Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 27an de marto 2023 . Ĝis nun estas 2845 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivo | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
puce 1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
puce 20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT (2010-11-18)
puce Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn ! (2011-10-02)
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
puce Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
puce 140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
puce SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
puce Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
puce Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
puce DUMVIVA MEMBRECO
puce Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo

1a de majo kontraŭ la salajrata laboro

Je majo de la 1886a la laboristoj de Ĉikago travivis alfronton al la mastraro por
malpliigo de la labortempo kaj por gajni tempon por siaj propraj vivoj, kiu iĝis
tutmonda simbolo pri la lukto kontraŭ la salajrata laboro.

Nia socio havas teĥnologion kaj rimedojn sufiĉajn por finigi la malsaton je la
mondo kaj la laboron kvazaŭ kondamno. La nursola kialo, pro kiu tiu ĉi tielnomata
“utopio” ne estas jam realo, estas la fakto, ke nia socio ne produktas por satigi la
homajn bezonojn, sed por akiri ekonomian profiton. Ekonomian profiton por
malplimulto el ekspluatantoj, kiu, por amasigi egajn privatajn kapitalojn,
kondamnas la ¾ el la homaro al la mizero, la ceteran kvaronon al la laboro sub
reĝimo de preskaŭsklaveco kaj la tutan mondon al la ekologia katastrofo. Tial la
ĉefa lemo, kiun ni enskribu sur niaj flagoj estas tiu pri la abolo de la salajrata
laboro kaj la reakiro de la socia amasigita riĉeco (kapitalo).

La senbrida konsumemo, kiun promesas al ni kapitalistoj kaj politikistoj (kaj kiun
ni neniam ĝuas), estas nenio pli ol monero el plumbo, per kiu ili aĉetas niajn
nescion kaj kunkulpon. Tial la dua celo de nia lukto ne povas esti alia ol la abolo de
la ŝtato kaj la politiko. Justa kaj egaleca socio, organizita por la kolektiva feliĉo,
ne povas esti regata de malplimulto, siavice regata de la koruptado kaj la interesoj
de la grandaj entreprenoj. Tial ni enskribas sur nia flago : Rektan demokration
kaj memregadon.

Ni ne estu trompitaj de politikistoj kaj profesiaj sindikatistoj. La problemo ne
estas “eliri el la krizo” por povi “labori denove kiel antaŭe”. La reala problemo
radikas en tio, ke la kapitalismo estas la krizo de la homaro. Nur se ni finigas
la kapitalismon kaj kreas socion, kiu sinbaziĝu sur la produktado por satigi realajn
homajn bezonojn, sur la memregado kaj sur la rekta demokratio, la homaro rajtas
esperi ankoraŭ iun estonton. La solvo ne estas tio, ke nia lando, nia raso aŭ nia
metio devas esti pli konkurkapabla por surmonti la ceterajn landojn, rasojn aŭ
metiojn por tiel “eltiri sin el embaraso”. La nursola ebla solvo estas tutmonda solvo,
sinbaziĝanta sur la abolo de la landlimoj, la solidareco kaj la interhelpo.

Tiun 1an de majo manifestaciu kun ni
je la 11a antaŭtagmeze ĉe
Via Laietana / Plaça de l’Àngel de Barcelono.
Por la abolo de la kapitalo kaj la ŝtato
Por la memregado kaj la rekta demokratio

Fonto : http://www.enxarxa.com/CGT/convocat...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio