Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larÄ e informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malÄ ojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...
Deklaro de refunkiciigo de la nuklea centralo Ooi
HieraŠla 8an de junio la ĉefministro Noda deklaris refunkciigon de la reaktoroj n-roj 3 kaj 4 en la nuklea centralo Ooi en la urbeto Ooi en la gubernio Fukui. La centralo situas 80 kilometrojn norde de la urbo Kioto kaj 120 kilometrojn norde de Osako. Resume li parolis jene :
Neceso de la refunkciigo
ProksimiÄ as la kulmino pri konsumado de elektro pro la proksimiÄ anta varma somero, kaj venis tempo por atingi konkludon. “Protekti vivon de la popolanoj†. Tio estas la baza principo por decidi la vojon. Mi konkludis, ke la reaktoroj n-roj 3 kaj 4 estu refunkciigitaj. Akironte la konsenton de la rilataj komunumoj, mi komencos procedi por la refunkciigado.
Ni devas eviti malbonan influon sur la ĉiutaga vivo pro kurenta interrompiÄ o kaj prezaltiÄ o de elektro. Se neniuj reaktoroj funkcius, la japana socio stagnus. Se okazos abrupta kurenta interrompiÄ o, ekestos homoj, kiuj riskos la vivon. Ni ne povos protekti vivojn per provizora, dumsomera refunkciigo de la reaktoroj [1]. Se altiÄ os prezo de elektro, tio influos malgrandajn kompaniojn, kiuj volos translokigi siajn fabrikojn eksterlanden, kaj sekve perdiÄ os laborlokoj por japanoj. Se mankos petrolo el Mezoriento, ni devos suferi same, kiam okazis Petrolkrizo en 1973.
Sekureco de la refunkciigo
Jam ekzistas kontraÅrimedoj kaj sistemoj kontraÅ eventualaj tertremoj kaj cunamoj tiel fortaj kiel tiuj en FukuÅ imo. Eĉ se ĉiuj elektraj fontoj perdiÄ us, neniam okazus kernofandiÄ o. Kompreneble ne troviÄ as “absoluta†normo por sekureco. Ni postulas de la elektraj kompanioj 30 rimedoj por sekureco de la reaktoroj. La normo de sekureco de la registaro estas provizora. Kiam aproviÄ os la nova sistemo pri la kontrolo en la parlamento, la registaro retaksos la normon [2]. La registaro kaj la elektra kompanio Kansaj kune dislokos respondeculojn, kiuj povos taÅge decidi.
Estonta konsisto de elektraj fontoj
Krom la reaktoroj de Ooi, mi ne antaÅenpuÅ os refunkciigon de la ceteraj reaktoroj kvazaÅ planite. Ni taksos detale la sekurecon de la reaktoroj unu post la alia. En la longperioda energipolitiko ni planas laÅeble redukti dependecon de nuklea energio. Äœis aÅgusto ni volas publikigi la trankviligan planon pri energikonsisto.
(Fino de la deklaro)
La ĉefminisrto dankis al la gubernio Fukui pro tio, ke la gubernio liveris elektron dum la pasintaj 40 jaroj. La guberniestro NiÅ ikaÅa diris : “Mi altetaksas la deklaron de la ĉefministro. Mi mem vidos la staton de la reaktoroj kaj prezentos postulojn de la gubernio al la elektra kompanio Kansajo†. La 10an de junio la gubernia komitato pri sekureco de atomenergio taksos taÅgaj la registarajn rimedojn por la sekureco. Post la aprobo de la gubernia asembleo, la guberniestro renkonte komunikos la gubernian aprobon al la ĉefministro.
Reagoj de popolanoj (laŠla ĵurnalo Asahi)
Jen estas voĉoj de movadanoj kontraŠnuklea energio :
S-ro AizaÅa Kazumasa 70-jara, asemblea membro de la urbo Tookai, kie troviÄ as nuklea reaktoro : “Noda ripetis, ke li protektos sekure la popolanojn, sed lia klarigo estas senenhava kaj neniam kotuÅ is min. Montrante neniun donitaĵon por konvinki nin, li refuknciigos la reaktorojn, pretekstante eventualan elektromankon. Tio estas minaco al la publiko†.
