La originoj
La papero aperas en Ĉinio je la unua jarcento post Jesuo. Fabrikita el fibroj de bambuo, de moruso, ... Ä i estas speco de vegetaĵa teksaĵo (indas noti ke la folioj de la morusarbo estas uzitaj por nutri la raÅpojn kiuj sekrecias la silkfadenon !). La eltrovaĵo longtempe restas sekreto kaj finfine vojaÄ as Ä is Persio. Meze de la 8-a jarcento araboj sukcesas fabriki la paperon danke al fibroj de malnovaj ĉifonoj. En la 12-a kaj 13-a jarcento ĉi tiu papero disvastiÄ as en EÅropo tra Hispanio kaj Italio. Francio atendos la 14-an jarcenton por malkovri la “novan” materion sed Ä i estos daÅre malestimata kaj tiom kostas kiom la pergameno !
La papero konsistas do el fibroj de celulozo per traktado de vegetaĵaj materioj. Oni havigas paston al kiu oni aldonas gelatenon. Poste oni formas, premas, sekigas Ä in kaj ekhavas folion. La metodo ne multe Å anÄ iÄ os dum la venontaj jarcentoj almenaÅ Ä is la19-a jarcento. Ja, meze de la industria jarcento aperas en Germanio la pasto el lignaj fibroj, kiun oni miksas kun la fibroj de la kotono aÅ kanabo. Ĉi tiu papero estas la premsonÄ o de la aktualaj renovigistoj de dokumentoj ! Pro la kemia traktado de la lignaj fibroj Ä i ne bone konserviÄ as en la tempo. En mia metio (mi estas bindisto), oni diras ke papero havas “bonan manon”, tio signifas ke Ä i estas bonkvalita. Tio elmontras ke ni povas havi Ä ueman rilaton kun la materio.
La orienta papero, kiel mi skribis pli supre, konsistas el tre longaj fi broj de morusarbo. La japana estas tre fortika. Ili, la ĉina kaj la japana, ambaŠsimilas al Štofo kaj havas belegan travideblecon (simile al pura silko !). La ĉina papero el bambuo havas perlamotan aspekton, estas admirinda !
La gravurarto
La gravurado aÅ la desegnaĵo ĉizita en osto, Å tono, ligno, estas unu el la plej malnovaj artaj teknikoj. La procedo mem de la premsigno sur Å tofo aÅ pergameno kaj sekve sur papero estas multe pli malfrua. Unu el la plej malnovaj procedoj estas do la fabrikado de gravuritaj lignoj kiuj, en Hindio, Persio kaj Italio, stampis ornamaĵojn sur luksajn sxtofojn. En la 15-a jarcento aperas la gravurado sur metala plato (plej ofte el kupro, zinko, fero, ...). Tiu procedo ebligas havi bildon kiun oni Å miras per densa inko kaj reproduktas sur paperfolio. Por havigi perfektan rezulton oni uzas diversajn pintajn, vernisojn, acidojn ... Picasso, Ernst, Miroʼ, Pollock kaj multaj aliaj praktikis tiun arton, kiu permesas variigi la efektojn. La artistoj ofte komparas la paperfolion kun la haÅto kaj uzis voluptemajn vortojn por priskribi sian rilaton kun la folio, la inko ...
La litografio
En 1796 Senefelder inventas la litografi on. Ĉi tiu tekniko ebligas per litografiaj krajonoj desegni sur speciala Å tono. La grasaĵo de la krajonoj (pli malpli grasaj) estas fiksita per acida solvo. Poste oni lavas la Å tonon per akvo. La grasaj desegnitaj surfacoj sekiÄ as dum la aliaj restas humidaj. La unuaj akceptos la inkojn, la aliaj rifuzos. Oni tiele havigas helajn aÅ malhelajn tonojn. Poste oni malaperigas la verkon de la surfaco sed Ä i konservas malgrandegajn spurojn kiuj povas reaperi sur la estontaj verkoj multe da jaroj pli malfrue. Estas la bele nomita “memoro de la Å tono”.
La gluitaj paperoj
Ekde 1913 Braque kaj Picasso aÅ Matisse eksperimentas la procedon de “la gluitaj paperoj” baldaÅ ampleksigita per reliefoj, kunmetaĵoj, konstruaĵoj el diversaj materioj. La kubistoj, la surrealistoj trovis en la ĉiutaga vivo materialon tre interesan kaj eblecoriĉan. Baldaù sekvos aliaj artistoj kaj movadoj. Alechinsky (ĉu vi memoras pri Cobra ?) daÅrigas ĉi teknikojn. La artistoj retransformas kaj deturnas tion, kion nia kapitalista socio produktas .
La papero estas do invento kiu trapasas la jarcentojn kaj restas tre aktuala malgraŠla modernaj kreaĵoj sur filmo kaj komputilo. En venontaj artikoloj mi, aŠaliulo, eble skribos pri la dekorita papero, kaligrafio kaj fotografio, du teknikoj kiuj diversmaniere ankaŠuzas ĉi tiun materion .
el Sennaciulo, decembro 2004
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.