![]() |
serĉado :
|
Je la 7a de Julio 2012, eminenta internacia grupo de kogna-nervosciencistoj, nervofarmakologoj, nervofiziologiistoj, nervoanatomoj kaj komput-nervosciencistoj kuniĝis en la Universitato de Kembriĝo por reaserti la nervobiologiajn substratojn de konscia sperto kaj rilatajn sintenojn ĉe homo kaj aliaj ne-homaj bestoj. Dum kompara esploro pri tia temo estas evidente malfaciligata pro la malkapablo de ne-homaj bestoj, kaj ofte homoj, klare kaj rekte komuniki pri sia interna stato, eblas aserti la sekvantajn observojn eksplicite :
* La Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio estis verkita de Philip Low kaj eldonita de Jaak Panksepp, Diana Reiss, David Edelman, Bruno Van Swinderen, Philip Low kaj Christof Koch. La Deklaracio estis proklamita en Kembriĝo (Britio) la 7-an de Julio 2012, en la Konferenco de la Francis Crick Memorial pri Konscio ĉe Homo kaj Ne-homaj Bestoj en la Kolegio Churchill (Universitato de Kembriĝo), far Low, Edelman kaj Koch. La Deklaracion subskribis la partoprenantoj de la konferenco la saman tagon, en ĉeesto de Stephen Hawking, en la Ĉambro Balfour de la Hotelo Du Vin en Kembriĝo, Britio. La subskriba ceremonio estis registrita de CBS 60 minutes.