S-ro Takemoto Kazujuki 62-jara, kiu movadas kontraÅ la nuklea energio en la urbo Kariha en la gubernio Niigata, kie troviÄ as nukleaj reaktoroj : “La ĉefministro minacas nin, timigante nin per elektromanko kaj ekonomia stagnado. En la centralo Ooi ankoraÅ ne konstruiÄ is kontraÅtertrema stabejo, krome sismologoj diras, ke sub la tereno de la centralo troviÄ as aktiva fendego. En tiu situacio, kial la ĉefministro povas diri, ke la kontraÅrimedoj estas suficaj ?â€
S-ro Saitou Buiĉi 59-jara, kiu movadas en Hokajdo : “Tiu decido estas vojo por pereo de la nuna registaro. Se li decidus, ke ni esploru, kio okazos al nia vivo sen atomenergio, tio estus vera gvidkapablo de la ĉefministro†.
Reagoj de popolanoj (laŠla ĵurnalo Akahata)
S-ino Jamazaki Hiroko 34-jara loÄ anta en la urbo KaÅasaki, kiu manifestaciis antaÅ la ĉefministrejo : “La cefministro diras, ke li decidis la refunkciigon por la popolana vivo, sed pro la akcidento en FukuÅ imo popolanoj fariÄ is malfeliĉaj. Neniu povas garantii sekurecon de reaktoroj. Eĉ se la registaro trude refunkciigos la reaktorojn, mi ne ĉesos kontraÅbatali.â€
S-ino Asakura Ĉikako 41-jara, kiu manifestaciis kun siaj familianoj antaŠla oficejo de la elektra kompanio Kansajo : “Mi havas infanojn, do estas nature, ke ni protestas kontraŠla deklaro de la ĉefministro. Se mi silentus, tio signifus, ke mi aprobas lin. Nun estas grave, ke ĉiuj protestu per sia propra voĉo†.
S-ro Saitoo Åœuuiĉi, kiu manifestaciis en la urbo Nagoja : “Pro la akcidento en FukuÅ imo, ni kvazaÅ perdis la terenon de Japanio, sed la registaro nenion lernis. Ni sukcesis haltigi ĉiujn reaktorojn en majo kaj tio estas nia venko. Mi sentas, ke popolanoj nun estas konsciaj pri la nukleaj aferoj. Por malhelpi la refunkciigon, ni plu kolektiÄ u kaj manifestaciu !â€
S-ro Okude Harujuki, kiu agadas en la gubernio FukuÅ imo : “Politikistoj, kiuj ne estas spertaj pri atomenergio, ne decidu la refunkciigon laÅ sia “politika juÄ ado†.
S-ro Tojoguĉi Juukoo 75-jara, loÄ anta en provizora domo en FukuÅ imo : “Mi ne povas akcepti la decidon de la ĉefministro, ĉar oni ankoraÅ ne finis la esploradon de la akcidento en FukuÅ imo. Mi estas plena de kolerego. Ni ne scias, kiuj estas respondecaj pri la akcidento. Oni ne solvis la kompensan problemon. Oni raportas, ke sub la tereno de Ooi troviÄ as fendego, kiu povos kaÅzi nove grandan katastrofon. Certe neniu problemo okazos dum somero, eĉ se la reaktoroj ne funkcios. La registaro volas kaÅ i tiun fakton, do Ä i hastas refunkciigi la reaktorojn. Tio signifas, ke Ä i forĵetas FukuÅ imon†.
(Fino de citaĵoj)
La deklaro de la ĉefministro donos la lastan baton al la reganta Demokratia Partio, kiu suferas pro daÅra perdo de subtenoj. Kiam Ä i ekregis Japanion, plejparto de la popolanoj esperis, ke Ä i plibonigos la vivon, sed Ä i perfidadas tiun esperon. Subtenproporcio por la partio estas tre malgranda, kaj pro la deklaro de la ĉefministro Ä i perdos la lastan subtenantaron. Eble en aÅtuno aÅ en vintro okazos la Ä enerala elekto de la parlamentanoj, kaj en Ä i Demokratia Partio certe malvenkos. Tamen se venkos Liberara Demokratia Partio, kiu regis antaÅe kaj havas politikon antaÅenpuÅ i la atomenergian politikon, la situacio plimizeriÄ os. Nur Japana Komunista Partio kaj Sociala Demokratia Partio kontraÅas atomenergion, sed multaj popolanoj havas alergion pri komunismo, sekve ne multe balotos por tiuj partioj.
Kien iros Japanio ? Äœi nun ekpaÅ is al pereo.
[1] Osako, Kioto kaj aliaj gubernioj najbare de Fukui postulas dumsomeran refunkciigon. Sed Noda rifuzis tiun postulon.
[2] Nun en la parlamento oni diskutas pri la fondo de sendependa agentejo pri la kontrolo de la nukleaj centraloj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.