOK (Monda Organizo de la Komerco) antaŭ
kelkaj jaroj sub la premo de la publika opinio.


"Por forigi la barojn al la libera cirkulado de la servoj, la propono antaŭvidas :
 la principon de la devena lando, laŭ kiu la liveranto submetiĝas nur al la leĝo de la lando, en kiu ĝi estas establita kaj la Membroŝtatoj ne devas redukti la servojn liveratajn de liveranto establita en alia Membroŝtato. Tiun principon akompanas esceptoj ĝeneralaj, transiraj aŭ por individuaj kazoj ; ili estos iom post iom forigitaj antaŭ 2010. - la rajton por la ricevantoj uzi servojn de aliaj Membroŝtatoj sen malhelpo per reduktaj rimedoj starigitaj de ilia propra lando aŭ per diskriminaciaj kondutoj de publikaj instancoj aŭ privataj operaciantoj
" ...


Ekzemploj de koncernaj servoj : distribuo, dungaj, atestaj, laboratoriaj, konstruaj, domvendaj, kuracaj metiejaj, turismaj agentejoj, regularigitaj profesioj, ktp. "Malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj" ĝenerale, "viktimoj" de "juraj riskoj", kiuj konsistigas "bremson super la tuta eŭropa ekonomio kaj super ĝia efikkapablo rilate al kresko, konkurkapablo kaj kreado de laborpostenoj", " ekstermezuraj proceduroj por la forkomando de la laboruloj".


Tio estas :
 Por ĉiuj salajruloj, la ebleco de surloka translandiĝo : ne plu necesos forlasi la patrolandon por ĝui eksterlandan malfavoran leĝaron. - Por la enmigrintoj, la perspektivo retrovi, en la akceptanta lando, kondiĉojn de salajro, laboro kaj vivo almenaŭ same malfavorajn, kiel estas tiuj, kiujn ili povus ĝui en sia devenlando.
 Por la eŭropaj laboruloj, la samajn.
 Samtempe, la garantio pri la disvolviĝo de subprema sistemo same sistema kiel detalema, klarvorte antaŭvidita en la projekto de konstitucia traktato, kiu reduktas la "esencajn" funkciojn de la ŝtato al la tribunaloj, la polico kaj la armeo, kies misio estas porti la subpremadon kien ajn en la mondon. Ni ne forgesu, en tiu sfero, kiel en ĉiaj okazoj oni krimigas la sindikatan aktivecon, similigitan al ostaĝkaptado, vandalismo, terorismo.


Ekzistas nenia malakordo inter la postuloj de MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), la decidoj de la franca registaro, la projekto de Eŭropa konstitucio kaj la tutmonda disvolviĝo de la plej senbrida kapitalismo. Evidente, nenio iam ajn povos malebligi la praktikadon de la sindikata aktiveco por la defendo de la rajtoj kaj interesoj de la salajruloj, sed la konstitucia traktato faros ĝin pli malfacila.


tradukis Petro Levi

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio