Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Infanoj de la malriĉuloj
puce La fremdulo
puce Nia teatro
puce Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)
puce Tri verkoj de Volter (elĉerpita)

Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)

Sonĝoj de kristalo
Jerome Leroy
Sciencfikcia novelo
Elfrancigis LeQuint-Le Puil
Eldona Fako Kooperativa
2010

Jen libreto, kiu sukcesas kun majstra
koncizeco kaj pere de atentokapta rakonto
cerbumigi pri proksima estonteco. Kvankam
scienc-fikcia, ĝi ŝajnas terure kredebla -
escepte de la cervinoj kun fosforeskaj feloj.
Glaciiĝinta norda Francio post malapero de
la Golfo-fluo, do ripeto de tio, kio verŝajne
okazis, je pli modesta skalo, antaŭ kelkaj
jarcentoj. Degenero de la okcidenta civilizo,
post fin-senindustriigo, kaj konsekvence
fintransiro de la gravitocentro de la mondo
al Brazilo, Hindio kaj Ĉinio, kiu post proleta
revolucio starigis liberecan-komunisman
socion - tamen ne je monda skalo. Iel strange,
el la eksaj potencoj, elsaviĝis Japanio. Ĉu ĉar
la aŭtoro, ŝajne tamen bona konanto de la
japana kulturo, preteratentis la ŝovinismon de
granda parto el la reganta japana klaso ? De ĝi
oni logike povus atendi, ke ankaŭ ili pagus,
kiel okcidentanoj, pro sia antaŭa aroganteco.
Pri tio estos interesa la vidpunkto de japanaj
kamaradoj.

Pli ol tiu detalo indas komenton ĝuste tiu
paradoksa situacio, ke dum en Ĉinio ŝajne
regas liberecana komunismo, barbareco
plu plagas grandan parton el la mondo, kaj
rasismo regas ĉie. La rifuĝintoj el Eŭropo
ja pagas por la krimoj de siaj prauloj. Iel, tio
pensigas pri « La ruĝa stelo » de Bogdanov, alia
scienc-fikcia romano, kiun la eldonkooperativo
de SAT eldonis en 1929. Ja ankaŭ tie aperas la
problemo pri sinteno de « socialisma »
lando - aŭ eĉ planedo, en la ruĝa
stelo, fronte al la cetera mondo, kiun
ĝi emas imperiisme koloniigi.

Fine, ni venu al la herooj de la rakonto.
Iom paradokse, por aŭtoro kiu tre
videble simpatias al socialismo, ili
estas membroj de la « hiperklaso » -
t.e. speco de tutmonda kosmopolita
elito, kiu studas en diversaj
kontinentoj kaj vagadas esplorocele,
aŭ profitocele, en la eŭropa sovaĝejo.
Reciproke, fiuloj estas ĉe la alia flanko.
En la ĥaosaj regionoj, iuj klopodas
elturniĝi per individuaj solvoj. La
rakonto mem, kiu komenciĝas iom
trankvile, iĝas pli kaj pli atentokapta
en la lasta triono de la teksto, ĝis la
fina kulmino. Ĝi trafege memorigas,
ke kunekzistado de tute malsamaj
mondoj ne okazas tute glate.

Pri la traduko mem, nenio direnda. Ĝi
estas tiel flua, ke oni simple forgesas,
ke ne temas pri originala verko.

Vinko Markovo

Recenzo aperinta en La Sago n-ro 70, dec 2010, p12-13.

Vidu la prezenton de la libro sur la retejo de la kooperativo :
 Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio