sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...





Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo

RAPORTISTO : Ĉu vi komprenas kio okazis, kial tiuj homoj faris tion ?

KNABO : Ili vere estas tre tre malicaj homoj. Ni devas esti memgardemaj, ĉar ni devos transloĝiĝi el nia domo.

PATRO : Ne timu, ni ne devos transloĝiĝi. Francio estas nia hejmo.

KNABO : Sed ili havas armilojn. Ili povas pafi nin, ĉar ili estas malicaj.

PATRO : Eble ili havas armilojn. Sed ni havas florojn. Rigardu la homojn, ili demetas florojn, per ili ili batalas kontraŭ armiloj.

KNABO : Ili gardas nin per floroj, ĉu ?

PATRO : Precize tiel.

RAPORTISTO : Ĉu vi nun fartas pli bone ?

KNABO : Jes, mi fartas pli bone.



Esperantigis Hans-Georg Kaiser


Sama rubriko :


puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Ĝemil Ksus Pri la origino de la civitana milito en Sirio

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Martin Luther King : Revon havas mi (parolado)

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce Victor PORI Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

::: Ĉiuj :::



Supren