Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
puce Manifesto de SATeH por Palestino
puce Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
puce SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
puce 140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
puce Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
puce Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Tutmonda protesto kontraŭ leĝoj limigantaj la retan esprimliberecon
puce Referendumilo 2012
puce Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj

Fetoraĉas !

Post la prelego rasista ripetita de la sarkozia registaro ĉi-somere, post la abundaj malkonstruoj de tendumejoj kaj sensaciaj forpeloj, kun samtempa krimigo de la tuta komunumo de la Romaoj, kiu estis egaligita kun la tuta enmigrado kaj deliktado, oni eĉ aŭdis pri „malnacianigo“… Kontraŭe al tio, kuniĝis kolektivoj kontraŭ ŝtata ksenofobio, kiu alvokas multobligon en ĉiuj urboj kaj urbetoj…

Neakceptindas ke virtaj sofismoj povas kamufli la daŭrigon de instituciaj rasistaj aranĝoj. Tiucele, la kolektivoj kontraŭ ŝtata ksenofobio ekde nun eldiras du denuncojn, kaj postulas, ke tiuj abomenaĵoj ĉesu kiel eble plej rapide :

• Abolicion tujan de la libreto por cirkulado !

Ekde 1912, do baldaŭ jam de unu jarcento ekzistas en „Franca Respubliko“ subcivitana statuso por la „anoj de la vojaĝanta gento“, truditaj prezentiĝi ĉe la polico ĉiun trian monaton, sub minaco de unujara malliberigo. Por ĝui sian civitanajn rajtojn –kiel la rajto voĉdoni, oni devas ligiĝi dum almenaŭ tri jaroj al urba komunumo, se la urbestro kaj la Prefekto tion permesas !

• Vilaĝoj por integriĝo = Internigejoj

Ekde 2006, en Seine-Saint-Denis, lokiĝas „vilaĝoj por integriĝo“, france nomitaj M.O.U.S (Maîtrise d’œuvre Urbaine et Sociale, urba kaj socia kunordigado), en kiuj loĝas Romaoj el Rumanio kaj Bulgario. 75% de la buĝeto de tiuj detenejoj estas dediĉita… al la gardado kaj la „sekureco“, t.e. noktogardistoj kun hundoj, kameraoj, dratretoj. Povas esti malpermesite eliri vespere… Estas malpermesite akcepti vizitantojn ! Necesas demandi permeson al la Prefkto por eniri !

Necesas tuj malaperigi

diskriminaciojn instituciajn.

Kolektivoj kontraŭ ksenofobio • contrelaxenophobie@gmail.com

Kunsidoj ĉiudimanĉe, je la 15-a ĝis la 18-a. 38, strato Keller Parizo

(inter Bastilo kaj Voltero).

Blogo : http://contrelaxenophobie.wordpress.com

Fonto : http://contrelaxenophobie.wordpress...

Tradukis Ĵomo Blanŝezo

Kamaradoj el la Pariza SAT-rondo ĉeestos la manifestacion kun tiu teksto dulingve (fr/eo), vidu la anoncon franclingve sur la retejo de SAT-Amikaro :
 Paris-République (75), 04 septembre 2010 : Manifestation contre la xénophobie d’État

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio