![]() |
serĉado :
|
Vegana Fiereco, festo de la fiereco vegetarana kaj vegetaĵana
Ni volas :
Evidentigi nian fierecon malkonsenti mortigi bestojn por nia konsumado
Malkonsenti ŝteli de sensivaj estuloj la nuran havaĵon, kiun ili posedas : ilian propran karnon, ilian propran vivon ; malkonsenti partopreni en
koncentreja sistemo, kiu igas tiun vivon infero, dum ĝia tuta daŭro ;
malkonsenti fari tion pro nura plezuro gusta, kutima, tradicia : tiu
malkonsento devus esti minimumo.
La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco estas la socia normo.
Ni volas evidentigi nian fierecon diri tiun « ne ».
Denunci malamon al vegetaranoj kaj vegetalanoj
Oni tamen volas hontigi nin pro nia vegetarismo. Vegetarismo estas neata, ignorata, mokata, izolata se ne misfamigata.
Vegetarismo substrekas la kontraŭleĝecon de malliberigo kaj amasbuĉado de miliardoj da bestoj. Pro sia nura ekzisto vegetarismo rompas la leĝon de silento. Tiel klarigeblas la primokoj kaj malamo al vegetaranoj.
Kompreneble oni toleras senofendan vegetarismon, kiu asertas esti nur
persona elekto kaj sin pravigas per negrava mallogo, nobla asketismo,
zorgoj pri la sano kaj medio. Sed ve al ni, se ni kontestas malkaŝe la
barbaran ordon.
Oni komencos primoki tion. Zorgi pri kokinoj kaj bovinoj estas onidire
ridinde. Senargumente la ridindeco subpremas la ideojn, kiuj ĝenas.
Sed se ni ne submetiĝas, la ridoj iĝas nur fasadaj. Estinte klaŭnoj,
nun ni iĝas monstroj ; perfiduloj kontraŭ nia specio, ĉar ne ĉiujn
rajtojn ni permesas al ĝi ; maldignaj gepatroj, ĉar ni ne instruas al
niaj infanoj la karnomanĝajn ĝojojn ; konkurantoj de nazioj, ĉar Hitler
ŝatis la hundojn ; netolerema sekto, ĉar ni ne pensas same kiel ĉiuj
homoj.
Oni kulpigas nin esti teroristoj. Aŭ idolkulti la naturon. Aŭ
malkonsenti ĝiajn leĝojn. ĉio taŭgas por misformi niajn parolojn. Por
hontigi nin, por simbole ĵeti nin ekster la socion.
Ni malkonsentas honti pro nia kompato. Ni ne plu volas ŝtelvivi. Ni ne
plu volas pardonpeti pro nia malkonsento mortigi. Ni ekzistas, ni vivas,
ni pensas kaj ni esprimas nin.
Evidentigi nian ekziston
Eĉ nur en Francio ni estas centmiloj da homoj, kiuj malaprobas tiun
amasbuĉadon. La plejmulto el la civilizacioj sin demandis pri la pravigoj
manĝi karnon. Kiu aŭdas pri tio ? Vegetarismo estas forpelata el
manlibroj kaj biografioj.
« La homo, kiu manĝas viandon aŭ la ĉasisto, kiu akordiĝas kun la
kruelaĵoj de la naturo, per ĉiu sia karnomanĝo plu vivigas la kredon,
ke forto estas pravigo. » - Isaac Bashevis Singer, Nobel-premio pri
literaturo.Evidentigi nian ekziston, aserti, ke ni vivas sen viando, tio signifas
ankaŭ montri, ke tio eblas. Ni manĝas nek bovojn, nek porkojn, nek
kokojn, nek fiŝojn, nek salikokojn. Kaj ni vivas tiel bone, kiel iu ajn,
eĉ se tio malplaĉas al far la amaskomunikiloj famigitaj "fakuloj", kies
scienco konsistas el neado de la realo.
Nek vegetarismo nek vegetalismo (kiu ekskluzivas ĉiujn produktaĵojn,
kiuj devenas el la besta ekspluatado, t.e. ankaŭ lakton kaj ovojn) havas iajn ajn malbonajn efikojn al la sano - disponeblaj esploroj montras eĉ la malon !
Mortigi por vivi ne estas fatalaĵo. Tio necesas nek unuope, nek grupe. La bredataj bestoj manĝas multe pli da nutraĵoj, ol ili provizas nutraĵojn
per siaj karnoj. Tamen publika mono estas amase elspezata por subteni bredadon kaj fiŝkaptadon.
Defendi niajn rajtojn
Al bredataj kaj mortigataj bestoj oni donas neniun rajton ; sed al ni,
kiuj estas solidaraj kun ili, oni laŭprincipe agnoskas rajtojn. Ilin ni
volas plene uzi, ĉar ili estas niaj kaj ĉar ili estas la nuraj rajtoj,
kiujn tiuj bestoj hodiaŭ povas nerekte posedi.
Ni rajtas manĝi taŭge en ĉiuj laborejaj, lernejaj kaj kolektivaj
manĝejoj. Ni rajtas eduki niajn infanojn sen trudi al ili produktojn el
buĉejo.
Ni petas, ke oni ĉesu uzi nian impostan monon por pagi la viandon aŭ la
fiŝaĵojn de aliaj.
Ni klopodas rompi la muron, malantaŭ kiu oni silentigas niajn agojn kaj
ideojn. Ni volas, ke la nura publika debato pri la temo ne plu estu nur
tiu de la industriistoj kaj intelektuloj defendantoj de karnomanĝado.
Ni petas, ke oni akceptu la debaton.
« Ni estas la spegulo de via malbona konscienco kaj tiu spegulo ne plu kaŝos sin. »
Fronte al bildoj pri amasoj da bestaj kadavroj « detruitaj » pro
Encefalito Bova Spongiforma aŭ pro Afta Febro, ni estis la nuraj, kiuj ne
hontis pro tiu amasbuĉado. Pri ni ni ne hontis. Pri aliaj jes.
Ĉefe malĝojaj ni estis. Gravas por ni aserti nian fierecon malkonsenti
barbarecon, tamen el tio ni ne sentas kontentiĝon. Miliardoj da bestoj
estas buĉataj. Oni diras ilin mutaj, iliaj krioj ne estas konsiderataj.
Ni pledos por ili ĝis la ĉeso de tiu masakro.
Ni estas animaloj solidaraj kun ĉiuj animaloj !
Fonto (en franca lingvo, rebakita en 2015 por aldoni klarigojn pri speciismo) :
http://www.veggiepride.org/manifeste/
Esperanto-versio ĉerpita el :
http://groups.yahoo.com/group/E-ist...
Vidu ankaŭ :
SAT - Vegetara Sekcio