Kvankam la titolo povus krei alian anticipon, malmultaj paĝoj de la verko rekte priskribas Tuikeron
kaj lian vivon. Sed la « cetero » paŝon post paŝo klarigas la « senliman malĝojon », la senesperon de tiu
harkio, kiu same kiel proksimume 150 000 indiĝenoj, finfine atendis kruelegan mortigon. Kio estis ilia
krimo ? Naiveco, manko de kompreno de la politikaj rilatoj inter Francujo kaj la ĉefoj de la Armeo por la
liberiĝo de Alĝerio.
Same kiel Tuikero, la aŭtoro Roĝero Kondono, kun granda naiveco devige eniris la « militon ». Tiam ĉiu
juna franca civitano havis la devon plenumi militan servon. Iom post iom li malkovras la malakordon
inter la instrukcioj de la peniga milita preparado, kiun li sekvis antaŭ sia forsendo al Alĝerio, la
paroladoj de la politikistoj, kaj la surlokaj eventoj. Kion fari kiam oni estas enmiksita kontraŭ sia volo
en la spiralon de perforto ? Kia homo oni fariĝas ? Roĝero observas, analizas, ĉiam provas kompreni la
okazaĵojn.
Priskriboj de la beleco de la naturo evidentigas la sentemon de la aŭtoro kaj alportas gajan noton al
la verko. Sed la tuta teksto ne celas havi lokon en la Esperanta literaturo. Ĝi estas antaŭ ĉio kiel eble
plej sincera raporto de tragika periodo inter la du landoj : Francujo kaj Alĝerio, tra la vivsperto de
franca junulo. La stilo, kvankam ĝenerale simpla kaj klara, enhavas kelkajn francismojn, kiuj povas
ĝeni la legantojn, ekzemple paĝo 22 « la ne erare antaŭinformita de mi ĉefserĝento » anstataŭ la pro
eraro ne antaŭinformita de mi ĉefserĝento aŭ paĝo 35 « kies nur armeo havis kaj havas sekreton kaj
ekskluzivecon » anstataŭ kies sekreton kaj ekskluzivecon nur armeo havis kaj havas.
Kelkaj literoj mankas ekzemple en la vortoj ekzemple paĝo 27 « ĉestantoj » anstataŭ ĉeestantoj, paĝo 82
« kaabla » anstataŭ kapabla.
Malgraŭ tiuj mankoj, la verko de Roĝer Kondono restas ege grava por kompreni per la ekzemplo de la
milito en Alĝerio la homa tragedio kreita de la malkoloniado en la tuta mondo.
Franciska Toubale
Recenzo aperinta en Sennaciulo n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, P30.
Kun miksitaj sentoj mi parolos pri tiu libro, kiu tuŝis min.
La aŭtoro Roger Condon rakontas pri siaj spertoj en milit-servo, unue en Francujo por trejnado kaj poste en Alĝerio, kie li estas sendita por defendi la interesojn de Francujo en maniero, kiun li ne komprenas nek aprobas.
El la libro pulsas la vivo. Ĝi tre sincere rakontas travivitajn eventojn kaj pensojn de la aŭtoro, kaj multajn detalojn ne-konatajn de la publiko, ĉar la gejunuloj ofte revenis de tiu "milito" kun ŝokita koro, perdo de iluzioj, kaj ili ne plu volis paroli pri ĝi. Pro tio ĝi estas ankaŭ valora dokumento.
Kelkaj vagadoj en naturo aŭ en komencanta amafero malpliigas la tragikon de la situacio.
Do resume la enhavo de la libro tre plaĉis al mi.
Mi tamen bedaŭras ke la libro ne ricevis sufiĉe da korektadoj, kaj ĉefe ne ricevis la helpon de ne-franca korektanto. La frazoj tro ofte kopias netaŭge la francajn esprimojn, tajp-eraroj restas.
(Roger Condon estas freŝbakita esperantisto).
Se la disaj lingvaj mallertaĵoj ne tro ĝenas vin, vi pasigos interesajn, instruajn kaj pensigajn momentojn en la legado de tiu libro. Mi konsilas legi ĝin.
Ginette MARTIN
Recenzo aperinta en Le Monde de l’Espéranto n°577
— -
Vidu la prezenton de la libro sur la retejo de la kooperativo :
– Tuikero la harkio kaj la cetero
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.