En la nokto de la 19a de septembro okazis grava fajrego en la ekzercejo de Vinilkosmo, dum kiu estis detruita la tie stokita materialo, kaj grava parto de la diskostoko. Feliĉe la fajro ne atingis la registrejon, do Vinikosmo povos plu funkcii, sed devos reaĉeti la perditan materialon. Detalojn eblas ricevi legante la blogon de Flo ĉe Ipernitio :
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/home
Kiel Flo mem klarigis, la plej bona maniero helpi al Vinilkosmo dum ĉi tiu malfacila momento estas aĉeti diskojn ĉe : www.vinilkosmo.com kaj elŝuti albumojn en la elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com.
Per sia eldonado de muzikdiskoj Vinilkosmo de pli ol jardeko ludis gravan rolon en la kreo kaj disvastigo de originalaj esperantaj muzikaĵoj. Sed ankaŭ la SAT-movado pli specife ŝuldas ion al ĝi : ja en 2007, Flo estis la ĉefa teĥnika prizorganto de la kvar koncertoj, kiuj okazis dum la SAT-Kongreso en Antonio, kaj ankaŭ rolis kiel volontula sonteĥnikisto dum pluraj kongresoj de SAT-Amikaro. Do, nun venas la momento plene reciproki tiun ĉi helpon !
Flo ĉe la miksotablo dum la SAT-Kongreso en Antonio, 2007
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.